Ke daftar isi

Kiam Esperanto ŝanĝiĝis el projekto al vera lingvo?

dari Miland, 6 Maret 2011

Pesan: 10

Bahasa: Esperanto

Miland (Tunjukkan profil) 6 Maret 2011 13.16.47

Estis diskuto en la anglalingva forumo pri ĉi tiu demando. Mi sugestis ke bona objektiva punkto estas la apero de la Unua Libro. Tamen Zamenhof parolis pri tempo pli frue, kiam lia lingvo ricevis sian propran vivon kaj formon. Li unufoje festis la aperon de la lingvo en 1878, kvankam la lingvo evoluis el tiam.
Tamen alia homo sugestis ke Esperanto estis nur projekto ĝis la apero de PAG kaj la Plena Vortaro.
Kion vi opinias? Kiam, viaopinie, Esperanto ĉesis esti nur projekto kaj iĝis vera lingvo?

darkweasel (Tunjukkan profil) 6 Maret 2011 14.17.18

Tiam, kiam homoj vere ekuzis ĝin por transdono de iaj informoj. Tio estis kompreneble iam inter 1887 kaj 1905.

sudanglo (Tunjukkan profil) 6 Maret 2011 15.05.06

Konsentite, Dark Weasel. La grado je kiu la lingvo estis uzata estas la difina kriterio.

Aŭ eble la punkto je kiu, pro la nivelo de uzado, komencis aperi komuna lingvosento - la punkto je kiu la uzantoj povus diri kun memfido 'Vi povus diri tion, sed la plimulto dirus tiel ĉi'.

Laŭ rakontoj pri la unua Universala Kongreso en 1905, oni ankoraŭ havis dubojn tiam pri ĉu la lingvo funkcios en la praktiko.

Do mi dirus ke post 1905.

Altebrilas (Tunjukkan profil) 6 Maret 2011 19.28.26

Mi dirus post 1920-21, kiam esperanto ekhavis malamikojn, ĉar eĉ tiuj, kiuj ne aprobis la projekton tiumomente ekkredis je ĝia ebla sukceso.

horsto (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 12.24.33

Por respondi tiun demandon oni unue devas defini la vorton lingvo. Lingvistiko ĝis nun ne sukcesis trovi validan difinon.
Noam Chomsky, unu el la plej eminentaj lingvistoj, ja iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo.
Tio vere estas ridinda: Li ne povas difini la signifon de lingvo laŭ sia "scienco", sed li tamen decidas kio estas lingvo kaj kio ne estas lingvo.

Miland (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 13.19.23

horsto:Noam Chomsky .. iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo..Tio vere estas ridinda..
Do, mi estas certa, ke laŭ vi, Esperanto ja estas lingvo! Ĉu vi, do, havas opinion pri la demando en la titolo de la fadeno?

sudanglo (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 17.11.02

Tamen, Horsto, oni povas distingi inter planlingvaj projektoj kaj lingvoj.

Kaj eĉ sen taŭga difino, oni povas diri ke leono ne estas lingvo (ĝi estas besto).

Mi tute konsentas ke la vorto 'scienco' devus esti skribita inter citiloj rilate lingvistikon.

EdRobertson (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 18.12.17

Mi dirus inter 1912 kaj 1917. Ĝis tiam oni atendis la opinion de Zamenhof pri ĉio. Certe post 1917, tio ne eblis. Kiel komunumo, la esperantanoj pruvis, ke ili kapablas supervivi krizon en la formo de la Ido-fendo de 1907. La unuaj denaskaj parolantoj ekaperis en la komunumo. Kiel ordinara vivanta lingvo, Esperanto jam akiris la rimedojn de lingvo kapabla je ĉiu aplikiĝo, kaj kvankam oni ne definitive respondis kelkajn gramatikajn demandojn ĝis la 1960aj jaroj, la lingvo funkciis kiel ordinara vivanta lingvo (ne gravas ke multaj homoj eĉ nun ne konscias pri tio, ĝi okazis).

Mallonge, same kiel piĝen-lingvo, ekz. la novmelaneza, kiam ĝi fariĝas kreol-lingvo, Esperanto bezonis generacion, do 25 - 30 jarojn.

Rodrigoo (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 22.22.49

horsto:Por respondi tiun demandon oni unue devas defini la vorton lingvo. Lingvistiko ĝis nun ne sukcesis trovi validan difinon.
Noam Chomsky, unu el la plej eminentaj lingvistoj, ja iam diris la fifaman frazon: Esperanto ne estas lingvo.
Tio vere estas ridinda: Li ne povas difini la signifon de lingvo laŭ sia "scienco", sed li tamen decidas kio estas lingvo kaj kio ne estas lingvo.
Laŭ Chomsky nek la germana, nek la portugala, nek la angla, nek la japana estas lingvoj. Li diras tion alicele, sed tio mitiĝis en la e-movado ke li asertis ke esperanto ne estas lingvo. okulumo.gif

Pri la fadendemando: kiam ajn oni ja uzas la lingvo... mi konas plurajn elkorajn esperantistojn kiuj daŭre pripensas esperanton kiel onta projekto...senkulpa.gif

Sammondane,
Ĥod

Hispanio (Tunjukkan profil) 7 Maret 2011 22.54.21

Lingvo îgas lingvo kiam ĝi estas kreita, do, en 1878.

Kembali ke atas