Al la enhavo

Bildo de esperanto en la publiko

de Altebrilas, 2011-februaro-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-februaro-28 00:12:36

IREN:Por mi Esperanto estas ludilo pri vortoj. okulumo.gif
ĉu vi volas diri, ke esperanto estas ne pli serioza ol ludilo, aŭ ke ĝia lernado estas ludo?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-februaro-28 00:22:42

Al Todd kaj Mathieubrière:

Ni devas montri ke esperanto :

1. daŭre vivas
2. havas kaj plenumas celojn, kiujn la angla lingvo ankoraŭ ne sukcesis plenumi, supoze ke ĝi kapablas: lingva egaleco, lingva sekureco, humuro ne rezervita al la denaskuloj, ktp... rido.gif

IREN (Montri la profilon) 2011-marto-01 01:26:21

Altebrilas:
ĝia lernado estas ludo?
Jes ja, ludi kun Esperanto tristecon svenigas
Kaj la movado plibonigos la mondon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-02 15:12:42

Kion vi opinias pri la filmo "Esperanto estas", rilate al imagbildo de esperanto?

IREN (Montri la profilon) 2011-marto-03 19:45:06

Esperanto estas lingvo kun bunta movado...

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-04 18:40:33

Jes, kaj ĉu bunteco estas alloga aŭ mal?

Paulinho (Montri la profilon) 2011-marto-05 21:45:29

Esperanto vivos dum ni ĝin parolu vive.

Mi ne estas granda sciisto de esperanto. Tamen esperanto fojfoiej estis al mi ilo por feliĉa provaĵo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-06 19:33:53

La demando estas jena: Ĉu la bildo de esperanto en la publiko korespondas kun tiun bildon, kiun havas la esperantistoj pri sia lingvo?

chrisim101010 (Montri la profilon) 2011-marto-08 04:37:42

Mi estas komencanto. Bonvolu ekskuzi mian gramatikon kaj korektu min.

Ŝajnas al mi ke tro multe pensado donas al lingvistoj kaj alia opiniuloj. Mi neniam renkontis ulojn kiu malŝatas Esperanton. Ili ne scias pri Esperanto, sed ili ne ŝatis lerni naturan lingvon en la lernejo
Pli pensado devos doni al nelingvistoj kaj neopinuloj kiu deziras lerni alian lingvon, sed ne havas memfidon

Eble bildo povos iĝi la lingvon por la ordinarulojn, kaj donas statistikon pri lernanta esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-08 20:42:51

Vi bone esprimiĝas estante komencanto. Laŭ via peto (kaj laŭ mia pli malpli granda sperto), mi korektas vian tekston

Mi estas komencanto. Bonvolu ekskuzi (pardoni / senkulpigi min pro...) mia* gramatiko* kaj korekti* min ("korektu" ankaŭ taŭgas, sed iĝas ordonon). Ŝajnas al mi ke tro multe da* pensado ni donas al lingvistoj kaj al aliaj* opiniuloj. Mi neniam renkontis ulojn kiuj* malŝatas Esperanton. Ili ne scias pri Esperanto, sed ili ne ŝatis lerni naturan lingvon en la lernejo Pli da* pensado ni* devos doni al nelingvistoj kaj neopinuloj kiu deziras lerni alian lingvon, sed ne havas memfidon. Eble bildo povos montri ke la lingvo estas por la ordinaruloj, kaj doni statistikon pri lernantoj de esperanto . rideto.gif

Reen al la supro