Mesaĝoj: 102
Lingvo: Esperanto
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-10 00:05:13
Eddycgn:Tial tia proceduro devas esti antaŭdefinita, kaj ĉiam la sama, por éviti ke iuj landoj starigas lastmomentajn kondiĉojn, kiel tio bedaŭrinde ofte okazas kiam la plej indiferenta pagigas sian subtenoj per koncedoj de la plej motivitaj.
Tio sonas tre bone, do se la propono estas submetita al konsilo de la UNO, verŝajne Ĉinio metos vetoon. Eble ankaŭ Rusio, mi ne certas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-10 00:07:45
Terurĉjo:Kion diras la rusaj kaj ĉinaj gazetoj pri la regmaniero de Kaddafi?
hej, batalantoj por libero, paco kaj demokratio! Kial vi opinias, ke kolonelo Kaddafi estas diktatoro? vi ja estas informitaj per televido, reto kaj gazetaro. ĉio, kion oni publikigas en gazetaro, estas pura vero, krom la okazoj, kiam vi estis atestanto. Ne?
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-10 18:51:38
Terurĉjo:ha, ĉu vi jam forgesis, ke Rusujo estas imperio de malbono, imperio de malico? ... ...Rusio ne estas imperio de malbono, kvankam la informlibero ne estas ankoraŭ tute... libera. Ĉu vi forgesis Politkovskaja kaj la aliajn mortigitajn ĵurnalistojn?
Cetere, kiel vi konsideras, krom Gadafi, la aliajn diktatorojn, Mubarak, Buteflika, Ben Alì, la diktatorojn kaj reĝojn de Jemeno, Jordanio, Sirio, Irano, Kuvajto, Bahrajno, Saŭda Arabio, Maroko, kaj la plej parto de la korupta afrika registarojn?
Ni jam scias kio diktatoroj estas: ĉu oni jam ne ekvivis Hitler kaj Stalin?
Eddycgn (Montri la profilon) 2011-marto-10 22:49:42
Terurĉjo:ĉu fakte mankas libero en Rusujo?Unue: mi tre ŝatas Rusujon kaj rusojn.Mi havas bonajn rusajn amikojn en Germanio.
"Они нас не любят"
Tio ne rilatas al mi. Mi klopodos legi la artikolon komplete morgaŭ el la rusa, ĉar mi bezonas tempon.
Certe Rusio faris multajn progresojn pri libereco post la komunisma periodo.
Do mi kredas, el kio mi legas kaj aŭdas en internaciaj medioj, ke la ĵurnala libero ne estas kiel en la aliaj eŭropaj landoj. Precipe rilate al la politiko ĝi estas kontrolita per la registaro.
Ankaŭ, la ebleco formi politikajn partiojn ne estas libera kiel en la EŬ.
Post 10-20 jaroj Rusujo estos riĉa lando, kaj meritas plenan liberon je esprimi, asocii, sendependan justicon ktp. Mi certas ke oni atingos tiun celon.
panjo mia, nur ne diru, ke la landoj menciitaj ĉiuj estas amikoj de Rusujo. ŝajne, ili estas apogataj de tute alia lando kaj de tute alia UNIO.Vi tute pravas, ĉiuj landoj, Usono kaj Eŭropo subtenis diktatorojn por ekonomikaj interesoj.
Ĉu vere? mi ne kulpas. verŝajne, en sekretaj laboratorioj de KGB oni jam inventis vivigantajn likvaĵojn kaj nune sukcese ilin uzas.Mi volis diri "travivis", sperti. Pardonu min, mia esperanto ne estas perfekta.
bonŝance, Lenin-on oni ankoraŭ ne sukcesis revivigi aŭ resurektigi.
Dum la lastaj 30 jaroj la plejmultaj misagoj farigitis ne per Rusujo, sed per aliaj landoj, mi ne volas detaligi nun.
cellus (Montri la profilon) 2011-marto-12 07:12:07
Mi ne scias ĉu la "Stokholma sindromo" estas konata nocio inter la legantoj de tiu ĉi forumo. La deveno estas rabo de banko en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento kiam la rabistoj prenis kelkajn bankoficistojn kiel ostaĝojn. La ostaĝuloj post iom da tempo prenis la partion/flankon de la rabistoj kaj ne de la polico, kiun ili vidis kiel malamikojn.
Mi volus diri ke ni, kiuj vivas en landoj kiuj bezonas petrolon preferos tiajn situaciojn kiuj igas ke ni povas havi ĝin.
Kiel individuo sen speciala potenco, mi pensas ke kion mi povas fari, tio estasa lerni kiom eble plej multe pri diversaj landoj kaj situacioj.
Kelkfoje mi pensas ke la politika sistemo povas esti kia ajn, se nur la homoj havas la rajton eldiri siajn opiniojn. Se ne por aliaj kialoj tio estas praktika por ĉiu reĝimo, ĉa ĝi povas facile kompreni kio okazas inter la civitanoj.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-14 16:46:09
Do...
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
FrankoVoglero (Montri la profilon) 2011-marto-15 16:04:25
Altebrilas:S'ajnas, ke Khaddafi estos pli rapida ol la "internacia komunumo".Bedaŭrinde
Do...
Kial nur regas la malbono en la mondo - ĉu ne iam povus regi justeco kaj paco.
Daŭre la kverelo inter Terurĉjo kaj la malbona okcidenta mondo.
Vi ĉiam volas komprenigi al ĉiuj homoj ke Rusujo estas libera,bona kaj alia lando. Alia ol la amaskomunikiloj volas enkapigi al ni la stultaj okcidentuloj. Sed ĉu vi scias ke viaj amaskomunikiloj diras la veron?
Ĉi tie neniu diras la veron - Merkel diris ĉio estas teknike en ordo kun nia Atomelektrejoj kaj oni nepre bezonas ilin. Nun post Japania katastrofo ŝi malŝaltas 7 da ili. Kial oni ne bezonas ilin nun? Ĉu eble ili ne estas teknike en ordo? Kaj sufiĉe da elektro ekzistas el aliaj fontoj. Politiko estas mistifiko - Egalas kie ĝi estas praktikata - en Germanio aŭ Rusujo aŭ Japanio.
Fek' al la mondo nia!
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 19:02:51
Fek' al la mondo nia!Nia mondo ricevis sufiĉe da fekaĵoj. Ĝi ne bezonas pli da.
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
Nun ni devas vidi kion fari por plibonigi ĝin, kaj kion povas fari esperantistoj.
Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-15 19:48:59
Terurĉjo:Do, mi esperas, ke vi faros la demandon en la alilingvaj forumoj
Altebrilas:Nun ni devas vidi kion fari por plibonigi ĝin, kaj kion povas fari esperantistoj.vi forgesis rusistojn, anglistojn, francistojn, germanistojn, ĉinistojn, japanistojn, hispanistojn, estonistojn, bharatistojn, arabistojn....
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
FrankoVoglero (Montri la profilon) 2011-marto-16 09:21:44
Altebrilas:Vi ja pravas - mi pardonpetas ke mi forgesis pri la kondutmanieroj sed kelkfoje mi min sentas tiom malforte. Mi en tiu tempo ne scias kiel plibonigi la mondon.Fek' al la mondo nia!Nia mondo ricevis sufiĉe da fekaĵoj. Ĝi ne bezonas pli da.![]()
Nun ni devas vidi kion fari por plibonigi ĝin, kaj kion povas fari esperantistoj.
Ankaŭ mi pensas ke ĉiu persono mem devas ŝanĝi la mondon kaj kune eble ni progresos. Sed la tempo nun malfacilas.
Pardonpetante kaj Salutante
Frank