ورود به محتوا

La 16 reguloj de Chuck Norris

از vincas, 21 فوریهٔ 2011

پست‌ها: 6

زبان: Esperanto

vincas (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 19:05:12

1. Ne ekzistas nedifinita artikolo. Ekzistas nur Chuck.
2. Substantivoj estas formataj per gira kiko.
3. Adjektivoj estas formataj per pugnofrapo.
4. La baza numeralo estas "chuck".
5. La personaj pronomoj estas nur "Mi", t.e. Chuck.
6. La verboj ne estas ŝanĝataj laŭ personoj nek nombroj, sed per gira kiko. La pasivo finiĝas per "de Chuck".
7. Adverboj estas formataj per inversa girkiko.
8. Prepozicioj per si mem ne ekzistas, krom se Chuck tion aparte decidas.
9. Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas girkikita.
10. La akcento estas ĉiam sur la vorto "Chuck".
11. Kunmetitaj girkikoj estas formataj per simpla kunigo de unuopaj kikoj. La ĉefa kiko frapas je la fino.
12. Se Chuck tion ordonas, kabeu.
13. Por indiki giran kikon al loko, oni povas uzi la finiĝon "n".
14. Ĉiu girkiko havas difinitan signifon.
15. La tiel nomataj "fremdaj frapoj" estas uzataj sen ŝanĝo, sed ili ricevas la stilon de Chuck.
16. La "o" de la substantivoj kaj la "a" de "la" povas esti iafoje forkikataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Faktoj_pri_Chuck_No...

etala (نمایش مشخصات) 21 فوریهٔ 2011،‏ 19:22:23

shoko.gifKiel ĉi-faktoj disis al Esperantujo? demando.gif

vincas (نمایش مشخصات) 22 فوریهٔ 2011،‏ 18:03:48

Mi iomete nekomprenas kion signifas la vorto disi.

KIAaze (نمایش مشخصات) 5 مارس 2011،‏ 1:05:23

-Chuck Norris ne kuŝis sin. Estas la Tero kiu inklinas sin de 90°.

-Chuck Norris ne falĉas herbon. Li maltimas ĝin kreski.

-Chuck Norris jam estis sur Marso: Tio estas kial ne plu estas vivo tie.

Kaj el iu interparolado en la interreto:
-La bomboj faligitaj sur Japanio dum la dua mondmilito ne estis nur produktoj de sciencistoj, vi scias... Estas malfacila konstrui bombon kun levstango.
-Mi vetas ke MacGyver povas fari tion kun nur levstango.
-Chuck Norris ne bezonus levstangon.
-Chuck Norris ne bezonus konstrui ion ajn por faligi sur Japanio. Li nur saltus el aviadilo.

etala (نمایش مشخصات) 5 مارس 2011،‏ 19:34:30

vincas:Mi iomete nekomprenas kion signifas la vorto disi.
Pardonu! Mi plikorekte estu dirinta "disvastiĝi".

KIAaze (نمایش مشخصات) 10 مارس 2011،‏ 18:21:59

Feliĉan naskiĝtagon (naskiĝgirkikon?) al Chuck Norris! ridulo.gif

Je sia naskiĝtago, Chuck Norris blovas siajn kandelojn per palpebrumo (aŭ palpebrumante?).
Je sia naskiĝtago, Chuck Norris blovas siajn kandelojn per girkiko.

بازگشت به بالا