Skip to the content

Kiel helpi la libianojn ?

by sev, February 22, 2011

Messages: 102

Language: Esperanto

Fuzzy (User's profile) May 13, 2011, 5:39:19 AM

Eddycgn:Nun ŝajnas ke Gadhafi kun siaj filoj kaŝiĝis en bunkero en la libia dezerto.
De kie venis la informo?
Eddycgn:
Espereble la milito kaj la masakro de civiluloj baldaŭ finos.
Nu jes, kompreneble: tiu, kiu kulpas je la masakro de civiluloj, estas ĝuste Kaddifi -- se la kruela diktatoro tuj fordonus la nafton al la eŭropanoj, tiam ili ne bezonus mortigi la civilulojn.
Eddycgn:
Kio mankas? Aŭ preni kaj juĝi ilin en tribunalo, aŭ, se tio ne eblas, ununura bombo sur la bunkero.
Eŭropaj pacifistoj estas tiaj pacifistaj
Eddycgn:
Ĉu oni volas ke Gadhafi foriru al Ĉado kun siaj miliardoj, kiujn li ŝtelis el la libia popolo?
De kie venis la informo pri la ŝtelado? Kiom mi scias, la libia popolo fartis ĝis la firibelo multe pli bone ol iliaj najbaroj. Eble Kaddafi forŝtelis ne tiom multe kiom aliaj estroj?

Eddycgn (User's profile) May 15, 2011, 1:19:07 PM

Fuzzy:.... De kie venis la informo ...
Mi legas ĉiutage gazetaron el multaj landoj: francan britian italan hispanan germanan aŭstrian portugalan brazilan argentinan usonan ktp. kaj vidas televidon ankaŭ de tiuj landoj, tamen ankaŭ Al-Jazeera, Al-Arabija, Al-Ahram.

Mi klopodas legi gazetaron de maldekstra kaj dekstra politika orientado kaj libere formi mian opinion.

Mi ankaŭ klopodis legi rusan gazetaron, do tio estas malfacila por mi.

Fuzzy (User's profile) May 16, 2011, 8:32:38 AM

Kaj kion tiuj gazetoj skribas: ĉu la libianoj fartis pli aŭ malpli bone ol iliaj najbaroj? Ĉu la diktatoro mizerigis aŭ malmizerigis la libian popolon, laŭ ili?
La rusa gazetaro skribas pri la grandega kaj sukcesa irigacia projekto de Kaddifi, per ĝi multaj libianoj ricevis nesalan akvon en tia dezerta lando. Ĉu vi legis ion pri tio?

Fuzzy (User's profile) May 18, 2011, 1:49:15 PM

Ŝajnas ke ĉitiea esperantistaro ne plu interesiĝas pri LA MILITO!!! en Libio...
demando.gif
Jen mi trovis bonan artikoleton en Ipernity
La letero al G.Erik, al militisto de NATO

Eddycgn (User's profile) May 19, 2011, 10:37:03 PM

Fuzzy:...multaj libianoj ricevis nesalan akvon en tia dezerta lando...
Certe, mi scias tion. Tamen ili ne ricevis demokration, liberon (presliberon, opinioliberon, kunvenliberon, balotliberon...).
Ekzakte kiel ĝi estis el la komunistaj landoj, ankaŭ en la Orienta Germanio aŭ Rusio, ĉu vi forgesis?

Ili ricevis nesalan akvon, jes, do la multajn miliardojn el la vendo de petrolo ili ne ricevis. Tiun monon la familio de Geddafi elportis ekster la lando, al Svisio, Britio, Italio, ktp. Ĉu vi ne legis tion?
Ĉu la rusa gazetaro ne skribis pri tio?

Fuzzy (User's profile) May 25, 2011, 10:46:03 AM

Eddycgn:
Fuzzy:...multaj libianoj ricevis nesalan akvon en tia dezerta lando...
Certe, mi scias tion. Tamen ili ne ricevis demokration, liberon (presliberon, opinioliberon, kunvenliberon, balotliberon...).
Do, laŭ vi, kruela Kaddafi donis al la libianoj akvon en la dezerto, sed ne donis presliberon. Sed nun feliĉe okazadas tuta alia afero -- NATO prenas de la libianoj vivojn kaj ruinigas ilian landon, sed anstataŭe donos al ili la balotliberon. Ĉu la libianoj tiom bezonas ĝin? Eble ili mem decidu kion ili volas?
Interalie, kion vi pensas pri Ĝamahirija kaj La Verda Libro de Kaddafi -- ĉu la politika sistemo priskribita en ĝi ne estas pli demokratia ol parlamentaj respublikoj de okcidento? Kial?
Eddycgn:
Ekzakte kiel ĝi estis el la komunistaj landoj, ankaŭ en la Orienta Germanio aŭ Rusio, ĉu vi forgesis?
Mi neniam permesus al fremduloj bombardi mian landon por estigi en ĝi demokration. Kaj mi pendigus helpantojn al la fremduloj kiel perfidulojn.
Eddycgn:
Ili ricevis nesalan akvon, jes, do la multajn miliardojn el la vendo de petrolo ili ne ricevis. Tiun monon la familio de Geddafi elportis ekster la lando, al Svisio, Britio, Italio, ktp. Ĉu vi ne legis tion?
Ĉu la rusa gazetaro ne skribis pri tio?
Sed Kaddafi mem kaj lia familio loĝis kaj eĉ nun loĝas en Libio kaj ne en Svisio, Britio ktp. Kial li ne migris tien, sed preferas riski en bombardata lando? Por kio do li kaŝis la monon? Ŝajnas ke nun estas ideala momento por uzi ĝin.
Mi pensas ke temas ne pri ŝtelita mono sed pri mono investita eksterlande de libia ŝtato. La gazetaro kalumnias kiel kutime.

