Till sidans innehåll

Kiel helpi la libianojn ?

av sev, 22 februari 2011

Meddelanden: 102

Språk: Esperanto

Fuzzy (Visa profilen) 15 juni 2011 07:37:59

Aviadiloj de NATO daŭre helpadas la libianojn.
Ĉu vi vidis kiel aspektas la helpitoj?
(ATENTU: tro teruregaj fotoj!)
Jen resultoj de fiagoj de viaj samlandanoj, karaj samideanoj. Mi hontas ke mia patrolando ne kontraŭas tion.

Fuzzy (Visa profilen) 7 juli 2011 06:19:17

Ŝajnas ke la militamaj eŭropanaj pacifistoj emas tute forgesi pri la milito en Libio.
Kaj la amaskomunikiloj ne volas plu informi pri la okazajzoj. Ĉu pro tio ke jam estas pli malfacile mensogi al la publiko?

Jen vidu artikolon de Susan Lindauer pri la firibeluloj al kiuj helpas NATO:
Aĉa vero: filmetoj pri libiaj ribeluloj senkapigantaj soldaton de Kaddafi kaj pri aliaj krimoj de NATO
En la komentoj sub la artikolo oni eĉ mencias nomon de la mortigita soldato: Hamza al-Gheit Fughi. Heroo, li ne perfidis sian libian popolon.

Pri kio temas ĉi fadeno: ĉu nome tiujn "libianojn" oni devas helpi? Ĉu helpi fifari krimojn?

nenio (Visa profilen) 7 juli 2011 17:39:40

Fuzzy:Ŝajnas ke la militamaj eŭropanaj pacifistoj emas tute forgesi pri la milito en Libio.
Kaj la amaskomunikiloj ne volas plu informi pri la okazajzoj. Ĉu pro tio ke jam estas pli malfacile mensogi al la publiko?

Jen vidu artikolon de Susan Lindauer pri la firibeluloj al kiuj helpas NATO:
Aĉa vero: filmetoj pri libiaj ribeluloj senkapigantaj soldaton de Kaddafi kaj pri aliaj krimoj de NATO
En la komentoj sub la artikolo oni eĉ mencias nomon de la mortigita soldato: Hamza al-Gheit Fughi. Heroo, li ne perfidis sian libian popolon.

Pri kio temas ĉi fadeno: ĉu nome tiujn "libianojn" oni devas helpi? Ĉu helpi fifari krimojn?
Unufoje F. Scott Fitzgerald estas parolanta kun aŭtora Hemmingway, kaj li demandis: "Kio vi pensas je Bankistoj?" Kaj Hemmingway respondis: "Ili estas kiel ni, sed havas pli monon!" Tiam Fitzgerald diris: "Ne, la bankistoj estas multa pli malsama."

Mi pensas ke NATO, Usono, kaj E.U. estas "malsama". Ili ne bezonas diri veron. Ili mensogas, ĉar ili estas ne humana, kaj vivas sur alta supro, kiel la dioj de Olimpo.

Vi skribas pri NATO, kaj mi povas kondamni NATO, sed la Olimpanoj ne eĉ aŭdas. Mi nur miras pro tio, ke ni povus voĉdoni por prezidento en Usono. Usonanoj havas falsan potencon. La mondo kaj registaro donas la ideon, ke ni povas voĉdoni kaj regas la mondon, sed fakte ni ne havas ajn potencon. Nur Oligarkio regas ajn aferon.

Altebrilas (Visa profilen) 7 juli 2011 21:47:58

Fuzzy:Aviadiloj de NATO daŭre helpadas la libianojn.
Ĉu vi vidis kiel aspektas la helpitoj?
(ATENTU: tro teruregaj fotoj!)
Jen resultoj de fiagoj de viaj samlandanoj, karaj samideanoj. Mi hontas ke mia patrolando ne kontraŭas tion.
En la mondo estas multe da sendependaj neregistaraj organizoj kiuj luktas por respektigi la homrajtojn. Se viaj informoj veras, oni devas averti tiujn organizojn por denunci la fiagojn. Tiuj organizojn estas kredataj kaj havas influon. Kiam ili denuncas krimojn, la publika opinio reagas, faras manifestaciojn kaj peticiojn kaj la registaroj devos reagi.

