ورود به محتوا

SKVE

از Altebrilas, 28 فوریهٔ 2011

پست‌ها: 11

زبان: Esperanto

Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 18:02:35

Senkapvesta Esperanto

Iu franca verkisto, Georges Perec, verkis tutan libron sen uzi la literon "e". Li titolo estas "La disparition" (La Malapero).

Mi trovis tie tekston eltiritan de tiu verko:
http://premier-roman.blogspot.com/2007/09/la-dis...

Mi proponas fari la saman en tiu fadeno: redakti en esperanto sen uzi la diakritikitajn literojn, elektante la vortojn por tiu celo.

Tiel ni solvos la problemon, kiu dividas niajn samideanoj: unuflanke, tiuj kiuj estas por la diakritikoj; aliflanke, tiuj kiuj estas malpor ili: Nun ni povas eviti netajpeblajn literojn sen fari fireformojn.okulumo.gif

Por igi la ludon pli stimuliga, mi proponas doni punetojn al tiuj, kiuj uzas literojn kape malnudajn. sal.gif

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 18:10:42

Efektive, tio ne estas tre malfacila. Oni povas simple uzi samsignifajn vortojn kaj difinojn de la skributaj vortoj. Pli malfacile estus ne uzi certan vokalon. Tiujn oni ja bezonas por la lastaj literoj en tre multaj Esperantaj vortoj!

Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 18:18:58

Ni uzu nur a, e, i kaj u. Veras ke tiu afer' eblas, sed ne estas tre facila, precipe sen streket'.

darkweasel (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 18:20:54

Cele al tiu afer' estu malfermata alia faden', kia estas mia pravec'?

(Fakte fina kia estas mia pravec'? estas bona alternativ' al la kutima vort', per kiu ekestas jes/ne demand', kia estas mia pravec'?)

Altebrilas (نمایش مشخصات) 28 فوریهٔ 2011،‏ 20:20:57

darkweasel:Cele al tiu afer' estu malfermata alia faden', kia estas mia pravec'?

(Fakte fina kia estas mia pravec'? estas b*na alternativ' al la kutima v*rt', per kiu ekestas jes/ne demand', kia estas mia pravec'?)
efika literar'?

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 مارس 2011،‏ 5:55:00

Altebrilas:
darkweasel:Cele al tiu afer' estu malfermata alia faden', kia estas mia pravec'?

(Fakte fina kia estas mia pravec'? estas b*na alternativ' al la kutima v*rt', per kiu ekestas jes/ne demand', kia estas mia pravec'?)
efika literar'?
Ha, fek', neuz' de tiu vokal' vere malfacilas.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 1 مارس 2011،‏ 18:54:14

Do, ni proponas, ke ni kontentigu nin pri literaj kapvestoj, kaj kiam ni estos pli lertajn ni malfermos sen"o"an fadenon... okulumo.gif

darkweasel (نمایش مشخصات) 1 مارس 2011،‏ 19:19:43

Jes, tio estas bonega ideo, interalie pro tio, ke tion pli facile oni povas kontroli - mi simple ne movu miajn manojn al la maldekstra supra klavo de mia klavaro (por tio mi ajnokaze devas formeti ilin de ilia kutima pozicio).

Altebrilas (نمایش مشخصات) 8 مارس 2011،‏ 21:13:48

Mi ne aliigis mian klavaron: mi tutsimple uzas ikson, kiel rekomandite en tiu TTT-ejo.

Finfine, ne estas tro malfacila eviti la kapvestitajn vortojn.

darkweasel (نمایش مشخصات) 8 مارس 2011،‏ 21:43:11

Do metu ion sur vian iksoklavon, kion vi rimarkas, kiam vi tiun atingas. lango.gif

بازگشت به بالا