Til innholdet

Via gekunulo kaj esperanto

fra Altebrilas,2011 2 22

Meldinger: 31

Språk: Esperanto

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 2 15:03:48

Efektive, estus ankaŭ interese koni la reagojn de la gefiloj aŭ gepatroj rilate al esperanto.

Por la gefiloj, ŝajnas (sed mi povas erari), ke aŭ ili iĝas famaj esperantistoj, aŭ ili iĝas tute skeptikaj rilate al esperantismo.

Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj... rideto.gif

orchideo (Å vise profilen) 2011 3 2 19:56:21

Altebrilas:Efektive, estus ankaŭ interese koni la reagojn de la gefiloj aŭ gepatroj rilate al esperanto.

Por la gefiloj, ŝajnas (sed mi povas erari), ke aŭ ili iĝas famaj esperantistoj, aŭ ili iĝas tute skeptikaj rilate al esperantismo.

Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj... rideto.gif
Jes, certe mi parolis pri la sinteno de la gepatroj. Estas multaj infanoj, kiuj eklernis Esperanton kaj plu lernas en Herzberg - la Esperanto-urbo - kaj ne unu el la gepatroj eklernis ĝis nun Esperanto. Domaĝe!

horsto (Å vise profilen) 2011 3 2 21:07:47

orchideo:
Altebrilas:Efektive, estus ankaŭ interese koni la reagojn de la gefiloj aŭ gepatroj rilate al esperanto.

Mi ŝatus, ke Orkideo parolu pri la sinteno de la gepatroj de tiuj infanoj... rideto.gif
Jes, certe mi parolis pri la sinteno de la gepatroj. Estas multaj infanoj, kiuj eklernis Esperanton kaj plu lernas en Herzberg - la Esperanto-urbo - kaj ne unu el la gepatroj eklernis ĝis nun Esperanto. Domaĝe!
Mi ne sciis ke la infanoj en Herzberg povas lerni Esperanton, tio estas bonega novaĵo!

Mi estas same scivola kiel Altebrilas. Bone, la gepatroj ne volas lerni Esperanton. Sed kion ili pensas pri tio, ke iliaj infanoj lernas ĝin. Kaj kion pensas la infanoj pri tio, ke ili devas/povas lerni ĝin?

antoniomoya (Å vise profilen) 2011 3 2 21:55:22

orchideo:Nia urbestro parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).

Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
Mi gratulegas vian urbestron!
Tiu ideo ŝajnas al mi bonega, belega, kaj precipe antaŭtempa. Via urbestro kontribuas al la monda paco kaj interkompreno.

Rilate la gepatroj, almenaŭ oni devus informi ilin pri la grandaj avantaĝoj de tiu ĉi ponto-lingvo, vere justa kaj demokratia.

Amike el Hispanalando.

orchideo (Å vise profilen) 2011 3 2 22:05:30

horsto:
Mi ne sciis ke la infanoj en Herzberg povas lerni Esperanton, tio estas bonega novaĵo!

Mi estas same scivola kiel Altebrilas. Bone, la gepatroj ne volas lerni Esperanton. Sed kion ili pensas pri tio, ke iliaj infanoj lernas ĝin. Kaj kion pensas la infanoj pri tio, ke ili devas/povas lerni ĝin?
La lernado komencis 2005 en la kadro de la urbo-partnereco, ties pontlingvo estas Esperanto. En SALO (somera arbara lernejo) eklernis la infanojn - ebleco ankaũ por iliaj gepatroj - Esperanton. Ekde 2008 per Comenius-projekto komencis la edukado en la lernejoj, komence nur la baza-lernejo kaj la gimnasio, nun ankaũ en la mezlernejo. La projekto finis en 2010, sed la lernado daũrigas.

Kion la gepatroj pensas pri tio, mi ne scias. La infanoj ŝatas lerni la lingvon, kiu ili povas lerni, ne devas lerni. Kelkaj el ili partoprenos triafoje al UK kaj al aliaj renkontiĝoj.

Altebrilas (Å vise profilen) 2011 3 8 21:04:06

Ĉu estis enketo pri la rezultoj de tiu projekto? Mi supozas, ke se ili faras tian eksperimenton, estas por rikolti donitaĵojn. Eble estas ie raporto pri tio, kaj per kiu oni povas scii ĉu ili deziras refari tiun provon.

orchideo (Å vise profilen) 2011 3 9 08:18:16

Altebrilas:Ĉu estis enketo pri la rezultoj de tiu projekto? Mi supozas, ke se ili faras tian eksperimenton, estas por rikolti donitaĵojn. Eble estas ie raporto pri tio, kaj per kiu oni povas scii ĉu ili deziras refari tiun provon.
Bonvolu rigardi:
www.esperanto-urbo.de
Alklaku Projekte - Comenius

maratonisto (Å vise profilen) 2011 3 9 15:34:30

orchideo:Nia urbesto parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).

Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
En kiu urbo?

darkweasel (Å vise profilen) 2011 3 9 16:28:54

maratonisto:
orchideo:Nia urbesto parolas kaj proponis al la gepatroj ke la gefiloj lernu Esperanton en la lernejoj (baza, meza kaj gimnasio).

Multajn infanoj lernis/lernas/lernos kaj la gepatroj ne!
En kiu urbo?
En Herzberg.

maratonisto (Å vise profilen) 2011 3 9 17:19:48

darkweasel:
maratonisto:En kiu urbo?
En Herzberg.
Mi proponas informi ĉiun urbestron kaj lernejestron pri esperanto.

Tibake til toppen