Ke daftar isi

SES-2011

dari garrbane, 9 Februari 2011

Pesan: 4

Bahasa: Esperanto

garrbane (Tunjukkan profil) 9 Februari 2011 15.39.08

Saluton!

Somera Esperato-Studado kaj kvara renkontiĝo de lernu.net uzantoj ĉi jare okazos en urbo Nitra (Slovakio) inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011.

Vi jam povas aliĝi ĉe
SES 2011 aliĝilo

La aranĝo estas perfekte taŭga por lernantoj de ĉiu lingvo-nivelo (ekde tutaj komencantoj ĝis spertuloj kaj instruemuloj).

La aranĝo estas tre taŭga por tiuj, kiuj ankoraŭ neniam ĉeestis iun ajn Esperanto-aranĝon (ni ŝatas novulojn kaj zorgas pri ili ridulo.gif.

Espereble ĝis ek/revido okulumo.gif

Ninelj (Tunjukkan profil) 12 Februari 2011 20.16.32

Multan dankon! sal.gif

garrbane (Tunjukkan profil) 15 Februari 2011 06.47.39

Se vi volas kompreni, kio estas SES 2011, vi povas vidi videaĵon de Peter Rybin de pasinta jaro (SES-2010) ĉi tie
Kaj fotojn de Andrzej Sochacki ĉi tie (parto 1) kaj ĉi tie (parto 2)

petro666 (Tunjukkan profil) 21 April 2011 10.37.08

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis al SES 2011? Aŭ vi daŭre nur planas vian E-someron? Tiukaze nepre enkalkulu ankaŭ viziton de Nitra - kaj ĉeestu la plej grandan internacian someran Esperanto-lernejon en Eŭropo!
Nur ĝis la fino de aprilo validas pli bonaj prezoj por aliĝkotizo. Vidu pli da detaloj ĉe: SES 2011

Kembali ke atas