Ke daftar isi

Ludo de hazardaj demandoj

dari pastorant, 24 Mei 2007

Pesan: 203

Bahasa: Esperanto

manu_fr (Tunjukkan profil) 28 Mei 2007 16.16.59

mccambjd:
NORDULINO:Ĉu vi vidas neĝon de via loĝloko?
Ne. Ni ne havas neĝon apud Filadelfio dum la lasta du aŭ tri monatoj. Hodiaŭ, estas varme (30 C) sed pluvo-minace.

Kiu estas via plej ŝatata scienculo?
Mi admiras Stephen Hawking, astrofizikisto spertula pri nigra materio en la universo.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stephen_Hawking

Kian dinosaŭron vi preferas ?

remy_boligee (Tunjukkan profil) 29 Mei 2007 12.57.59

Kial Esperanto ankoraŭ ne estas tutmonda lingvo?
Mi kredas ke Esperanto ankoraŭ ne estis adoptita kiel tutmonda lingvo ĉar la plej granda parto da entreprenoj ne uzas ĝin. Eble, se oni povus uzi esperanton profesie, ni atingus nian celon.

Kiel vi lernis Esperanton?

Mielo (Tunjukkan profil) 29 Mei 2007 19.25.21

remy_boligee:
Kial Esperanto ankoraŭ ne estas tutmonda lingvo?
Mi kredas ke Esperanto ankoraŭ ne estis adoptita kiel tutmonda lingvo ĉar la plej granda parto da entreprenoj ne uzas ĝin. Eble, se oni povus uzi esperanton profesie, ni atingus nian celon.

Kiel vi lernis Esperanton?
Mi uzas la forumojn de Lernu kaj la tujmesaĝilon. Mi scias, mi devus legi pli multon. Kaj mi ŝatus interparoli, ne nur skribi kaj legi.

Kion vi faras, se vi vekiĝas nokte subite kaj vi ne povas dormi ?

pastorant (Tunjukkan profil) 30 Mei 2007 05.26.29

Sal, Mézinjo! sal.gif

Mi legus. Mi vekiĝas ĉi-nokte ploro.gif

Kaj vi?

Mielo (Tunjukkan profil) 30 Mei 2007 06.38.27

pastorant:Sal, Mézinjo! sal.gif

Mi legus. Mi vekiĝas ĉi-nokte ploro.gif

Kaj vi?
Sal Anĉjo !
Nuntempe, mi dormas bone pro alergimedikamento. Sed ankaŭ mi kutimis legi.
Se vi ne povas dormi, kial ne babilas kun mi ? rido.gif

pastorant (Tunjukkan profil) 30 Mei 2007 08.29.01

Paroli al vi plaĉas al mi rido.gif

Sekva demando,
Kiu estas pli malfacila cedi, televido aŭ ĉokolado?

manu_fr (Tunjukkan profil) 30 Mei 2007 13.48.53

Terurĉjo:Юля, oni povas pripensi, ke vi ne vidis la filmon "Karnavala nokto".
Estis ja dirite, ke scienco tion ne scias.

Ĉu la tujmesaĝilo mortigas la forumon?
la tujmesaĝilo estas ja danĝera por la bonsaneco de la forumo

ĉu la misioj Mars Explorer kaj Pathfinder ne jam alportis vivantajn bakteriojn sur Marso ?

mccambjd (Tunjukkan profil) 30 Mei 2007 21.16.51

manu_fr:ĉu la misioj Mars Explorer kaj Pathfinder ne jam alportis vivantajn bakteriojn sur Marso ?
Mi (espereble) pensas ke verŝajne ne: la kosmoŝipoj puriĝis antaŭ iliaj vojaĝoj, sed pli grave, la interplaneda radiado estas tre forta. La radiado verŝajne steriligas la kosmoŝipojn dum iliaj longaj vojaĝoj.

Kiom da horoj (aŭ minutoj) vi veturiĝas ĉiutage?

manu_fr (Tunjukkan profil) 31 Mei 2007 22.12.58

mccambjd:
Mi (espereble) pensas ke verŝajne ne: la kosmoŝipoj puriĝis antaŭ iliaj vojaĝoj, sed pli grave, la interplaneda radiado estas tre forta. La radiado verŝajne steriligas la kosmoŝipojn dum iliaj longaj vojaĝoj.
((

domaĝe...homo amerikanus ankoraŭ ne iĝis supera al bakterioj :
[url=http://www.futura-sciences.com/fr/sinformer/actual... ]http://www.futura-sciences.com/fr/sinformer/actu...[/url]
))

manu_fr (Tunjukkan profil) 31 Mei 2007 22.19.22

mccambjd:
Mi (espereble) pensas ke verŝajne ne: la kosmoŝipoj puriĝis antaŭ iliaj vojaĝoj, sed pli grave, la interplaneda radiado estas tre forta. La radiado verŝajne steriligas la kosmoŝipojn dum iliaj longaj vojaĝoj.

Kiom da horoj (aŭ minutoj) vi veturiĝas ĉiutage?
pli ol 1 horo certe

se vi estus aktor-in-o, kiu vi estus ?

Kembali ke atas