Към съдържанието

"Post" kaj "dum"

от jchthys, 28 февруари 2011

Съобщения: 5

Език: Esperanto

jchthys (Покажи профила) 28 февруари 2011, 19:27:15

Saluton al ĉiuj,

Laŭ mia kompreno, vortoj kiel "dum", "antaŭ" kaj "post" estas prepozicioj. Tial oni diru:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon dum mia manĝo.[/list]Sed se oni volas uzi ilin kun frazoj poste, oni uzu la vorto "ke" por nomigi la frazojn:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon, dum ke mi manĝas.[/list]Tio almenaŭ ŝajnas al mi tute logika.

Sed ofte mi vidas (kiel en "Gerda Malaperis" de la respektata Claude PIRON) frazojn kiel:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon dum mi manĝas.[/list]Ĉu iuj nomus tiajn frazojn eraraj? Ĉu estas norme, ke oni povas meti frazon post "dum"? Aŭ ĉu tio estas nur alia metodo, egale bona, por esprimi la saman signifon?

Dankojn!

johmue (Покажи профила) 28 февруари 2011, 19:46:00

jchthys:Saluton al ĉiuj,

Laŭ mia kompreno, vortoj kiel "dum", "antaŭ" kaj "post" estas prepozicioj. Tial oni diru:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon dum mia manĝo.[/list]Sed se oni volas uzi ilin kun frazoj poste, oni uzu la vorto "ke" por nomigi la frazojn:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon, dum ke mi manĝas.[/list]Tio almenaŭ ŝajnas al mi tute logika.

Sed ofte mi vidas (kiel en "Gerda Malaperis" de la respektata Claude PIRON) frazojn kiel:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon dum mi manĝas.[/list]Ĉu iuj nomus tiajn frazojn eraraj? Ĉu estas norme, ke oni povas meti frazon post "dum"? Aŭ ĉu tio estas nur alia metodo, egale bona, por esprimi la saman signifon?

Dankojn!
Dum povas esti frazenkondukilo. Rigardu en PMEG: http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/ro...

Laŭ tio "Mi aŭskultas muzikon dum mi manĝas." estas tute ĝusta.

Male al "antaŭ" kaj "post", kiuj ne estas frazenkondukiloj. Tial oni diru:

"Mi aŭskultas muzikon antaŭ ol mi manĝas."



"Mi aŭskultas muzikon post kiam mi manĝas."

Ne damandu al mi, kial oni uzas "ol" je "antaŭ" kaj "kiam" je post. Mi ne scias.

Chainy (Покажи профила) 28 февруари 2011, 19:59:44

jchthys:Sed ofte mi vidas (kiel en "Gerda Malaperis" de la respektata Claude PIRON) frazojn kiel:

[LISTO]
Mi aŭskultas muzikon dum mi manĝas.[/list]Ĉu iuj nomus tiajn frazojn eraraj? Ĉu estas norme, ke oni povas meti frazon post "dum"? Aŭ ĉu tio estas nur alia metodo, egale bona, por esprimi la saman signifon?
Mi neniam vidis 'dum ke'. Eblas simple diri 'dum mi manĝis'. Tio estas tute normala. Vidu la PMEG paĝon ĉi-teme: dum

jchthys (Покажи профила) 28 февруари 2011, 20:17:56

Ve, tio malĝojigas min ploro.gif Dum tuta tiu ĉi tempo mi malpravis! Kaj bedaŭre "post", "dum" kaj "antaŭ" ne funkcias same!

Mi relernos...

Sxak (Покажи профила) 01 март 2011, 05:36:44

Vidu la netuŝeblan Fundamenton:
Ekzercaro:
§ 17.
La feino (Daŭrigo).
...
La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj.

§ 22.
...
Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.

Обратно нагоре