Đi đến phần nội dung

Ludo de hazardaj demandoj

viết bởi pastorant, Ngày 24 tháng 5 năm 2007

Tin nhắn: 203

Nội dung: Esperanto

Kokcineleto (Xem thông tin cá nhân) 10:56:19 Ngày 22 tháng 11 năm 2008

Ĉu eblas sekure ligi grandegecon de universo al senekzisto de Dio?
Ho, kiaj filozofiaj demandoj! Neniu plu volas respondi...
Laŭ mi, eblas freneziĝi nur imagante grandegecon de universo, do tio certe ne estas sekura. okulumo.gif

Ĉu sur medaloj de Olimpiaj ludoj en Pekino estas skribita "Made in China"?

Filu (Xem thông tin cá nhân) 18:57:50 Ngày 25 tháng 11 năm 2008

Kokcineleto:Ĉu sur medaloj de Olimpiaj ludoj en Pekino estas skribita "Made in China"?
Almenaŭ miaj tion montras... sed miaj amikoj asertas, ke tiuj prezoj, kiujn mi al ili montras, ne estas veraj, ke mi fakte gajnis neniun medalon kaj ke mia mensogemo estas tute riproĉinda kaj mokinda sinteno.

Ĉu kiel mi vi opinias, ke ili estas tro kredemaj al tio, kion ili vidas televide, kaj tro malkredemaj pri aliaj kredindaj informofontoj?

mister (Xem thông tin cá nhân) 15:42:06 Ngày 22 tháng 12 năm 2008

Jes mi ankaŭ kredas kiel vi.
Kion vi ŝatas pri Kristnaska festo?

Quay lại