Tin nhắn: 10
Nội dung: Esperanto
Miland (Xem thông tin cá nhân) 13:16:47 Ngày 06 tháng 3 năm 2011
Tamen alia homo sugestis ke Esperanto estis nur projekto ĝis la apero de PAG kaj la Plena Vortaro.
Kion vi opinias? Kiam, viaopinie, Esperanto ĉesis esti nur projekto kaj iĝis vera lingvo?
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:17:18 Ngày 06 tháng 3 năm 2011
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 15:05:06 Ngày 06 tháng 3 năm 2011
Aŭ eble la punkto je kiu, pro la nivelo de uzado, komencis aperi komuna lingvosento - la punkto je kiu la uzantoj povus diri kun memfido 'Vi povus diri tion, sed la plimulto dirus tiel ĉi'.
Laŭ rakontoj pri la unua Universala Kongreso en 1905, oni ankoraŭ havis dubojn tiam pri ĉu la lingvo funkcios en la praktiko.
Do mi dirus ke post 1905.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 19:28:26 Ngày 06 tháng 3 năm 2011
horsto (Xem thông tin cá nhân) 12:24:33 Ngày 07 tháng 3 năm 2011
Noam Chomsky, unu el la plej eminentaj lingvistoj, ja iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo.
Tio vere estas ridinda: Li ne povas difini la signifon de lingvo laŭ sia "scienco", sed li tamen decidas kio estas lingvo kaj kio ne estas lingvo.
Miland (Xem thông tin cá nhân) 13:19:23 Ngày 07 tháng 3 năm 2011
horsto:Noam Chomsky .. iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo..Tio vere estas ridinda..Do, mi estas certa, ke laŭ vi, Esperanto ja estas lingvo! Ĉu vi, do, havas opinion pri la demando en la titolo de la fadeno?
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 17:11:02 Ngày 07 tháng 3 năm 2011
Kaj eĉ sen taŭga difino, oni povas diri ke leono ne estas lingvo (ĝi estas besto).
Mi tute konsentas ke la vorto 'scienco' devus esti skribita inter citiloj rilate lingvistikon.
EdRobertson (Xem thông tin cá nhân) 18:12:17 Ngày 07 tháng 3 năm 2011
Mallonge, same kiel piĝen-lingvo, ekz. la novmelaneza, kiam ĝi fariĝas kreol-lingvo, Esperanto bezonis generacion, do 25 - 30 jarojn.
Rodrigoo (Xem thông tin cá nhân) 22:22:49 Ngày 07 tháng 3 năm 2011
horsto:Por respondi tiun demandon oni unue devas defini la vorton lingvo. Lingvistiko ĝis nun ne sukcesis trovi validan difinon.Laŭ Chomsky nek la germana, nek la portugala, nek la angla, nek la japana estas lingvoj. Li diras tion alicele, sed tio mitiĝis en la e-movado ke li asertis ke esperanto ne estas lingvo.
Noam Chomsky, unu el la plej eminentaj lingvistoj, ja iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo.
Tio vere estas ridinda: Li ne povas difini la signifon de lingvo laŭ sia "scienco", sed li tamen decidas kio estas lingvo kaj kio ne estas lingvo.

Pri la fadendemando: kiam ajn oni ja uzas la lingvo... mi konas plurajn elkorajn esperantistojn kiuj daŭre pripensas esperanton kiel onta projekto...

Sammondane,
Ĥod
Hispanio (Xem thông tin cá nhân) 22:54:21 Ngày 07 tháng 3 năm 2011