Fuzzy (User's profile) May 27, 2011, 5:58:22 AM

Jen mi trovis justan artikoleton (en la angla bedaŭrinde)
la artikolo de Cynthia McKinney
Stop bombing Africa and the poor of the world!

Eddycgn (User's profile) June 2, 2011, 10:10:51 PM

Fuzzy:Jen mi trovis justan artikoleton (en la angla bedaŭrinde)
la artikolo de Cynthia McKinney
Stop bombing Africa and the poor of the world!
Mi legis la artikolon.
Ŝi rajtas, jes kaj ne.
Ŝi ne diskutas kial en multaj landoj en Afriko estas diktatoroj, malĝusteco, kial ne estas demokratio...
Certe la okcidentaj landoj ne estas senkulpaj.
Ili subtenis aŭ eĉ instalis tiujn diktatorojn, por la propra profito.

Ja kion ŝi proponas? Manteni la diktatorojn en ĉiuj landoj kiel antaŭe?

Mi ne konsentas. La araba printempo estas bona afero, sendube.

La problemo estas kiel subteni ĝin sen viktimoj?

Mi ne scias, do mi ĝojiĝas ke en Tunizio kaj Egiptio la diktatoroj forpelitis.

Kion oni devas fari pri Sirio? Jam mortis centoj da homoj tie, kaj niaj registaroj nur diskutas tamen faras nenion.
Kaj Jemenio? Saŭdia Arabio? Maroko? Algerio? Kaj la multaj aliaj?

Sinjorino McKinney ne diras la recepton.

Eble ŝanĝi la eksteran politikon en la tuta mondo.

michijo (User's profile) June 3, 2011, 1:20:12 AM

Bedaŭrinde la Okcidentaj Nacioj funkcias kiel tiamaniere strangan totalismon. Al mi ne estas konata kiel diri kion la supozitajn demokratiojn vere estas, sed ili subtenas la diktatorojn, kial por nafto, ktp.

Tiel mi havas iomete konfuzon. Mi legis Novaĵon de Israelo, kaj ĝi apologias pri la subtenitaj diktatoroj, sed Israelo estas nur unu da Okcidentaj nacioj, kiuj subtenas diktatorojn.

Por mi sole, ne partopreni en la Okcidenta Monda estas plej bone - bonega kialo lerni Esperanton. Tiel, mi ne estas parto da strangaj eventoj pri diktatoroj, kaj ne bezonas batali la supre union de Usono, Israelo, kaj Eŭropo. Je diktatoroj mi nur volas fermi WHINSEC.

Fuzzy (User's profile) June 3, 2011, 6:26:46 AM

Eddycgn:La problemo estas kiel subteni ĝin sen viktimoj?

Kion oni devas fari pri Sirio? Jam mortis centoj da homoj tie, kaj niaj registaroj nur diskutas tamen faras nenion.
Kaj Jemenio? Saŭdia Arabio? Maroko? Algerio? Kaj la multaj aliaj?
La problemo estas ke la okcidentuloj kredas je demokratio samkiel la kruckavaliroj kredis je Dio -- ili pretas mortigi homojn kredantajn je alio. Kaj tiun kredemon viaj estroj utiligas por pekliberigi firabadon de fremdaj landoj.
De kie vi scias pri "diktatoroj" kaj iliaj "fikrimegoj"? De amaskomunikiloj, ĝuste? Do necesas nur montri al vi kelkajn raportaĵojn pri iuj teruraĵoj kaj diri, ke je la teruraĵoj kulpas iu aĉa kontraŭdemokrata estro (de lando kiu absolute hazarde havas multege da nafto). Kaj jen la afero pretas -- vi tutkore subtenas la mortigon de infanoj! Ĉar ja ne eblas liberigi popolon sen viktimoj de la popolo! Vi eĉ postulas de via registaro mortigi pli multe!
Dank'al Dio Ruslando ankoraŭ havas nuklean armilon! Alikaze NATO jam delonge "liberigadus" nin de aĉa fidiktatoro Putin (kaj ankaŭ de la gazo kaj nafto, kompreneble).
Eddycgn:Sinjorino McKinney ne diras la recepton.

Eble ŝanĝi la eksteran politikon en la tuta mondo.
La recepto estas simpla: ne ŝovu nazon en fremdan vazon! Ĉiu popolo meritas sian estraron, kaj nur la popolo mem rajtas ŝanĝi sian registaron. Militi permesatas nur kiam via propra lando aŭ ĝiaj aliancanoj estas atakataj. Militi en aliaj kazoj estas krimo!

Back to the top