Al la enhavo

La plej mallonga vorto en via lingvo estas.....

de glig, 2011-februaro-13

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-13 18:47:10

efektive tiukaze la litero konformas al du sonoj: ja, kvazaŭ la germana "jes".

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-februaro-13 19:00:56

Terurĉjo:efektive tiukaze la litero konformas al du sonoj: ja, kvazaŭ la germana "jes".
ф
к
в
у

(ф)
...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-februaro-13 19:09:24

lango.gif

testejo troviĝas aliloke

sinjoro (Montri la profilon) 2011-februaro-13 22:13:42

en la pola:

a (kaj, sed), i (kaj), o (pri), u (ĉe), w (en), z (de, el, kun)

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-13 22:30:48

En la hispana, la plej mallonga vorto estas la virnomo Nicasio.

Ĉar ĝi povas esti diserigita jenmaniere:

Nicasio = ni casi o (eĉ ne preskaŭ o).

rido.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2011-februaro-13 22:31:02

En la sveda:
å = rivereto
ö = insulo
sal.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2011-februaro-13 23:49:57

En la portugala:

a (la)
a (al)
à (al la)
a (ŝin)
há (ekzistas, estas) //silenta H
o (la)
ao (al la)
o (lin)
e (kaj)
é (estas)
ou (aŭ)

Sed oni prononcas "o" kiel "u"; kaj "e" kiel "i"...

Mi inkluzivis kelkajn du-literajn vortojn nur por kompari kun aliaj lingvoj.

Tiuj slavaj vortoj kiuj estas nur unu konsonanto ridigas min. Ili ŝajnas tro fremdaj al mi.

karasutengu (Montri la profilon) 2011-februaro-14 03:56:42

En la japana lingvo.

"湯(ju)" = varma akvo.

"矢(ja)" = sago.

"鵜(u)" = kormorano.

"和(ŭa)" = paco kaj amike.

"胃(i)" = stomako.

Krome multe ekzistas en nia lingvo ĝin,kiu estas nur unua litero kaj sono vortoj.

Saluton.

glig (Montri la profilon) 2011-februaro-14 11:36:25

Saluton denove!

Mi preskaŭ forgesis pri la kroata sono kaj samtempe la vorto "nj". Ĉar en la kroata deklinatas ĉio ebla, tiam ankaŭ la pronomo "on" (li) deklinatas. La akuzativa kaj neakcentita formo de tiu pronomo estus "nj" (lin).

lango.gif sal.gif

glig (Montri la profilon) 2011-februaro-14 15:48:11

eraro

Reen al la supro