前往目錄

Kian podkaston vi ĝuus?

貼文者: T0dd, 2011年2月21日

訊息: 3

語言: Esperanto

T0dd (顯示個人資料) 2011年2月21日下午11:45:41

Mi volas kontribui ion al Esperantujo. Mi eklernis la lingvon antaŭ 25 jaroj, kaj dum tiuj jaroj mi iam fondis klubojn, sed tiuj ne plu ekzistas. Mi estas nuntempe meznivela Esperantisto.

Je mia BlackBerry poŝtelefono ("lerttelefono") mi ricevas diversajn podkastajn dissendojn. Ekzemple, mi ricevas la konatajn podkastojn "Radio Verda" kaj "Varsovia Vento". Ili ambaŭ estas tre ĝuindaj. Tamen ĉi tiuj podkastoj estas iom longaj. Ili kutime daŭras almenaŭ duonhoron. Pro tio, ili aperas malofte, rezulte de la kvanto da laboro kiun ili postulas.

Nu, mi ankaŭ ricevas kelkajn podkastojn en la franca lingvo. Ĉi tiuj podkastoj estas plejparte malpli longaj. Ili daŭras ĉirkaŭ 5-10 minutojn. Mi ŝatas tian mallongan dissendon, ĉar mi povas facile aŭskulti dum ĉiutaga aŭto-veturado, ekzemple.

Do, mi pripensas produkti tian mallongan podkaston en Esperanto--eble po du fojoj semajne. Tial mi havas du demandojn al vi:

1. Ĉu vi interesiĝas aŭskulti tian mallongan e-podkaston?

2. Kiajn temojn vi preferas? Ĉu vi preferas aŭdi pri lingvaj punktoj, aŭ io alia?

Kvankam mi ne estas altnivela Esperantisto, eble ni povas kune lerni kaj plibonigi nian lingvaĵon.

tommjames (顯示個人資料) 2011年2月22日上午10:36:57

T0dd:mi ne estas altnivela Esperantisto
Pri tio mi dubas okulumo.gif

Mi ja ŝatas Esperantajn podkastojn kaj plaĉus al mi aŭskulti la vian. Por mi la temo ne gravas.

Se vi ja faras podkaston certigu ke ĝi havas RSS-fluon. Tiam ĝi povos furori en la Podkastaro!

Rogir (顯示個人資料) 2011年2月22日下午11:34:59

Mi ŝatus aŭdi pri mondaj novaĵoj. Pli ofta kaj mallonga podkasto pli taŭgas por aktualaĵoj.

回到上端