Al la enhavo

"Gerda malaperis" videoj ĉe YouTube

de qwertz, 2011-februaro-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

sev (Montri la profilon) 2011-februaro-18 10:39:02

Dankon Genjix pro konigiti al mi Pioneer One'on kaj Humble Indie Bundle'on !!!

Sed vi tute eraras pri bitkono. Estas ja tre tre interesa projekto, sed tute ne bezonata por krei ian "dizer/spotif-esperantujo"... Jara au mona abono, kun klasika banka ghiro, tute bone kaj simple funkcius. Almeti eblon je pagi per Bitkono (ktp) povus esti ja bona ideo, sed tion ne necesas por abona ghiro, nur por mikro-donoj (sed mi ne parolis pri mikro-donoj, legu pli malrapide ridulo.gif).

Sed necesus monon(kaj inteligentaj komputistoj) por komenci tian retejon... Jen projekto por Etsuo Miyoshi, chu ne ?

Jen tamen kritiko de bitkono (la ununura serioza kritiko lau mi) : http://www.bitcoin.org/smf/index.php?PHPSESSID=0...

sinjoro (Montri la profilon) 2011-februaro-18 11:36:06

Mi konsentas, ke la kvalito de la filmo estas, ni diru, meza. Tio tamen na pravigas kopiadon kaj disdonadon de ĝi sen tia deziro de la aŭtoro. La problemon de aliro al intelektaj propraĵoj, mongajnoj ktp. ne solvos piratado sed konsciigo pri aliaj ebloj (kiel la menciitaj de vi projektoj, limigitaj liberaj licencoj kiuj tamen ebligas mongajnon ktp.). Sed oni komencu per propono de aliaj elturnebloj, kaj ne per senĝena mispublikigo. Iuj idealoj kaj reguloj tamen validu en nia komunumo.

sev (Montri la profilon) 2011-februaro-18 14:59:15

sinjoro:Sed oni komencu per propono de aliaj elturnebloj, kaj ne per senĝena mispublikigo
Vi evidente pravas.

Reen al la supro