去目錄頁

Sen rediranta la verbon

rynasaurus, 2011年2月19日

讯息: 6

语言: Esperanto

rynasaurus (显示个人资料) 2011年2月19日下午8:58:31

Saluton al ĉiuj! Mi havas du demandojn:

1) Kiel oni diras ĉi tiu frazo sen rediranta la verbo?

Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris ĝin.

2) Mi ne certas ĉu la titolo estas korekta. Ĉu oni povas diri Sen rediranta la verbon?

Redakto:
En la angla, oni povas diri "He almost said that he loves me, but he didn't." Kiel oni diras tion Esperante? Tio estas mia bazan demandon.

Dankon!

darkweasel (显示个人资料) 2011年2月19日下午9:40:45

1) Oni povas uzi tion aŭ plene ellasi la objekton, sed mi ne uzus ĝin.
2) Ne: sen rediri la verbonne redirante la verbon

danielcg (显示个人资料) 2011年2月19日下午10:26:55

Saluton!

Vi povus diri:

"Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne prononcis/elparolis/vortumis tiun frazon."

Sed verdire la lastan parton oni ne bezonas, ĉar "li preskaŭ diris", precize signifas, ke li "ne diris".

Rilate al la demando, ĝi devus esti "sen rediri la verbon".

Via,

Daniel

rynasaurus:Saluton al ĉiuj! Mi havas du demandojn:

1) Kiel oni diras ĉi tiu frazo sen rediranta la verbo?

Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris ĝin.

2) Mi ne certas ĉu la titolo estas korekta. Ĉu oni povas diri Sen rediranta la verbon?

Redakto:
En la angla, oni povas diri "He almost said that he loves me, but he didn't." Kiel oni diras tion Esperante? Tio estas mia bazan demandon.

Dankon!

sudanglo (显示个人资料) 2011年2月19日下午10:49:49

Mi supozas ke plej ofte en Esperanto oni ripetas la verbon - kie en la angla oni ne farus, anstataŭe, dirante 'did' aŭ 'didn't (aŭ alian helpverbon).

Se, se pro stila konsideroj oni ne volas ripeti la saman verbon, oni povas elturniĝi per alia verbo.

Li preskaŭ diris ke li amas min, sed efektive ne vortigis la sentimenton.

He promised to lend me the book, and he did - Li promesis prunti al mi la libron, kaj li ja faris tion.

He told me it wouldn't be easy, and it wasn't - Li diris ke ne estos facile kaj li pravis.

Chainy (显示个人资料) 2011年2月19日下午11:19:31

darkweasel:1) Oni povas uzi tion aŭ plene ellasi la objekton, sed mi ne uzus ĝin.
jes, mi konsentas. Ellasi la objekton estas bona varianto:

"Li preskaŭ diris, ke li amas min, sed li ne diris"

Chainy (显示个人资料) 2011年2月19日下午11:26:07

sudanglo:
He promised to lend me the book, and he did - Li promesis prunti al mi la libron, kaj li ja faris tion.

He told me it wouldn't be easy, and it wasn't - Li diris ke ne estos facile kaj li pravis.
Bonaj ekzemploj. Elekti alian verbon ofte ja estas bona varianto.

回到上端