Al la enhavo

Sen rediranta la verbon

de rynasaurus, 2011-februaro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

rynasaurus (Montri la profilon) 2011-februaro-19 20:58:31

Saluton al ĉiuj! Mi havas du demandojn:

1) Kiel oni diras ĉi tiu frazo sen rediranta la verbo?

Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris ĝin.

2) Mi ne certas ĉu la titolo estas korekta. Ĉu oni povas diri Sen rediranta la verbon?

Redakto:
En la angla, oni povas diri "He almost said that he loves me, but he didn't." Kiel oni diras tion Esperante? Tio estas mia bazan demandon.

Dankon!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-februaro-19 21:40:45

1) Oni povas uzi tion aŭ plene ellasi la objekton, sed mi ne uzus ĝin.
2) Ne: sen rediri la verbonne redirante la verbon

danielcg (Montri la profilon) 2011-februaro-19 22:26:55

Saluton!

Vi povus diri:

"Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne prononcis/elparolis/vortumis tiun frazon."

Sed verdire la lastan parton oni ne bezonas, ĉar "li preskaŭ diris", precize signifas, ke li "ne diris".

Rilate al la demando, ĝi devus esti "sen rediri la verbon".

Via,

Daniel

rynasaurus:Saluton al ĉiuj! Mi havas du demandojn:

1) Kiel oni diras ĉi tiu frazo sen rediranta la verbo?

Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris ĝin.

2) Mi ne certas ĉu la titolo estas korekta. Ĉu oni povas diri Sen rediranta la verbon?

Redakto:
En la angla, oni povas diri "He almost said that he loves me, but he didn't." Kiel oni diras tion Esperante? Tio estas mia bazan demandon.

Dankon!

sudanglo (Montri la profilon) 2011-februaro-19 22:49:49

Mi supozas ke plej ofte en Esperanto oni ripetas la verbon - kie en la angla oni ne farus, anstataŭe, dirante 'did' aŭ 'didn't (aŭ alian helpverbon).

Se, se pro stila konsideroj oni ne volas ripeti la saman verbon, oni povas elturniĝi per alia verbo.

Li preskaŭ diris ke li amas min, sed efektive ne vortigis la sentimenton.

He promised to lend me the book, and he did - Li promesis prunti al mi la libron, kaj li ja faris tion.

He told me it wouldn't be easy, and it wasn't - Li diris ke ne estos facile kaj li pravis.

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-19 23:19:31

darkweasel:1) Oni povas uzi tion aŭ plene ellasi la objekton, sed mi ne uzus ĝin.
jes, mi konsentas. Ellasi la objekton estas bona varianto:

"Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris"

Chainy (Montri la profilon) 2011-februaro-19 23:26:07

sudanglo:
He promised to lend me the book, and he did - Li promesis prunti al mi la libron, kaj li ja faris tion.

He told me it wouldn't be easy, and it wasn't - Li diris ke ne estos facile kaj li pravis.
Bonaj ekzemploj. Elekti alian verbon ofte ja estas bona varianto.

Reen al la supro