Al la enhavo

Tute ne ekzistas ia ajn vegano!

de omid17, 2011-februaro-16

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

mathieubriere (Montri la profilon) 2011-februaro-22 01:02:27

Kiel antaŭe dirite, eblas trovi la samajn produktojn sed sen besteraĵojn ene.
La desegno ne havas interesegon.

Pri B12, vi povas tre facile havi ĝin per enhavigitaj produktoj aŭ per piloloj.

michijo (Montri la profilon) 2011-februaro-22 05:21:28

mathieubriere:Pri B12, vi povas tre facile havi ĝin per enhavigitaj produktoj aŭ per piloloj.
Oni povas manĝi pilolon aŭ kompletan B12 vitaminon, sed ĝi ne estas naturo. Eĉ la simio manĝas insektojn.

Mi ŝatas veganismon, kaj mi malamas manufakturan farmadon, sed nenie en la mondo estas natura vegano; nur homoj povas tute esti vegane.

La Japanaj Budhistoj ankoraŭ manĝis fiŝon. La plej sana dieto estas la Okinawa Dieto, sed mi ne manĝas ajn landajn-bestojn.

omid17 (Montri la profilon) 2011-februaro-22 12:47:59

AnFu:
omid17:Vegano = persono kiu ne manĝas ion ajn de animala deveno
Vi pravas parte. Eble vi malbone tajpis aŭ forgesis tajpi parto de la defino de vegano.

Vegano = persono kiu nek manĝas nek UZAS ion ajn de animala deveno.
Prave! mi forgesis tion. Dankon

mathieubriere (Montri la profilon) 2011-februaro-25 21:49:04

Prave vi diris ke pilola B12 ne vere naturas.
Sed kiam la homo ofte agas nature?
Ekzemple, kiam li provas pliboniĝi, ĉu li agas nature? demando.gif
Ni havas la ebleco vivi sane sen mortigi aliajn bestojn, eventuale havante pilolojn. Kiom mirinda kaj ŝatinda!

annadahlqvist (Montri la profilon) 2011-marto-01 00:49:47

Mi tre ŝategas b12-piloloj! Bakterioj faras ĝin kvazaŭ bovinoj faras lakto, estas tre nature.

Algis (Montri la profilon) 2011-marto-11 20:21:07

omid17:Rigardu tie ĉi! ridulo.gif
stulta bildo eĉ ne esperante.
Atentu,ke homan korpon ankaŭ eblas simile marki.Ĉu vi manĝos ĝin?

prahomo (Montri la profilon) 2011-marto-12 17:52:35

omid17:Rigardu tie ĉi! ridulo.gif
gne ?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-12 19:13:26

prahomo:
omid17:Rigardu tie ĉi! ridulo.gif
gne ?
Ni jam sopiris vin! rideto.gif

jeg (Montri la profilon) 2011-marto-29 17:38:55

michijo:Mi ŝatas veganismon, kaj mi malamas manufakturan farmadon, sed nenie en la mondo estas natura vegano; nur homoj povas tute esti vegane.
Laŭ mi, ĉi tiu afero interesegas. Gravas, se oni estas vegano pro etikaj, sanaj, mediaj, aŭ aliaj kialoj. Unu el multaj problemoj de manufakturan farmadon, laŭ mi, estas, ke tute ne daŭrigeblas, kaj malplisanigas homojn. Ankaŭ se ĉiuj homoj bezonas multajn pilolojn kaj aliajn kromaĵon por vere havi sanecon, ne daŭrigeblas, kaj povas malplisanigas homojn.

Kio estus sana kaj daŭrigebla (kaj etika) metodo de manĝadon, kiu povas sati ĉiujn homojn en mondo? Ĉu eĉ eblas? Mi ne scias, sed tute ne estas metodo de hodiaŭa Usono, bedaŭrinde, kaj ĝenegas min.

Reen al la supro