Skip to the content

Ludo de hazardaj demandoj

by pastorant, May 24, 2007

Messages: 203

Language: Esperanto

Miland (User's profile) May 22, 2008, 6:50:30 PM

IREN:Ventas sufiĉe por kroĉi larmon ĉe nubo
Ho, nun mi komprenas! Sed kial vi ne faris demandon?

IREN (User's profile) May 22, 2008, 8:02:24 PM

Do, jen mia demando:
Kiu kantis: "Accroche une larme aŭx nuages et laisse le vent l'emporter..." (Kroĉu larmon al nuboj kaj lasu la venton forporti ĝin)
aŭ :"Es geht eine Tràne auf Reisen..." ?

Miland (User's profile) May 22, 2008, 8:08:00 PM

IREN:Do, jen mia demando:
Kiu kantis :"Es geht eine Tràne auf Reisen..." ?
Kompreneble, iu de germanio. Sed ĉu "wessie" aŭ "ossie"? (okcidentulo aŭ orientulo)?

Frankp (User's profile) May 23, 2008, 9:20:33 AM

Ne la kantisto estas:
Salvatore Adamo

Li estas de belgio.

Ĉi tie estas la Teksto de la ,,Es geht eine...

La teksto eksistas en la germana kaj la franca lingvo.

Ĉu eksistas la tekston en aliaj lingvoj?

IREN (User's profile) May 23, 2008, 8:34:51 PM

Mi kredas ke Salvatore Adamo ankoraŭ bone vivas, ĉu ne?

Une larme aŭx nuages

Una lagrima en las nubes

IREN (User's profile) May 25, 2008, 7:12:18 PM

Hodiaŭ en Francio estas la tago de patrinoj.
En via lando kiam estas la tago de patroj?

Filu (User's profile) June 15, 2008, 12:40:23 AM

IREN:Hodiaŭ en Francio estas la tago de patrinoj.
En via lando kiam estas la tago de patroj?
Karega Iren,
Mi aŭdis hodiaŭ, ke en Francio la tago de patroj estas ĉirkaŭ hodiaŭ... Ĉu ne? rideto.gif

Ĉu vi kredas, ke niaj prafiloj iam havos flugilojn, dank' al mutacio elvolviĝonta?

Miland (User's profile) June 15, 2008, 8:52:15 AM

Nu, kiel post mondmilituloj, vivante 2500 jaroj post iu religia estro kiun la monaĥoj nomas 'jesukriso', ni ĉiuj aŭdis legendojn pri flugantaj maŝinoj, pli rapidaj ol la plej bonaj sagoj, ja pli rapidaj ol la sono de voĉoj mem, sed ni bone scias ke movi je pli ol 20 aŭ 30 kilometrojn hore ne-eblas, ĉar niaj korpoj eksplodus, kiel ni lernis en lernejoj.

Estas aliaj fantazioj pri foraj konstruaĵoj de rokoj kaj mistera valora metalo nomita 'stalo', pri kiu mi nur aŭdis, kaj oni diras ke ili estis centoj da metrojn altaj, en fabelaj landoj nomitaj 'Meriko', 'Ruŝo' kaj 'Ŝino'. Simile foraj partoj de Meriko nomita 'Brito' kaj 'Franĉo', kaj la foraj landoj 'Indo', kaj 'Slamo'. Ĉiuj, onidire, ne plu ekzistas, detruinte unu la alian uzante fabelan armilon nomita 'Tombombo' aŭ io simila, la posedo de kiu igis ilin minaco unu al la alia. Vere, kia sensensaĵo! Ha ha ha!

Sed jen stranga fakto: Estas lando tre for nomita 'Sudafro'. Nature estas la demando 'Kiu estis Nordafro'? Sed estas nenio tie, ĉar ĝi estas parto de la mondo nomita 'Granda venena dezerto' - nenio ajn povas vivi tie. Malsaĝuloj irinte tien rapide mortas.

Tamen, ĉi ĉiujn fabelojn Atlantisajn normaluloj kaj prudentuloj tute ne kredas, ĉu ne?

Filu (User's profile) June 15, 2008, 12:54:43 PM

Estis ne 'tombombo' sed 'tombobombo'... Kaj en la Venenan dezertegon mi ja iris... kaj revenis. Kredu min, tie estas nediskuteblaj pruvoj pri almenaŭ kelkaj el tiuj legendoj, kiujn vi menciis: restaĵoj el nekredeble riĉaj Slamaj urboj, kun ties temploj, ĝardenoj kaj stratoj.

Se vi iom studus antaŭ ol aserti ĉion ajn oni al vi per senĉesa ripetado kredigis, kaj se ankaŭ aliaj farus tiel, stultaĵojn oni ne aŭdus tiel oftege.

Tamen ŝajnas al mi nekredebla, ke homoj ja povis tiutempe transmare komuniki preskaŭ tujmaniere. Ĉu ne?

Miland (User's profile) June 15, 2008, 1:58:48 PM

Filu:Kaj en la Venenan dezertegon mi ja iris... kaj revenis. Kredu min, tie estas nediskuteblaj pruvoj...Tamen ŝajnas al mi nekredebla, ke homoj ja povis tiutempe transmare komuniki preskaŭ tujmaniere. Ĉu ne?
Mirinde! Vi vere iris al la venenaj regionoj kaj travivis ls sperton! Ni devas interparoli pri tion, kion vi vidis. Ĉiuj spertuloj diras ke ne estas fizika pruvo de pracivilizoj, nur legendoj. Ĉu vi havas bildojn aŭ librojn de tie?

Mi ne komprenas kiel homoj povus komuniki transmare tujmaniere. La voĉo ne estas fizikaĵo. Kiel, do, kapti ĝin kaj sendi ĝin kiel sago. Eĉ sago devus reveni al la tero antaŭ ĝi povus atingi landon preter la maro! Vere ŝajnas fantazio. Nia plej rapidaj ŝipoj bezonas multe da semajnoj por transi grandajn marojn.

Sed mi audis pri telepatio. Ne estas vere pruvita, kompreneble. Eble vi parolas pri tio?

Back to the top