הודעות: 5
שפה: Esperanto
sudanglo (הצגת פרופיל) 17 בפברואר 2011, 09:42:28
Regis silento tra la tuta domo.
Ĉu mi ne aspektas amuze kun najlo tra la kapo (ŝerc-truko).
Ĉu vi trovas tiujn frazojn malĝustaj?
Sxak (הצגת פרופיל) 17 בפברואר 2011, 11:38:42
La demando estas, ĉu "tra" estas loka prepozicio (respondas/povas respondi al la demando "kie") aŭ ne.
Laŭ miaj observoj ĉiuj lokaj prepozicioj povas esti uzataj kun akuzativo. Krom ili, kun akuzativo povas esti uzataj nur 3 prepozicioj-konjunkcioj, do laŭ la ebleco uzi iun prepozicion kun akuzativo oni povas juĝi, ĉu ĝi estas loka aŭ ne.
Kaj mi povas diri, ke eblas trovi en bonaj fontoj "tra+akuzativo".
Kvankam mi elektus aliajn prepoziciojn ĉi tie.
Miland (הצגת פרופיל) 17 בפברואר 2011, 18:21:00
Rilate al la unua ekzemplo: vidu la parton "Loko sen moviĝo".
Al la dua: la parton "Malpreciza tra".
Al la tria: la parton "Loko de moviĝo".
sudanglo (הצגת פרופיל) 18 בפברואר 2011, 09:26:20
La debato lanĉiĝis per scivolo ĉu estas ĝuste diri la 'najlo estas tra la breto' - oni misfaris dum hejma dekor-laboro. La afiŝinto supozis ke en tiu kazo 'tra' ŝajnas esti uzata en loka senco.
Chainy (הצגת פרופיל) 20 בפברואר 2011, 00:00:51
sudanglo:Kie estas la banĉambro - Tra tiu pordo.Mi tre malfrue respondas, sed mi konsentas kun Miland - laŭ tiu PMEG-paĝo tiuj frazoj estas ĝustaj.
Regis silento tra la tuta domo.
Ĉu mi ne aspektas amuze kun najlo tra la kapo (ŝerc-truko).
Ĉu vi trovas tiujn frazojn malĝustaj?