ورود به محتوا

Ĉu vi meditis pri krei propran planlingvon?

از OptimistKwerti, 28 فوریهٔ 2011

پست‌ها: 14

زبان: Esperanto

OptimistKwerti (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 8:32:13

Ĉu vi meditis pri krei propran planlingvon, ne bazita sur Esperanto?

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 13:28:03

Mi ja jam kelkfoje pensis pri tio, sed kiucele? Tiom enua mi ne estas, kaj la kampon de internacia helplingvo Esperanto jam sufiĉe plenumas.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 13:37:17

Jes, certe, kiam mi estis ankoraŭ lernanto kaj havis amase da tempo, mi kreis eĉ kelkajn, vd. http://www.cyrilbrosch.net/indekso.html (la paĝo estas tute malmoderna kaj lingve mallerta, sed mi ne povis prilabori ĝin ĝis nun).
Sed jam de dek jaroj mi ne plu havas tempon labori pri planlingvoj, kvankam mi tre ŝatas ludi lingve, ekz. mi fojfoje pripensas lingvon sen substantivoj aŭ adjektivoj. rideto.gif

Kaj por la tirkesto mi kolektis kelkajn "malglataĵojn" de Esperanto, kiujn oni povus ĝustigi, kiam venos la Fina Venko (tiam laŭ la Bulonja Deklaracio eblos lastaj reformoj necesaj).

OptimistKwerti (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 17:21:54

Ĉu vi povas dividi kun mi viajn spertlaborojn? Speciale "malglataĵoj" de Esperanto de Kirilo81?

jchthys (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 19:28:22

Mi pripensadas krei planlingvon interestan kaj artan, sed mi ne havas sufiĉe da tempo por plenumi la ideon, kvankam mi ja havas ideojn.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 20:51:24

OptimistKwerti:Ĉu vi povas dividi kun mi viajn spertlaborojn? Speciale "malglataĵoj" de Esperanto de Kirilo81?
Mi preferus tion ne fari, ĉar mi neniel volas komenci debaton pri lingvaj reformoj, kiuj eblos nur okaze de la Fina Venko.

Tamen ekzistas ja temoj, pri kies pridisputateco (bela vorto, ĉu ne?) oni scias, ekz. ata/ita, la esprimo de sekso, la tabelvortoj kaj kontraŭdiroj inter la nacilingvaj versioj de la Fundamenta Gramatiko (ekz. pri la uzado de l' anstataŭ la).

freeze10108 (نمایش مشخصات) 2 مارس 2011،‏ 4:25:52

Jes, mi penis krei mian propran planlingvon, sed mi ne volis, ke oni povu esprimi ĉiun manieron de penso uzante ĝin. Anstataŭe mi volis, ke la lingvo nur povu esprimi la plej bazajn pensojn, nur kion oni bezonas por travivi.

Mia katino inspiris, ke mi faris ĝin. Mi aŭskultis al ŝia miaŭoj kaj pensis ke ŝi probable estis diranta ion en sia lingvo kiam ŝi miaŭis. Do, mi pensis pri la plej gravaj kaj bazaj pensoj uzataj por travivi, ĉar la bestoj probable ne havas pensojn pli malbazaj ol kion ili bezonas por travivi. Mi komencis kompili liston de pensoj plej gravaj por travivi (ekzemple "manĝaĵo" kaj "trinkaĵo"), sed mi ne finis ĝin.

Mi devas rigardi ĝin denove. Mi memoras krei simpla maniero de derivaĵo, sed mi ne memoras kiel ĝi funkciis. lango.gif

Ergazomai (نمایش مشخصات) 3 مارس 2011،‏ 14:01:15

Mi kreis multege da planlingvoj; iom estas nur projektoj, iom aliaj estas ja funkciantaj (kun kompleta gramatik-sistemo kaj sufiĉenombra vortaro).
Nuntempe, tamen, mi ne havas tempon plukrei lingvojn, bedaŭrinde.

Ironchef (نمایش مشخصات) 4 مارس 2011،‏ 13:42:08

OptimistKwerti:Ĉu vi meditis pri krei propran planlingvon, ne bazita sur Esperanto?
Jes, ofte kaj multe.
Tanrian estas la plej kompleksa lingvo kiun mi jam kreis. Estas bazita ĝenerale sur ĉiuj latinaj lingvoj kaj ne estas tiom lerta sed estas pli malpli nature aspektanta.

Por venonta "conworld" projekto, mi provas nun krei ne-Tera lingvon. Tiu estas pli malfacila tasko ĉar neniu povas scii tion, kio ne-Tera lingvo estus!

malpisano (نمایش مشخصات) 5 مارس 2011،‏ 18:17:49

Mi kreis 3 lingvojn: larmocka, mjaĉka kaj tobijaŝa. Ili estas tre facilaj, sed ne tiel, kiel Esperanto... rido.gif

بازگشت به بالا