Al la enhavo

Ni lernu la Germanan!

de remy_boligee, 2011-marto-05

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2011-marto-05 22:52:28

Jes teksto kiun mi tradukis el la Portugala. Bv. korekti eventualajn erarojn.
Lernante la Germanan

La Germana lingvo estas relative facila. Ĉiuj kiuj estas alkutimiĝintaj al latinidaj lingvoj kaj konas la verbajn konjugaciojn povas rapide lerni ĝin. Tion diras la germanaj instruistoj je la unua leciono.

Por klarigi kiom facila ĝi estas, ni studu etan germanlingvan ekzemplon:

Unue, ni prenu germalingvan libron, ĉi-kaze, belan ekzempleron publikita en Dortmund, kiu temas pri la kutimoj kaj kulturo de la indiĝenoj Hotentotoj (germane, "Hottentotten") el Aŭstralio.

Laŭ tiu libro la kanguruoj (Beutelratten) estas kaptitaj kaj metitaj en kaĝoj (Kotter) kovritaj per tuko (Lattengitter) pro ŝirmi ilin kontraŭ la tempestoj. Germane, tiuj kaĝoj nomiĝas 'kaĝoj kovritaj per ŝirmilo' (Lattengitterkotter) kaj kiam ili enhavas kanguruon, oni nomas ilin 'kaĝoj kovritaj per ŝirmilo kun kanguruo', aŭ Lattengitterkotterbeutelratten.

Iam, la Hotentotoj malliberigis murdiston (Attentäter) akuzita pri la murdo de patrino (Mutter) hotentota (Hottentottermutter), kiu havis surdo-mutan (Stottertrottel) infanon.
Tiu virino nomiĝas, germane, Hottentottenstottertrottelmutter, kaj sian murdiston oni facile nomas Hottentottenstottertrottelmutterattentäter.

Rakontas la libro ke la indiĝenoj kaptis la murdiston kaj, ĉar ne estis prizono en la tribejo, metis la prizonulon en kangurua kaĝo (Beutelrattenlattengitterkotter),sed, malfeliĉe, li eskapis. Oni starigis ĉasadon kaj post iom da tempo, iu el la Hotentotoj kriis al la aliaj:

- Ni kaptis murdiston!
- Kiun murdiston? - demandas la tribestro.
- La 'Lattengitterkotterbeutelrattenattentäter' - komentas la Hotentoto.
- Kiel? La murdisto kiu estis el la kangurua kaĝo kovrita per ŝirmilo? - diras la Hotentotestro.
- Jes - la serĉisto klopodas respondi. - la 'Hottentottenstottertrottelmutteratentäter', murdisto de la patrino de la surdo-muta infano.
- Ho, diable! - diras la estro - Vi povus diri, ekde la komenco, ke temis pri la 'Hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeutelrattenattentäter' (murdisto de la patrino de la surdo-muta infano, kiu estis en la kaĝo kovrita per ŝirmilo), por faciligi la tutan aferon!

Do, per tiu ekzemplo, videblas ke la Germana estas tre facila kaj sinteza lingvo. Por lerni ĝin sufiĉas iom da sindediĉo.
P.S.: La Germana estas bela lingvo kaj mi ŝategas ĝin. Tiu estas nur humura teksto.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-05 23:10:56

remy_boligee:La Germana lingvo estas relative facila.
Jen jam la unua frazo, kiun malfacilas kredi. lango.gif

horsto (Montri la profilon) 2011-marto-05 23:49:15

darkweasel pravas, la germana tute ne estas facila. Kaj se vi kredas ke la germana estas malfacila pro la vortkombinoj, tiam vi tute eraras. Vortkombinojn havas ankaŭ Esperanto.
La germana estas malfacila pro la komplika gramatiko kaj pro la multegaj esceptoj kaj pro tio, ke neniam sufiĉas esprimi sin laŭ logiko, ĉiam necesas esprimi sin laŭ la kutimaj esprimmanieroj.
Sed tio ja estas valida por ĉiuj naciaj lingvoj, ĉu ne?

remy_boligee (Montri la profilon) 2011-marto-06 00:18:36

darkweasel:
remy_boligee:La Germana lingvo estas relative facila.
Jen jam la unua frazo, kiun malfacilas kredi. lango.gif
Mi forgesis meti "/ironio"-n post la teksto lango.gif

horsto:darkweasel pravas, la germana tute ne estas facila. Kaj se vi kredas ke la germana estas malfacila pro la vortkombinoj, tiam vi tute eraras. Vortkombinojn havas ankaŭ Esperanto.
La germana estas malfacila pro la komplika gramatiko kaj pro la multegaj esceptoj kaj pro tio, ke neniam sufiĉas esprimi sin laŭ logiko, ĉiam necesas esprimi sin laŭ la kutimaj esprimmanieroj.
Sed tio ja estas valida por ĉiuj naciaj lingvoj, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Tamen por tiuj kiuj ne estas alkutimiĝintaj al la ligvo, tiom da konsonantoplenaj vortoj (eĉ se ili ne estas tre oftaj) vere komplikigas ĝin.

