Al la enhavo

La 16 reguloj de Chuck Norris

de vincas, 2011-februaro-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2011-februaro-21 19:05:12

1. Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur Chuck.
2. Substantivoj estas formataj per gira kiko.
3. Adjektivoj estas formataj per pugnofrapo.
4. La baza numeralo estas "chuck".
5. La personaj pronomoj estas nur "Mi", t.e. Chuck.
6. La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La pasivo finiĝas per "de Chuck".
7. Adverboj estas formataj per inversa girkiko.
8. Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
10. La akcento estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
11. Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
12. Se Chuck tion ordonas, kabeu.
13. Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
14. Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
15. La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
16. La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Faktoj_pri_Chuck_No...

etala (Montri la profilon) 2011-februaro-21 19:22:23

shoko.gifKiel ĉi-faktoj disis al Esperantujo? demando.gif

vincas (Montri la profilon) 2011-februaro-22 18:03:48

Mi iomete nekomprenas kion signifas la vorto disi.

KIAaze (Montri la profilon) 2011-marto-05 01:05:23

-Chuck Norris ne kuŝis sin. Estas la Tero kiu inklinas sin de 90°.

-Chuck Norris ne falĉas herbon. Li maltimas ĝin kreski.

-Chuck Norris jam estis sur Marso: Tio estas kial ne plu estas vivo tie.

Kaj el iu interparolado en la interreto:
-La bomboj faligitaj sur Japanio dum la dua mondmilito ne estis nur produktoj de sciencistoj, vi scias... Estas malfacila konstrui bombon kun levstango.
-Mi vetas ke MacGyver povas fari tion kun nur levstango.
-Chuck Norris ne bezonus levstangon.
-Chuck Norris ne bezonus konstrui ion ajn por faligi sur Japanio. Li nur saltus el aviadilo.

etala (Montri la profilon) 2011-marto-05 19:34:30

vincas:Mi iomete nekomprenas kion signifas la vorto disi.
Pardonu! Mi plikorekte estu dirinta "disvastiĝi".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-05 20:13:17

junaĝe Ĉak Norris dormis kun viva urso.

Ĉak Norris naskiĝis sekrete de siaj gepatroj.

Ĉak Norris jam nombris ĝis senfineco. duoble.

ordinare unu vira testiko estas pli granda ol la alia. la ambaŭ testikoj de Ĉak Norris estas pli grandaj ol la alia.

se vi havas 5 eŭrojn kaj Ĉak havas 5 eŭrojn, Ĉak havas pli da mono.

apĥeologoj trovis tre malnovan vortaron de la angla, verkitan en la 12 jarcento. en ĝi la vorton "viktimo" oni klarigas kiel " homo, kiu renkontis Ĉak-on Norris-on".

iufoje Ĉak Norris piedbatis ĉevalon. la posteuloj de la ĉevalo nomiĝas ĝirafoj.

Ĉak Norris efektive povas bruligi cigaredon per lupeo. nokte.

KIAaze (Montri la profilon) 2011-marto-10 18:21:59

Feliĉan naskiĝtagon (naskiĝgirkikon?) al Chuck Norris! ridulo.gif

Je sia naskiĝtago, Chuck Norris blovas siajn kandelojn per palpebrumo (aŭ palpebrumante?).
Je sia naskiĝtago, Chuck Norris blovas siajn kandelojn per girkiko.

Reen al la supro