ไปยังสารบัญ

Popolnombrado

จาก dobri, 20 กุมภาพันธ์ 2011

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

dobri (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2011, 16:07:09

La 25-an de marto okazos en mia lando regula popolnombrado (censo). Ĝi okazas ĉiun dekan jaron. Unue fine de la jaroj finiĝantaj per nulo, sed jam trifoje ĝi okazis en la jaro finiĝanta per 1 (1991, 2001, 2011).
En gazeto mi legis, ke en la sama dato okazos censo en ĉiuj landoj de EU. Ĉu vere?

pohli (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2011, 16:38:10

dobri:La 25-an de marto okazos en mia lando regula popolnombrado (censo). Ĝi okazas ĉiun dekan jaron. Unue fine de la jaroj finiĝantaj per nulo, sed jam trifoje ĝi okazis en la jaro finiĝanta per 1 (1991, 2001, 2011).
En gazeto mi legis, ke en la sama dato okazos censo en ĉiuj landoj de EU. Ĉu vere?
Jes, vi pravas. Ankaŭ en Germanio okazos censo ĉi-jare.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2011, 17:14:13

Tre oportuna ŝanco nombriĝi kiel esperantistoj.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2011, 18:04:17

pohli:
Jes, vi pravas. Ankaŭ en Germanio okazos censo ĉi-jare.
Pardonu, sed mi demandas, ĉu en la aliaj landoj de EU okazos la censo ĝuste la 25-an de marto?

crescence (แสดงโปรไฟล์) 20 กุมภาพันธ์ 2011, 18:25:38

Jes, ankaŭ en Francujo.

vincas (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2011, 13:06:10

En Litovio la popolnombrado okazos inter marto 1 kaj majo 9. Inter marto 1 kaj 14 okazos elektronika popolnombrado.

sinjoro (แสดงโปรไฟล์) 21 กุมภาพันธ์ 2011, 23:44:55

En Pollando ĝi okazos de la 1a de aprilo ĝis la 30a de junio. Efektive, sub kelkaj kondiĉoj valoras nombriĝi kiel Esperanto-lingvano.

Rogir (แสดงโปรไฟล์) 22 กุมภาพันธ์ 2011, 23:28:49

Laŭ mia scio Nederlando ne havas tion, ĉar la registrado de komunumoj ĉe naskiĝo, translokiĝo kaj morto ĝenerale estas sufiĉe akurata.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 23 กุมภาพันธ์ 2011, 18:06:15

sinjoro:En Pollando ĝi okazos de la 1a de aprilo ĝis la 30a de junio. Efektive, sub kelkaj kondiĉoj valoras nombriĝi kiel Esperanto-lingvano.
La tuta censo okazos inter la 26-a de februaro kaj 14-a de aprilo. Tamen la decida tago estas la 25-a de marto.
Nombriĝi kiel E-lingvano en Ĉeĥio ne eblas, ĉar oni demandas nur pri gepatra lingvo.

dobri (แสดงโปรไฟล์) 23 กุมภาพันธ์ 2011, 18:08:55

Rogir:Laŭ mia scio Nederlando ne havas tion, ĉar la registrado de komunumoj ĉe naskiĝo, translokiĝo kaj morto ĝenerale estas sufiĉe akurata.
Videblas, ke via lando estas vere evoluita, ĉar simila registrado ne funkcias ĝuste en multaj landoj.

กลับไปด้านบน