Mi, ekzemple, ne havas ideon pri kiel prononci la plejmulto de la gemanaj vortoj en la teksto.

horsto (Montri la profilon) 2011-marto-06 12:34:22

remy_boligee:
Mi, ekzemple, ne havas ideon pri kiel prononci la plejmulto de la gemanaj vortoj en la teksto.
Mi pensas ke ankaŭ tio estas normala. Ankaŭ mi ne scius kiel prononci portugalan tekston. okulumo.gif

Vi volis korektojn, jen kelkaj:

Kotter ne estas germana vorto;
kaĝo = Käfig, kaĝoj = Käfige

La Hotentotoj estas el suda afriko, ne aŭstralio. En la germana la vorto estas apenaŭ uzata. Pasinte oni ofte uzis la vorton por insulti fremdulojn.

Tuko estas germane Tuch.
Lattengitter estas areo de kruciĝantaj latoj.

Oni kunmetas la vortojn en la germana simile kiel en Esperanto, do oni ne dirus Lattengitterkäfigbeutelratten., sed Beutelrattenlattengitterkäfige, ĉar ne temas pri kanguruoj, sed pri kaĝoj.

Stottertrottel (balbutanta stultulo) ne estas oficiala vorto, sed tre ofenda vorto por surdmutulo.

Resume mi diras, ke temas pri ŝerco, tial oni kompreneble intence elektis tiajn vortojn kiuj plej bone efikas.

Denisov (Montri la profilon) 2011-marto-06 13:50:47

Ĝi estas traduko de Mark Twain-a rakonto

eijlander (Montri la profilon) 2011-marto-06 14:20:14

kanguruo=Känguruh en germano
Beutelratte estas didelphimorphia laŭ vikipedio en portugala lingvo aŭ opossum en angla lingvo

horsto:
remy_boligee:
Mi, ekzemple, ne havas ideon pri kiel prononci la plejmulto de la gemanaj vortoj en la teksto.
Mi pensas ke ankaŭ tio estas normala. Ankaŭ mi ne scius kiel prononci portugalan tekston. okulumo.gif

Vi volis korektojn, jen kelkaj:

Kotter ne estas germana vorto;
kaĝo = Käfig, kaĝoj = Käfige

La Hotentotoj estas el suda afriko, ne aŭstralio. En la germana la vorto estas apenaŭ uzata. Pasinte oni ofte uzis la vorton por insulti fremdulojn.

Tuko estas germane Tuch.
Lattengitter estas areo de kruciĝantaj latoj.

Oni kunmetas la vortojn en la germana simile kiel en Esperanto, do oni ne dirus Lattengitterkäfigbeutelratten., sed Beutelrattenlattengitterkäfige, ĉar ne temas pri kanguruoj, sed pri kaĝoj.

Stottertrottel (balbutanta stultulo) ne estas oficiala vorto, sed tre ofenda vorto por surdmutulo.

Resume mi diras, ke temas pri ŝerco, tial oni kompreneble intence elektis tiajn vortojn kiuj plej bone efikas.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-06 14:38:42

Denisov:Ĝi estas traduko de Mark Twain-a rakonto
... kaj ni ĉiuj scias pri la opinio de Mark Twain pri la germana lingvo, li ja eĉ eldonis libron kun la titolo "The Awful German Language" ("La Terura Germana Lingvo"), kie li plendadis pri la multaj malfacilaĵoj.

Nu, almenaŭ unu el liaj "proponoj plifaciligi la germanan" (vidu, tiaj aferoj ne estas specialaĵoj de Esperanto) efektiviĝis: La dativa singulara finaĵo -e estas apenaŭ plu uzata. lango.gif

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-marto-06 16:30:15

remy_boligee:Tamen por tiuj kiuj ne estas alkutimiĝintaj al la ligvo, tiom da konsonantoplenaj vortoj (eĉ se ili ne estas tre oftaj) vere komplikigas ĝin.
Germana silabo havas maksimume tri konsonantojn en la komenco kaj kvar en la fino (ununura ekzemplo kun ambaŭ fenomenoj: strolchst [ŝtrolĥst] 'vi vagabondas').
Sed kompare al la pola, kiu allasas kvin komencajn konsonantojn (w pstrągu [fpstrongu] 'en la truto') kaj kvar finajn (warstw [varstf] 'de tavoloj') ĝi estas sufiĉe milda, ĉu ne? okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-06 17:40:30

Kirilo81:ununura ekzemplo kun ambaŭ fenomenoj: strolchst [ŝtrolĥst] 'vi vagabondas'
Ĝi ne estas la sola. Plia - fakte eĉ pli ofta - ekzemplo estas: du springst /du ŝpringst/ = "vi (ci) saltas". Eble ekzistas aliaj.

Ankaŭ aliaj duapersonaj singularaj verbformoj (kiuj ĉiam finiĝas per /st/) povas esti malfacile elparoleblaj. Ekzemple, du wäschst /du veŝst/ = "vi (ci) lavas" tre ofte en nezorga elparolo fariĝas *du wäscht /du veŝt/ - fojfoje (erare) eĉ skribe.

Reen al la supro