Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ludo de hazardaj demandoj

ca, kivuye

Ubutumwa 203

ururimi: Esperanto

Filu (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruheshi 2008 15:29:31

Miland:Sed mi audis pri telepatio. Ne estas vere pruvita, kompreneble. Eble vi parolas pri tio?
Temis pri sistemo nomita 'jen-reto', per kiu ĉiuj povis transdoni informojn al ĉiuj aliaj, sed la ekzakta transdonmaniero estas iom malbone konata eĉ por la plej spertaj fakuloj. Ili penas sencigi la malmultajn informojn, kiujn ili havas: perfingraj komunikiloj, lumfadenoj, ĉiopova estro havanta tri nomojn ('Vandoso', 'Majkontoĉjo' kaj 'Nistrosofdo') kun rolo hodiaŭ ankoraŭ ne tute perceptita. La plej interesa eltrovo, laŭ multaj, estas tiuj strangaj lumfadenoj: jes ja kun lumo oni povus teorie atingi grandegan rapidecon... Sed laŭ nia scio, lumo tre malfacile kontroleblas kaj emas eskapi graviton.

Ĉu vere aritmetiko povos ŝanĝi niajn vivojn?

Miland (Kwerekana umwidondoro) 15 Ruheshi 2008 17:34:45

Filu:Temis pri sistemo nomita 'jen-reto', ... perfingraj komunikiloj, lumfadenoj...kun lumo oni povus teorie atingi grandegan rapidecon... Sed laŭ nia scio, lumo tre malfacile kontroleblas kaj emas eskapi graviton.

Ĉu vere aritmetiko povos ŝanĝi niajn vivojn?
Tre obskura sistemo! Ni parolas metafore pri 'fingroj de sunlumo', sed kiel kapti ilin! Kompreneble sur la pintoj de montaroj oni povas krei fajron, tuje videbla alie, kaj per spegulo oni povas direkti la sunlumon.

Tamen estas iuj homoj kiuj faras tiel-nomatajn 'regitajn spertojn' - vere, mi ne tute komprenas. Sed teorie, ĉi tiuj diras ke, eltrovante la 'ordon en naturo', ili povos uzi iliajn eltrovaĵojn por iel realigi la legendojn pri la pra-mondo!

Aritmetiko utilas por vendi kaj acexti, do aferistoj ja povas ŝanĝi la mondon - konstrui siajn novajn palacojn! Ankaŭ, la registaro uzas numerojn por kalkuli impostojn. Vere, neniu estas certa excepte de la morto kaj impostoj! Ĉu vi konsentas?

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 1 Mukakaro 2008 15:45:51

Miland:Vere, nenio estas certa escepte de la morto kaj impostoj! Ĉu vi konsentas?
Konsentite! Sed mi havas onklon kiu dum multaj jaroj ne pagis imposton! Sed nun tio estis malkovrite. Domaĝe por li.

Ĉu filozofio ankoraŭ gravas en nia moderna vivo? Ĉu fari demandojn estas pli grava ol ilin respondi?

IREN (Kwerekana umwidondoro) 3 Mukakaro 2008 09:31:51

Dum nia vivo ni trovas multe pli demandojn ol respondojn. Estus bone se filozofioj trovus la respondojn de ĉiuj demandoj.
Ĉu vi aĉetus elektran veturilon se ĝi estus malmultekosta?

horsto (Kwerekana umwidondoro) 3 Mukakaro 2008 10:36:11

IREN:
Ĉu vi aĉetus elektran veturilon se ĝi estus malmultekosta?
Kial mi aĉetu elektran veturilon? Ĉu por ne polui la naturan medion? Mi pensas ke elektra veturilo ne nepre malpli poluas la medion ol normala veturilo, tio dependas de kiel oni produktas la elektran energion kaj kiel oni konstruas la veturilon.
Al mi multe pli plaĉas la ideo de hidrogen-oksigen-fuelpilo. Oni uzas hidrogenon kaj oksigenon por produkti energion kaj la estiĝonta substanco estas akvo!
La nura problemo estas la produktado kaj la sekura stokado de hidrogeno. Mi pensas ke tiuj problemoj estas solveblaj, sed mi iom timas ke estas potenculoj kiu ne volas tiun solvon.

