Zum Inhalt

Kiel helpi la libianojn ?

von sev, 22. Februar 2011

Beiträge: 102

Sprache: Esperanto

Fuzzy (Profil anzeigen) 3. Juni 2011 07:14:38

Jen unu artikolo plu, ankaŭ de usonano

artikoleto de Dan Simpson

Ĉu neniu eŭropano pensas simile?

Eddycgn (Profil anzeigen) 3. Juni 2011 13:21:08

Fuzzy:....Ĉu neniu eŭropano pensas simile?
Per via teorio ne estis bone batali kontraŭ Hitler, ĉu ne?

Fuzzy (Profil anzeigen) 6. Juni 2011 05:32:07

Eddycgn:
Fuzzy:....Ĉu neniu eŭropano pensas simile?
Per via teorio ne estis bone batali kontraŭ Hitler, ĉu ne?
demando.gif
Kie mi skribis ke ne estis bone batali kontraŭ Hitler??? Legu denove:
Fuzzy:Militi permesatas nur kiam via propra lando aŭ ĝiaj aliancanoj estas atakataj
Ĉu, laŭ vi, Hitler neniun atakis? Eble vi pensas ke Sovetunio militis konraŭ hitlera Germanio nur pro la maldemokrateco de Hitler? Tute ne: ĝi batalis por ĉesigi la mortan danĝeron minacantan vivon de sia propra popolo, kaj tute ne pro suferoj de la germana popolo.

Kial entute vi komparas Kaddafi kun Hitler? Kion komunan vi trovas en ili?
Ĉu Kaddafi mortigadas unu nacion profite de alia nacio? Ne, male, li penis unuigi ĉiujn tribojn de Libio, kaj post lia foriro la lando plejverŝajne disfalos. Ĉu al vi plaĉas tio, kio okazadas en Irako post la ekzekuto de Saddam? En Libio estos la samo.
Eble vi timas ke nevenkeblaj ŝtalaj trupegoj de Kaddafi subite okupos tutan Eŭropon kaj okazigos tie teruran genocidon? Mi dubas ke Kaddafi planas ĝuste tion.

Do kial, kial vi eŭropanoj fiĉasadas la estron de sendependa ŝtato, ruinigante la landon kaj mortigante la senkulpajn civilulojn kaj la soldatojn fidelajn al sia ĵuro defendi la patrujon? Kial la murdistoj de NATO tiom forte deziras transdoni la potencon de laŭleĝa registaro al la figrupeto de aĉuloj? Ĉu ekzistas aliaj kialoj, krom la evidenta -- nafto?

Ĉu vi eŭropanoj jam forgesis kiom terure estas loĝi kun viaj infanoj en bombardataj urboj?

Fuzzy (Profil anzeigen) 6. Juni 2011 07:01:27

Jen bona ekzemplo de la informa milito kontraŭ Libio
Kiu uzis la grapolbombojn en Misurata
Bedaŭrinde nur angle.
Kial esperantistaro tiom malmulte atentas ĉi tiun informmiliton? Mi ne kredas ke ĉiuj esperantistoj opinias la bombardadon de Libio justa kaj prava. Ĉu mi eraras?

Altebrilas (Profil anzeigen) 12. Juni 2011 00:14:31

Ĉu oni devas lasi la diktatorojn fari ion ajn kontraŭ sia popolo?

Estis tempo, kie la patro estis ĉion pova en sia familio: li rajtis , bati sian edzinon seksperforti siajn filinojn aŭ eĉ mortigi siajn infanojn. Aliaj homoj ne intervenis.

Ĉu tiu epoko estas sopirinda? demando.gif

Fuzzy (Profil anzeigen) 12. Juni 2011 07:30:19

Altebrilas:Ĉu oni devas lasi la diktatorojn fari ion ajn kontraŭ sia popolo?

Estis tempo, kie la patro estis ĉion pova en sia familio: li rajtis , bati sian edzinon seksperforti siajn filinojn aŭ eĉ mortigi siajn infanojn. Aliaj homoj ne intervenis.

Ĉu tiu epoko estas sopirinda? demando.gif
Sopirinda estas epoko kiam ĉiu lando ne estus en danĝero ke aliaj, multe pli fortaj landoj povas deklari ke ĝi estas "maldemokrata" kaj per tiu fipreteksto forrabi ĝin.