Cimerman (Visa profilen) 8 juli 2011 07:09:33

Mi scias, kiel helpi eŭropanojn. Liveri armilojn al ambaŭ flankoj de libia konflikto kaj atendi ĝis kiam unu flanko venkos. Ĝi pagos la armilojn kaj plu ĝi subskribos kontrakton por naftoekspluado avantaĝan por eŭropanoj.

Fuzzy (Visa profilen) 9 juli 2011 08:05:45

Altebrilas:
En la mondo estas multe da sendependaj neregistaraj organizoj kiuj luktas por respektigi la homrajtojn. Se viaj informoj veras, oni devas averti tiujn organizojn por denunci la fiagojn. Tiuj organizojn estas kredataj kaj havas influon. Kiam ili denuncas krimojn, la publika opinio reagas, faras manifestaciojn kaj peticiojn kaj la registaroj devos reagi.
Mitingo por subteni Libion en Rostov-na-Donu (Ru...
Unu el la organizantoj de la mitingo Jaroslav Potrapeljuk rakontis pri la lukto de la libia popolo por sia libereco kaj pri silenta konsento de la rusaj estroj kun la milita operacio de NATO. "Rusion konsistigas ne nur Estraro, sed ankaŭ popolo. Kaj la rusia popolo hodiaŭ amase subtenas la libianojn. Tial oni povas diri ke Rusio subtenas Kadafi'n" -- informis Jaroslav

Altebrilas (Visa profilen) 9 juli 2011 13:44:00

Mi parolis pri sendependaj neregistaraj organizoj. Kompreneble, la partoprenantoj de la stratkunveno ja estis favoraj al Khaddafi. Do, se oni volas denunci malrespekton de la homaj rajtoj, tio devas esti farata de neŭtraj organizoj.

Io interesis min en la ligili: la partoprenantoj ŝajnas junaj, kaj la plejparto el ili verŝajne ne konis la periodon antaŭ 1989.

Fuzzy (Visa profilen) 9 juli 2011 14:40:09

Altebrilas:Mi parolis pri sendependaj neregistaraj organizoj. Kompreneble, la partoprenantoj de la stratkunveno ja estis favoraj al Khaddafi. Do, se oni volas denunci malrespekton de la homaj rajtoj, tio devas esti farata de neŭtraj organizoj.
Kion signifas sendependaj? De kiu dependas Eŭrazia Unio de Junularo, laŭ vi? Ili simple esprimas sian opinion pri la okazantaĵoj en Libio. Krome,
La preterpasantoj volonte prenis la flugfoliojn, interesiĝis pri celoj de la mitingo, multaj aktive nin subtenis
kaj mi kredas ke tio veras. Rusianoj vere multe pli simpatias al Kadafi ol al la eŭropanaj koloniigistoj.
Altebrilas:
Io interesis min en la ligili: la partoprenantoj ŝajnas junaj, kaj la plejparto el ili verŝajne ne konis la periodon antaŭ 1989.
Do kio? Kion vi celas diri? Jen mi konas la periodon antaŭ 1989 -- kio do?

Altebrilas (Visa profilen) 10 juli 2011 20:45:28

Se ili manifestacias por Khaddafi, ili estas malpli kredeblaj kiam ili akuzas NATO-n. Tio ne signifas, ke ili mensogas, sed nur ke oni malpli emas kredi ilin.

Sur la fotoj estis gejunuloj kiuj manifestaciis kun la flago de Sovietunio, kaj mi nur supozis, ke la plejparto el ili estis infanoj (se ili jam estis naskitaj) kiam Sovietunio ekzistis. Mi celis diri nenion pli ol tiu konstato.

Heliogabalus (Visa profilen) 10 juli 2011 21:46:14

Altebrilas:Sur la fotoj estis gejunuloj kiuj manifestaciis kun la flago de Sovietunio
Kaj ankaŭ estas la flago de la Unio de Komunisma Junularo de la Rusa Federacio (СКМ РФ laŭ la rusa mallongigo)

Tillbaka till toppen