К содержанию

Jules Verne kaj Esperanto

от Altebrilas, 8 февраля 2011 г.

Сообщений: 12

Язык: Esperanto

Altebrilas (Показать профиль) 8 февраля 2011 г., 17:38:07

Hodiaŭ Google omaĝas al Jules Verne, la fama franca verkisto, prapatro de scienc-fikcio.

JV estis apoganto de esperanto, kaj aludis pri ĝi en sia lasta romano, bedaŭrinde nefinita. Lia filo finverkis ĝin, demande de la eldonisto, sed forigis la aludojn al nia lingvo... shoko.gif

Lionel Dupuy verkis libron pri la temo.

http://www.esperanto-sat.info/article1361.html
http://www.esperanto-sat.info/article1332.html
rideto.gif

ceigered (Показать профиль) 8 февраля 2011 г., 17:48:11

Tre interese! Esperanto ja estis tre populara ĉe unu punkto en tempo, ĉu ne? Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.

DuckFiasco (Показать профиль) 8 февраля 2011 г., 17:56:16

ceigered:Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.
Ho ja vere. Kien iris la senkatena imagopovo dum tiuj ĉi lastaj jardekoj?

Ĉiuj bezonas pli da mirigaj kaj frenezaj ideoj por plibone kompreni la tedajn kaj ĉiutagajn rideto.gif

Altebrilas (Показать профиль) 8 февраля 2011 г., 18:31:49

ceigered:Tre interese! Esperanto ja estis tre populara ĉe unu punkto en tempo, ĉu ne? Bedaŭrinde homoj nuntempe ŝajne ne estas tiel interesata en mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo.
Eble tiaj homoj ekzistas, sed ni ne ankoraŭ konas ilin. okulumo.gif

vidas vandenis (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 16:26:16

Estas bedaŭrinde ke koncerne de Jules Verne en FORUMO estas nur kvar mesaĝoj.Kompreneble
,oni tre volus tralegi la verkon de la fama verkisto,kie Li apogas, aprobas la Esperanton.
La vero,gloro, scio estas plej gravaj trajtoj de herooj de Jules Verne.Liaj libroj akompanas min dum mia vivo.

sudanglo (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 18:33:26

"homoj nuntempe ŝajne ne tiel interesiĝas pri mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo"

Pripensu momente pri la kosmologoj kaj la kvantum-fizikistoj.

Terurĉjo (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 18:50:28

homoj ja interesiĝas, sed ilin plejparte ne interesas prascienca fikcio, ĉar tro da moderna scienco ilin ĉirkaŭas.

multaj verkoj de Jules Verne estas interesaj ne pro scienco, sed pro fortaj homaj karakteroj

vincas (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 18:57:11

sudanglo:"homoj nuntempe ŝajne ne tiel interesiĝas pri mirigaj aŭ frenezaj ideoj kiel homoj de la estinta tempo"

Pripensu momente pri la kosmologoj kaj la kvantum-fizikistoj.
Eble Esperanto estas pli freneza ideo ol kosmologio kaj kvantumfiziko.

Terurĉjo (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 19:05:05

vincas:Eble Esperanto estas pli freneza ideo ol kosmologio kaj kvantumfiziko.
ho, mi konsilus al vi ankoraŭfoje legi la artikolon de Majstro "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia". ĝi estas senpene serĉebla kaj elŝutebla rete.

en ĝi vi trovos respondojn al preskaŭ ĉiuj malklaraĵoj.

provu ĉi tie

Altebrilas (Показать профиль) 18 февраля 2011 г., 21:22:10

vidas vandenis:Estas bedaŭrinde ke koncerne de Jules Verne en FORUMO estas nur kvar mesaĝoj.Kompreneble
,oni tre volus tralegi la verkon de la fama verkisto,kie Li apogas, aprobas la Esperanton.
La vero,gloro, scio estas plej gravaj trajtoj de herooj de Jules Verne.Liaj libroj akompanas min dum mia vivo.
http://www.liberafolio.org/2008/vernesperanto
"En aprilo 1994, en speciala literatura numero de la revuo Franca Esperantisto, aperis la esperanta traduko de Voyage d'études, fare de István Ertl."

http://groups.yahoo.com/group/esperanto-l/message/...

Ŝajnas, ke la libro estas mendebla ĉe UEA, ke ekzistas ankaŭ pli malpli pirata eldono, sed mi trovis nenion elŝuteblan. rido.gif

Наверх