K vsebini

Radio Pola - agu!

od Miland, 17. februar 2011

Sporočila: 8

Jezik: Esperanto

Miland (Prikaži profil) 17. februar 2011 12:35:08

Eltiraĵo el mesaĝo de Barbara Pietrzak de Radio Pola al interretaj Esperantistaj grupoj:

Karaj,

Kiam autune 2006 mi..turnis min al la vasta auskultantaro pri subtena helpo por malebligi forigon de la E-programoj..La solidara reago .. alportis pozitivan rezulton, kvankam .. E-Redakcio ne restis en la Porkesterlanda Programo. La interretaj E-programoj ektrovighis en la Interreta Fako de PR iom kashe al la ekstera mondo, sed ne al la esperantistaro. La rete elshuteblaj kaj aboneblaj E-elsendoj kaj la nova portalo de la Redakcio por chiuj signifis daurigon, ech se plagitan per limigoj en la 2009 kaj en 2010.

..la 16-an de februaro 2011 .. aperis la informo de Gabi Kosiarska, ke: “…. hodiau ni havas por vi malghojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome lau la decido de la Estraro de PR ekde hodiau mi ne plu povas okupighi pri ili. Ni klopodos baldau liveri al niaj auskultantoj kaj amikoj pliajn informojn”.

..Char ni mem ne povas doni la respondojn, jen kelkaj adresoj, che kiuj eblas ilin peti:

1) Prezidanto de PR, Jaroslaw Hasinski: Sekretariatprezesa[che]polskieradio.pljaroslaw.hasinski[che]polskieadio.pl

2) Ambasadoj kaj Polaj Kulturinstitutoj en via lando;

3) Malgorzta Handzlik, eurodeputitno. Shia retadreso estas mhandzlik[ĉe]europarl.eu.int . ‎La kontakto estas atingebla pere de shiajoficistinoj: Agnieszka Bajno agnieszka.bajno[che]e'uroparl.e'uropa.e'u kaj Marta Szafranska marta.szafranska[che]e'uroparl.e'uropa.e'u;

En sia pollingva biografio en la Intereto Malgorzta Handzlik informas, ke shi flue regas Esperanton kaj subtenas projektojn ligitajn kun la popularigo de tiu chi lingvo en la mondo”.

Argumento, kiu havas apartan gravecon, estas ne sole la fakto, ke Pollando estas “la lulilo de Esperanto”, plurfadene ligita kun la kreinto de la lingvo kaj Esperanto, sed ke dank’ al Esperanto vi povis konatighi kun Pollando, ekscii pri ghia socia-ekonomia realo, kulturo, turismo.

Korespondajhoj estu verkitaj en via nacia lingvo kun eventuala E-traduko. Se via lingvo apartenas al la malmulte konataj (kiel dana, estona, finna, hungara k.s.) uzu prefere la anglan, sed klarigu, pro kiuj motivoj vi ne uzas ghin, kiel lingvon por havi deziratajn informojn pri Pollando. Kompreneble divers¬adrese oni uzu malsamajn argumentojn; ne forgesu tamen atentigi, ke “chesigo de la E-programoj signifas chesigon de fidindaj informoj el Pollando kaj pri Pollando”. Bv. kompletigi tiun konstaton per via propra opiniesprimo. Sendube vi havas multajn argumentojn.

Sed vi rajtas memori kaj memorigi – kiel plurjara auskultanto de la E-elsendoj de PR - ke post la provo likvidi la E-Redakcion de PR en la Poreksterlanda Programo” en la 2006-a jaro la estroj de PR deklaris, ke la E-elsendoj ne estos forigitaj el la PR. Jen kelkaj sufloroj pri reagemo, pro kiu ni anticipe dankas, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak

orchideo (Prikaži profil) 17. februar 2011 12:59:46

Kion vi opinias, estos pli bone ĉiu mem argumentos kaj skribos aŭ eble ni faros ĉi tie kolekto de la argumentoj?

sinjoro (Prikaži profil) 17. februar 2011 14:19:07

Miland:
En sia pollingva biografio en la Intereto Malgorzta Handzlik informas, ke shi flue regas Esperanton kaj subtenas projektojn ligitajn kun la popularigo de tiu chi lingvo en la mondo”.
Ho jeees, certe! Ŝi ege fervore agas por Esperanto tage kaj nokte. senkulpa.gif
Ĉu eblas mencii almenaŭ unu sukcesan, poresperantan faron de ŝi?

maratonisto (Prikaži profil) 17. februar 2011 14:22:27

orchideo:Kion vi opinias, estos pli bone ĉiu mem argumentos kaj skribos aŭ eble ni faros ĉi tie kolekto de la argumentoj?
Mi opinias, ke ni devas fari kolekton. Bedaŭrinde, mi ne konas bone la cirkonstancaron kaj ne povas sugesti bonan argumenton.

Miland (Prikaži profil) 17. februar 2011 14:43:49

Efektive, mi jam skribis al kelkaj homoj el la mesaĝo de S-ino Pietrzak. Tamen, se iu ajn volus organizi grupan petskribon en la nomo de la lernu! komunumo, mi volus subteni ĝin.

Jen sugesto: se iu ajn volas organizi grupan petskribon, ili starigu novan fadenon kun balota demando (t.e. peto por subteno), kaj la unua mesaĝo estu malneta versio por reviziado. La aŭtoro de la fine sendita mesaĝo estu la stariginto de la fadeno.

sev (Prikaži profil) 19. februar 2011 10:37:07

Kion fari ?

Miland (Prikaži profil) 19. februar 2011 16:23:38

sev:Kion fari ?
Skribu al la sekretario de la Prezidanto de PR, al la pola ambasadejo en via lando, kaj al oficistino de deputitino Handzlik, kial viaopinie la Esperanto-lingvaj elsendoj de PR daŭru!

Balbutanto (Prikaži profil) 23. februar 2011 01:24:42

Mi tuj skribos al la Kanada ambasadejo. Mi certe ne volas, ke Radio Esperanto, kiun mi ofte aŭskultas, malaperu. Kalkulu je mi rideto.gif

Nazaj na začetek