Ke daftar isi

Ludo de hazardaj demandoj

dari pastorant, 24 Mei 2007

Pesan: 203

Bahasa: Esperanto

awake (Tunjukkan profil) 13 Juni 2007 02.43.39

Eble li intencis "super homan povon". Ekzemple, la povo iĝi nevidebla, aŭ la povo flugi, ktp.

Mielo:
Manu, mi ne komprenas vian demandon. Kion signifas la vorto suprapovo ??

Mielo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2007 07.22.50

awake:Eble li intencis "super homan povon". Ekzemple, la povo iĝi nevidebla, aŭ la povo flugi, ktp.

Mielo:
Manu, mi ne komprenas vian demandon. Kion signifas la vorto suprapovo ??
Ĉu ekz. mi estos "Superman" ? Sed estas bizara ankaŭ la demando "la kian".

Mielo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2007 11.02.04

white knight:
Mielo:
awake:Eble li intencis "super homan povon". Ekzemple, la povo iĝi nevidebla, aŭ la povo flugi, ktp.

Mielo:
Manu, mi ne komprenas vian demandon. Kion signifas la vorto suprapovo ??
Ĉu ekz. mi estos "Superman" ? Sed estas bizara ankaŭ la demando "la kian".
Mi pensas, ke li volis skribi "supernatura fortoj".
Aha ! rido.gif Mi komprenas, dankon ! Ĉu vi rigardis la film-serion Herooj (Heroes) ? Eble, mi ŝatus, se mi povus sanigi min mem, t.e. mi estus senstraŭmema ? Ĉu egzistas tiu vorto ? Kaj mi ŝatus teleporti.

Ĉu vi satus vivi en la malnova cirklo ? En kiu ?

Mielo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2007 12.43.56

white knight:Kara Mielo, kia vi opinias kun "cirklo" = kör?

La vorto "senstraŭmema" mi ne komprenas kaj ĝi ne ekzistas en mia granda vortaro.

Ĉu vi kredas, ke ekzistas homoj kiuj posedas supernaturaj fortoj en nuna tempo?
Kara Kavaliro, vi pravas, mi eraris. Pardonon ! rido.gif Mi volis skribi "malnova epoko". Ekz. mezepoko.

Kaj mi volas skribi - nur mi esprimis malbone - "sentraŭmema", homo kiu estas nevundebla. Ĉu vi komprenas ?

Mi ne scias, ke egzistas supernaturaj homoj aŭ ne, sed mi ne neas ekzistadon de lia aŭ ŝia.

Do. rido.gif Ĉu vi ŝatus vivi en malnova epoko ? En kiu ?

Mielo (Tunjukkan profil) 13 Juni 2007 17.43.02

white knight:Saluton Mielo!

Ĵuste mi volis babili kun vi en tujmesaĝilo,
sed bedaurinde vi jam foriris. ploro.gif

Mi ne ŝatus vivi en mezepkon aŭ en ŝtonepokon sed eble en futuron rido.gif

Ĉu ekzistas memoroj pri la futuro ?
Sal' rido.gif Ankaŭ mi volis babili kun vi, sed vi ne estis tie jam....

Mi ne komprenas vian demandon. Ĉu vi klarigos ?

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Juni 2007 07.35.49

Terurĉjo:Verdire, mi ne kredas pri diversaj "rememoroj pri futuro". Mi opinias tiujn nur kiel ludoj de nia homa imago.
Ni ĉiuj nun tre revas pri diversaj aliplanedanoj, supersaĝaj kaj superfeliĉaj posteuloj kaj io alia stranga kaj mirinda.
Kiam mi estis knabo, mi provis verki rakontojn kaj aliajn verkaĵojn, rakontantajn pri nia hela estonteco, eĉ ne penante rigardi post la 2000. Kelkaj el ili eĉ estis publikigitaj en loka junulara revuo.
Nun mi vivas en tiu futuro, kiu, bedaŭrinde, ne estas tiel hela kaj feliĉa, kiel mi deziris.

Kiun profesion vi revis (aŭ revas) ricevi kaj ĉu viaj revoj plenumiĝis?
Terurĉjo, kvankam mi amas viajn gefilojn, mi konfesas - tiu estas malbela penso - mi pensadis, ke estis pli bona, se mi ne estus naskiminta gefilojn. Mi ne vidas iliajn futurojn, mi ne scias, kiel ili vivi feliĉe kaj en sekureco.
Nu, ni ne ploru ! rido.gif Ni estu optimisma !

Kiam mi estis knabino, mi ŝatus esti arkeologo. Nu, mi estis informadikisto. rido.gif
Mi ne havas sonĝojn jam. Bedaŭrinde...

Kion vi ŝatus manĝi nun ?

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Juni 2007 12.04.14

white knight:
Julija Vishnjakova:
Kion vi ŝatus manĝi nun ?
Oh, mi vere ŝatus glaciaĵon nun, estas varmege!

En kiu alia lando krom via vi volus loĝi?
Sur la Sejĉeloj. rido.gif

Ĉu vi ŝatas naĝi en la maron?
Mi tre tre satas naĝi en la maro. Bedaŭrinde, ni ne havas maron. malgajo.gif

Ĉu vi preferas la maron aŭ dolĉajn akvojn ?

awake (Tunjukkan profil) 14 Juni 2007 14.49.36

Nek unu nek la alia. Mi preferas naĝi en naĝbaseno.

Kiu el via memoroj estas via plej ŝatata?

Mielo:
Mi tre tre satas naĝi en la maro. Bedaŭrinde, ni ne havas maron. malgajo.gif

Ĉu vi preferas la maron aŭ dolĉajn akvojn ?

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Juni 2007 18.42.08

white knight:Kompreneble la maron!!! rido.gif

Ĉu Balatono ne estas "La maron de Hungario"?
Jes. rido.gif La lagon Balatono oni nomas tiel "Hungara maro", sed ĝi estas dolĉa akva.

Mielo (Tunjukkan profil) 14 Juni 2007 18.49.32

Terurĉjo:Laŭ mi, tre tre = treege

Mia plej ŝatata rememoro estas la tago de mia edziĝo. malgajo.gif ploro.gif Mi estis treege feliĉa. rido.gif

okulumo.gif Ĉu vi volus loĝi en Rusio? okulumo.gif
Estas interesa demando. Mi vizitus volonte Rusion kaj ankaŭ aliajn landojn. Sed mi volas loĝi nur en Hungario. Ĉi tie estas multon problemon, la politika kaj ekonomia situacio ne estas tro bona nun. Sed mi estas hungara kaj mi estas fiera pri mia patrio.
(tre tre, Mi diras hungare "nagyon nagyon szeretlek" - mi amas vin tre tre rido.gif )

Ĉu ĉe vi estas multo kulo ?

Kembali ke atas