Altebrilas, estu sincera al vi mem: viaj francaj militistoj nun estas bombardantaj kaj mortigantaj homojn en fremda lando neniel minacanta al Francio. Ili faras tion por ŝteli de la popolo de tiu lando ties nafton. Do ili estas fimurdistoj kaj firabistoj, nenio alia. Tiaj estas ankaŭ ĉiuj eŭropanoj kiuj ne protestas kontraŭ la milito.

Altebrilas (Profil anzeigen) 12. Juni 2011 15:50:42

Do kial Rusio ne intervenas en Libio kaj en Sirio por instigi iliajn gvidantojn organizi referendumon aŭ liberaj balotoj, por ke la popolo libere donu sian opinion?

Tiel ili ne voĉdonos por la kandidatoj, kiuj subtenas tiujn kiuj volas (se tio estas vera) ŝteli ilian nafton.

Fuzzy (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 07:52:39

Altebrilas:Do kial Rusio ne intervenas en Libio kaj en Sirio por instigi iliajn gvidantojn organizi referendumon aŭ liberaj balotoj, por ke la popolo libere donu sian opinion?

Tiel ili ne voĉdonos por la kandidatoj, kiuj subtenas tiujn kiuj volas (se tio estas vera) ŝteli ilian nafton.
Ĉu vi bone komprenis tion kion mi skribis?demando.gif
Mi estas kontraŭ ĉiuj intervenoj!
Ĉiu interveno en aferojn de alia lando, des pli milita, des pli ekster la permeso de UN, estas krimego!
La akuzoj pri "liberaj balotoj" kaj "opinio de la popolo" estas nur preteksto, ĉu vi ne komprenas tion? Tio ĉi estas kutima informa milito kiun la Okcidento ĉiam faras kontraŭ siaj viktimoj.

Kio koncernas Rusion -- bedaŭrindege nia malprudenta prezidento Medvedev decidis subteni la murdistojn de NATO, spite opinion de la plejmulto de la rusia popolo. Mi ne scias kion li volas profiti de tio, ke li agas kiel ĉiesulino de la Okcidento kaj hontigas mian landon. Mi pensas ke la okcidentuloj denove promesas ion al la naivulo Medvedev, kaj poste ili sendube ankoraŭfoje trompos lin. Sed la libia popolo jam neniam rigardos Rusion kiel sia amiko. malgajo.gif

Altebrilas (Profil anzeigen) 13. Juni 2011 13:22:14

Ĉiuj landoj aplikas "realpolitikon", kaj mi unua bedaŭras tiun situacion.

Ne-interveno ne estas morala valoro, kiel homrajtoj, sed nur principo pri prudento: por éviti fari pli grandan malbonon.

La solvo estas ĉiuj-kune pripensi pri paco, pri la kondiĉoj kiuj ebligas ĝin, eltrovi principojn kiuj garantias tiujn kondiĉojn kaj konstrui mondon obeante al tiuj principoj rideto.gif, kaj...

...ne forgesi, ke nenio estas eterna, ke organizo kiu ebligas pacon en unu momento devos esti ŝanĝita ekde kiam la plej ruzaj imagos rimedon por flankenuzi tiun organizon por sia propra profito. ploro.gif

Fuzzy (Profil anzeigen) 14. Juni 2011 05:00:47

Altebrilas:La solvo estas ĉiuj-kune pripensi pri paco, pri la kondiĉoj kiuj ebligas ĝin, eltrovi principojn kiuj garantias tiujn kondiĉojn kaj konstrui mondon obeante al tiuj principoj rideto.gif
Pravaj vortoj, kaj mi konsentas.
Sed, oni ne bezonas inventi ion novan. Tute sufiĉus se NATO obeus la rezolucion de UN, kaj ĉesus subteni unu el la du flankoj en la interna konflikto! Tiam la libianoj tuj forpelus la ribelulojn kaj la civiluloj estus en plena sendanĝero, kiel ili estis antaŭ la milito.

Kompreneble, tio ne okazos, ĉar la celoj de NATO estas tute aliaj ol la sendanĝerigo de la civiluloj. Do ni atendu la infanterian militoperacion de NATO. Tiam ni ekvidos ĉu la "demokratiigistoj" pretas pagi por la nafto ne nur per la sango de aliaj homoj, sed ankaŭ per sia propra sango. Mi deziras sukcesojn al la kuraĝa kolonelo kaj al la libia popolo!

Zurück nach oben