לתוכן העניינים

Rapideco de la hispana eŭropa

של dbiswinner, 26 בפברואר 2011

הודעות: 5

שפה: Esperanto

dbiswinner (הצגת פרופיל) 26 בפברואר 2011, 05:54:31

La hispana en la Amerikoj havas reputacion por esti parolinta tre rapide. Estas tio fenomenon de amerika latina, aŭ estas kvaliton de ĉiom parolinta hispana?

freeze10108 (הצגת פרופיל) 26 בפברואר 2011, 06:21:35

Nu, mi kredas, ke la hispana lingvo sonas rapida al kelkaj pro du kialoj:

1. La hispanaj vokaloj estas duone longaj ol la anglaj.

2. Kutime la homoj ke diras, ke la hispana lingvo estas parolita rapide ne parolas ĝin. Ĉiu lingvo ke oni ne parolas sonas tre rapida. okulumo.gif

sudanglo (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2011, 09:59:06

Korektu min se mi min trompas, sed ĉu ne la hispana apartenas al la familio de lingvo por kiuj la silabo-longo estas preskaŭ konstanta. Kontraste, en la angla estas multe pli da variado en la silabo-longo.

Tio, kombinita kun la fakto ke la vokalstoko estas limigita en la hispana, kaj do ne necesas longe elparoli vokalon sonon por ke la aŭdanto ĝin identigu, povus klarigi kial por anglalingvanaj oreloj la hispana sonas maŝinpafila.

La vokalstoko de la angla, parenteze, ampleksas ĉ. 20 sonojn (kun la bela rezulto ke la angla posedas multajn unusilabajn vortojn)

mathieubriere (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2011, 21:30:11

La klarigo de Sudanglo ŝajnas interesa.
Mi povas diri ke la hispana parolata Hispanuje sonas rapidege, eble tiom rapide kiom la hispana de Ameriko.

freeze10108 (הצגת פרופיל) 28 בפברואר 2011, 00:05:05

Sudanglo, via teorio estas intersega de lingvistika vidpunkto de kiel kaj kial la hispanaj vokaloj evoluis al la longon ke ili nun havas, sed ĝi ne estas io pri ke hispanparolantoj pensas kiam ili parolas (kiu mi kredas ke vi jam scias).

לראש הדף