Ke daftar isi

Diferenco inter lingvoj

dari maratonisto, 25 Februari 2011

Pesan: 12

Bahasa: Esperanto

maratonisto (Tunjukkan profil) 25 Februari 2011 08.27.26

Esperanto: simple lernebla
Itala: nesimple lernebla
Ĉina: simple ne lernebla
Angla: simple nelernebla

Eddycgn (Tunjukkan profil) 25 Februari 2011 12.34.56

maratonisto:Esperanto: simple lernebla
Itala: nesimple lernebla
Ĉina: simple ne lernebla
Angla: simple nelernebla
Hungara?

maratonisto (Tunjukkan profil) 25 Februari 2011 14.30.33

Eddycgn:
maratonisto:Esperanto: simple lernebla
Itala: nesimple lernebla
Ĉina: simple ne lernebla
Angla: simple nelernebla
Hungara?
Vi, ruzulo Eddycgn, ĵetis la ŝtonon reen en mian ĝardenon!

Eddycgn (Tunjukkan profil) 25 Februari 2011 18.32.03

maratonisto:Vi, ruzulo Eddycgn, ĵetis la ŝtonon reen en mian ĝardenon!
Vi estas poetulo!

Ĉu la hungara estas lingvo el Mongolio, kiel la finna kaj la turka?

Mi okupiĝis ofte pri multaj lingvoj, kelkfoje per simpla scivolemo, eĉ pri la japana.
Do neniam pri la hungara, mi pensis ke ĝi estus tro malfacila. Kion vi diras, amiko, ĉu la hungara estas malfacila?

maratonisto (Tunjukkan profil) 25 Februari 2011 21.30.32

Eddycgn:
Ĉu la hungara estas lingvo el Mongolio, kiel la finna kaj la turka?

ĉu la hungara estas malfacila?
La hungara apartenas al ugro-finno grupo de lingvoj. Lingvoj de tiu grupo (en Eŭropo finna, hungara kaj estona, eble ankaŭ lappa (?), nordo de Norvegio, sed mi ne certas kaj kelkaj apudvolgaj lingvoj). En Azio al tiu grupo apartenas kelkaj lingvoj de Siberio nord-okcidenta (ĥantoj kaj manŝoj, mi ne certas kiel oni skribas ĝin en Esperanto). La prapatrujo de ugro-finnaj popoloj estas nordorienta Eŭropo kaj nord-okcidenta Siberio. La turka lingvo apartenas al alia grupo de lingvoj - turkidoj. Al la sama grupo apartenas ekzemple lingvoj de Meza Azio (kazaĥa, uzbeka k.t.p.). Kvankam tiuj du grupoj de lingvoj havas reciprokajn prunteprenojn kaj kelkajn gramatikajn similaĵojn (ekzemple, pli grava rolo de sufiksoj kaj finaĵoj ol en eŭropaj lingvoj), ili estas tre malsimilaj grupoj de lingvoj.

La hungara lingvo estas vere malfacila. La finnoj kaj hungaroj ne komprenas unu alian, ĉar ili loĝis dum multaj jarcentoj izolitaj. Ili estis unu popolo ĝis 8-9 jarcento, kiam separiĝis dum migrado.

Koracio (Tunjukkan profil) 26 Februari 2011 07.21.40

Hungara estas lernebla.

Sxak (Tunjukkan profil) 26 Februari 2011 08.33.43

maratonisto:
La hungara lingvo estas vere malfacila. La finnoj kaj hungaroj ne komprenas unu alian, ĉar ili loĝis dum multaj jarcentoj izolitaj.
Kaj pri hungaroj kaj mansoj? Mi aŭdis, ke "mansi" kaj "magyar" estas ja sama vorto, ĉu ne?

maratonisto (Tunjukkan profil) 26 Februari 2011 08.58.32

Koracio:Hungara estas lernebla.
Jes, sed ne forgesu, ke tiu ĉi subforumo nomiĝas "Humuro". Krome, ĉiu gepatra lingvo estas facila, ĉiu fremda lingvo estas malfacila (memkompreneble, krom Esperanto ridulo.gif ).

Forró üdvözlet!

maratonisto (Tunjukkan profil) 26 Februari 2011 09.02.05

Ŝak:Kaj pri hungaroj kaj mansoj? Mi aŭdis, ke "mansi" kaj "magyar" estas ja sama vorto, ĉu ne?
Mi ne certas, ke "mansi" kaj "magyar" estas ja sama vorto. Tamen la lingvistoj opinias, ke Ĥanti kaj Mansi estas la plej proksimaj lingvoj al la hungara.

Eddycgn (Tunjukkan profil) 27 Februari 2011 12.17.29

@ Koracio

Verŝajne la amaso de prefiksoj kaj finaĵoj en la hungara timigas lerni tiun lingvon, tamen ankaŭ la manko de rilato je la radikoj de la vortoj kun la aliaj eŭroplangvoj...

Kembali ke atas