לתוכן העניינים

Esperanto-parolantoj en la mondo

של flipe, 8 במרץ 2011

הודעות: 3

שפה: Esperanto

flipe (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2011, 01:56:50

hhttp://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/

Celo: Kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo

"Mi komprenas kaj tial subskribas la jenan tekston. Bonvolu kalkuli min inter la Esperanto-parolantoj!"

De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj - oni foje aŭdacas.

La celo de tiu ĉi peticio estas kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen - en la interreta hodiaŭa epoko - ne utopiista.

Informu pri tiu ĉi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... ĉiujn ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaŭ pluraj jaroj. Informu ilin laŭeble per retpoŝto, se ili uzas ĝin, sed, se ili estas maljunaj aŭ loĝas en lando/kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesaĝo, kurierkolombo (kial ne?)... ĉiuj verŝajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon: vi mem helpu ilin.

Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: ĉiu sciigu la peticion al siajn Esperanto-parolantajn kontaktulojn... Kaj, se iuj ne sukcesos aliĝi la popolnombradon, ni havos almenaŭ minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda.

Pludonu la informon kaj... vivu Esperanto!

Por pliaj informoj pri la iniciativo, sendu retmesaĝon al: esperob79@gmail.com

darkweasel (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2011, 06:08:40

Jam ekzistas fadeno pri tio kaj por ne enkonduki ĥaoson mi proponas, ke ni uzu tiun alian fadenon:
Nombriĝu kiel Esperantisto!

flipe (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2011, 22:58:47

darkweasel:Jam ekzistas fadeno pri tio kaj por ne enkonduki ĥaoson mi proponas, ke ni uzu tiun alian fadenon:
Nombriĝu kiel Esperantisto!
Pardonu!

לראש הדף