Sisu juurde

Fermo de la kataluna televido en Valencilando

kelle poolt sev, 22. veebruar 2011

Postitused: 5

Keel: Esperanto

sev (Näita profiili) 22. veebruar 2011 14:51.23

http://www.ipernity.com/blog/54089/310182
Ŝajnas nekredeble, ke en demokratia lando kaj en la 21 jarcento oni povas ankoraŭ cenzuri televidon.
http://www.esperanto.cat/
Kataluna Esperanto-Asocio plej energie protestas verdikton atenca kontraŭ la volo de la kataluna popolo kaj kiu endanĝerigas nian socian koherecon. Aldone, nia asocio, kohere kun ceteraj organizoj por homaj kaj lingvaj rajtoj, konsideras civitanan malobeon kiel la respondon plej demokratian.

zaratustro (Näita profiili) 24. veebruar 2011 0:09.08

De la jaro 1939 ĝis 1975 ni havis diktatoron. La diktatoro "Francisco Franco" mortiĝis je la jaro 1975, sed ankoraŭ ne ĉion ŝanĝis tien.
Ĉi tie en Hispanio ankoraŭ estas tro da cenzuro, kaj ankaŭ aliaj homaraj rajtoj estas batitaj.

novatago (Näita profiili) 24. veebruar 2011 9:28.32

Nu, verŝajne tiu fermo multe rilatas al cenzuro. Tamen, oni devas klarigi plurajn aĵojn rilate al la afero.

En Hispanujo la regionaj televidkanaloj nur rajtas laŭleĝe elsendi en la regiono al kiu apartenas tiu televidkanalo, ne en la aliaj regionoj.

Eĉ se la afero rilatas al cenzuro ankaŭ rilatas al mona afero. Tio estas: televidkanaloj uzas reklamojn por pagi la elsendojn do, se valencianoj povas vidi TV3 (kataluna), la reklamantoj de TV3 havas pli da televidantoj sed nur pagas pro la katalunaj televidantoj, ne pro la valenciaj. Tiu mono restas en Katalunio dum eblaj reklamantoj de Velancio preferos uzi TV3 anstataŭ Canal 9 (valencia) por reklami kaj tiel la valencia televidkanalo perdos monon.

Aliflanke, multaj plendas pro la manipulo, kiu ekzistas en Canal 9. Nu, ĉiu en Hispanujo scias ke la regionaj televidoj estas regataj de la regiona estraro kaj TV3 ne estas escepto. Do, vere la afero temas pri elekti la manipulanton persone ŝatata. Verŝajne pri tio temas la manipula troigo:
...kontraŭ la volo de la kataluna popolo kaj kiu endanĝerigas nian socian koherecon.
(ni devas memori ke en Hispanujo preskaŭ nur oni vidas usonajn filmojn).

Nu, laŭ mi nuntempaj televidprogramoj ne temas pri kulturo sed tute male, ili temas pri malkulturo.

Krome, eĉ se oni ne povas vidi TV3 en televido, oni povas vidi ĝin per interreto. Do, la tuta afero estas minimune ridinda ĉar en Hispanujo estas problemoj multe pli gravaj ol povi vidi televidkanalon. Nu, ŝajne, tiuj, kiuj loĝas en riĉaj regionoj povas plendi pri kio eblas aŭ ne eblas vidi en televido.

zaratustro:kaj ankaŭ aliaj homaraj rajtoj estas batitaj.
Jes, kaj certe ne estas ekzkuzo, tamen ni ne bildigu Hispanujo kiel la sola Eŭropa lando kiu havas tian problemon ĉar laŭ mia scio, nur Danujo respektas tute la homaj rajtoj.

Ĝis, Novatago.

zaratustro (Näita profiili) 25. veebruar 2011 1:04.01

novatago
En Hispanujo la regionaj televidkanaloj nur rajtas laŭleĝe elsendi en la regiono al kiu apartenas tiu televidkanalo, ne en la aliaj regionoj.
Laŭ mia opinio ĝi ne fariĝas tien en Valencio. Ni ne havas tv3 ĉar ĝi estas de Katalunio, sed ni havas multajn televidkanalojn de Madrido. Ĉu tiuj televidkanaloj de Madrido havas pli da rajtoj ol la katalana?. Ĉi tie En Valencio ĉiuj parolas la katalanan kiel en katalunio.
Ĉi tie en valencio la uloj preferas tv3 ĉar ĝi estas pli amuza, kaj pro la lingvo.
Mi pensas ke ankaŭ la televidkanaloj de Madrido farigas perdi monon al Canal9.

Atente kaj amike, Zaratustro

novatago (Näita profiili) 25. veebruar 2011 10:25.14

zaratustro:Laŭ mia opinio ĝi ne fariĝas tiel en Valencio. Ni ne havas tv3 ĉar ĝi estas de Katalunio, sed ni havas multajn televidkanalojn de Madrido.
Ĉu vi parolas pri la ne-regionaj televidkanaloj? Se estas tiel, tiuj kanaloj ne estas madridaj sed hispanaj, kaj ne ĉiuj apartenas al la estraro ĉar ili estas privataj. Do estas malsamaj aferoj.

Laŭ mi la afero ne temas pri esti kataluna aŭ ne, sed pri esti dekstrema aŭ maldekstrema (dekstremuloj nur moviĝas pro tiaj kialoj). TV3 ne nur estis kaj estas regata kaj manipulata de maldekstrema partio sed ankaŭ parolas rekte kontraŭ la nuna valencia prezidanto (ne nur pro lia korupteco sed ankaŭ pro propraj politikaj interesoj). La Popola Partio ĉiam cenzuras ĉar timas perdi en balotoj. Ili bone scias ke en Hispanujo la plejmulto vere ne ŝatas ilin kaj tial ili manipulas, mensogas kaj cenzuras.

zaratustro:Ĉi tie En Valencio ĉiuj parolas la katalunan kiel en katalunio.
Do, kial naciistoj timas perdi sian lingvon? Verdire, ni ambaŭ scias ke la katalunan ne estas tiel amaze parolata en Valencio, kiel en Katalunio. Tamen, vi bezonos dian helpon por konvinki min pri la fakto ke la solvo por tio estas kataluna televidkanalo kaj ke ĝia perdo estas vere kultura perdo.

Valencianoj, en majo, havos ŝancon por elekti novan prezidanton. Ili ja povas elekti iun, kiu lasos vidi ĉiujn la kanalojn el aliaj regionoj kaj ili ankaŭ povos postuli pli bonan kaj pli katalunan (aŭ eĉ pli valencian) regionan televidkanalon.

Ĝis, Novatago.

Tagasi üles