Ĉu vi pensas ke jam ekzistas pli bona tekniko ol la nun uzata, kiu nur tial ne estas uzata (aŭ konata), ĉar tiu tekniko ne ebligas enspezi tiom da mono?

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 4 Mukakaro 2008 13:21:01

horsto:Ĉu vi pensas ke jam ekzistas pli bona tekniko ol la nun uzata, kiu nur tial ne estas uzata (aŭ konata), ĉar tiu tekniko ne ebligas enspezi tiom da mono?
Rilate al gripo-viruso, amiko mia asertas plej prave por li, ke jam ekzistas sanigo por tiu viruso sed la industrio apoteka tiom profitas pro gripo-viruso ke ne montrindas la solvo.

horsto:Al mi multe pli plaĉas la ideo de hidrogen-oksigen-fuelpilo. Oni uzas hidrogenon kaj oksigenon por produkti energion kaj la estiĝonta substanco estas akvo!
Ĉu tio ne malplenigos la Teron je oksigeno se tiu tekniko fariĝos kutima por la nuna kvanto de veturiloj ekzistantaj?

horsto (Kwerekana umwidondoro) 4 Mukakaro 2008 19:43:28

diogotŭ:
horsto:Al mi multe pli plaĉas la ideo de hidrogen-oksigen-fuelpilo. Oni uzas hidrogenon kaj oksigenon por produkti energion kaj la estiĝonta substanco estas akvo!
Ĉu tio ne malplenigos la Teron je oksigeno se tiu tekniko fariĝos kutima por la nuna kvanto de veturiloj ekzistantaj?
Tute ne. Ni ja normale ne havas liberan hidrogenon sur la tero. Por produkti hidrogenon vi prenas akvon kaj disigas la hidrogenon de la oksigeno.

Perfekte, ĉu ne?

leporo (Kwerekana umwidondoro) 5 Mukakaro 2008 08:13:33

Ne. Ĉu rezulto de tiu metodo produkti energion ne estos manko da akvo?

horsto (Kwerekana umwidondoro) 5 Mukakaro 2008 11:20:12

leporo:Ĉu rezulto de tiu metodo produkti energion ne estos manko da akvo?
Ne. Mi verŝajne malbone klarigis. Mi denove provos:
Vi prenas akvon kaj disigas la hidrogenon de la oksigeno. Tiam malaperas iomete da akvo, vi pravas. Sed kiam vi uzas la hidrogenon por produkti energion, ekzemple en veturilo por veturi aŭ en domo por hejti aŭ por produkti elektron tiam ja la hidrogeno denove kuniĝas kun la oksigeno kaj estiĝas akvo.

Krome, mi ne povas imagi ke povus manki akvo sur la tero. Nur la trinkebla akvo povus iĝi problemo en la estonteco.

Oni nun eĉ trovis akvon sur la marso. Ĉu vi pensas ke ili ankaŭ trovos vivon?

diogotux (Kwerekana umwidondoro) 6 Mukakaro 2008 01:05:25

Do, akvon ni havas multe pli ol oksigenon. La fuelpilo ŝajnas al mi bona ideo! Ĝi funkciu, ĝuste kiel Esperanto estis iam nur ideo kaj nun estas realo! rideto.gif

horsto:Oni nun eĉ trovis akvon sur la marso. Ĉu vi pensas ke ili ankaŭ trovos vivon?
Mi tre atendas tiun trovadon, kaj mi esperas ke vivo estu trovata! Eĉ se estas nur bakterio. Sed se ne estas vivo en marso, oni trankvile povas serĉi en aliajn planedojn. rido.gif Malfeliĉe, tiuj serĉeblaj planedoj estas tre for de nia blua (ĉu verda?) mondeto Tero...

Ĉu eblas sekure ligi grandegecon de universo al senekzisto de Dio?

Subira ku ntango