Mergi la conținut

Esperanto kaj Filozofio

de feliz123, 9 martie 2011

Contribuții/Mesaje: 56

Limbă: Esperanto

sudanglo (Arată profil) 13 martie 2011, 18:02:27

Tamen Todd, stranga mondo en kiu aserto ke Dio pardonos vian pekojn kaj la neo (ke li ne pardonos) estas ambaŭ malveraj por ateistoj - kaj vera, respektive malvera por kredantoj.

Se mi bone memoras certaj pekoj signifas la Inferon, aliaj La Ĉielon.

T0dd (Arată profil) 13 martie 2011, 18:22:45

sudanglo:Tamen Todd, stranga mondo en kiu aserto ke Dio pardonos vian pekojn kaj la neo (ke li ne pardonos) estas ambaŭ malveraj por ateistoj - kaj vera, respektive malvera por kredantoj.

Se mi bone memoras certaj pekoj signifas la Inferon, aliaj La Ĉielon.
La vero aŭ malvero de propozicioj ne dependas de tio, ĉu iu kredas ilin.

Se Dio ne ekzistas, tiukaze "Dio pardonos viajn pekojn" kaj "Dio ne pardonos viajn pekojn" estas ambaŭ malveraj. Se Dio ekzistas, maksimume unu el la propozicioj estas vera.

Altebrilas (Arată profil) 13 martie 2011, 20:34:02

Problemo kun filozofio per esperanto estas, ke ne ezistas (almenaŭ laŭ mia scio) terminologiaj vortaroj pri filozofio en esperanto.

Ni povas nur esperantigi vortojn sen difini ilin, en la espero, ke alilandaj esperantistoj komprenos ilin sammaniere. Tio supozas, ke la leganto povas rekoni la vorton en sia propra lingvo kaj konsulti vortaron en sia gepatra lingvo por trovi la filozofian signifon de la vorto.

Tio estas facile por franco aŭ anglo, ĉar iliaj du lingvoj similas, ĉefe por abstraktaj vortoj, kaj ĉar Russell skribis en la angla. Sed ĉu tio ankaŭ valoras por filozofoj japanaj, ĉinaj aŭ arabaj?

sudanglo (Arată profil) 14 martie 2011, 10:44:09

Altebrilas, mi kredas ke la fakto ke traduko de filozofiaj verkoj en Esperanton necesigas la eviton de ĵargono kaj bezonigas la klaran esprimon de la argumento, estas avantaĝo.

Filozofia argumento kiu estas nur konvinka en unu lingvo pere de esoteraj terminoj nebule difinitaj, kaj kiu estas rivelita kiel sofista per traduko en alian lingvon, ne havas grandan meriton.

Eĉ preter la influo de miskonduka ĵargono, povas okazi ke iu argumento ŝajnas esti valida en la originala lingvo sed montriĝas senvalora en traduko, ĉar ĝi dependas de ia multsenco aŭ specifaj semantikaj asocioj de vortoj en la originala lingvo.

Traduko, sur ĉiuj kampoj, necesigas la esploron de la penso kiu kuŝas malantaŭ la vortoj.

Kiam oni renkontas koncepton por kiu neniu taŭga termino aŭ kunmetaĵo ekzistas en Esperanto, oni tiam devus utiligi neologismon (piednote klarigante).

Oni povus testi la taŭgeco de Esperanto por esprimo de filozofia argumentado per la traduko de la ligita Russel-aĵo

T0dd (Arată profil) 14 martie 2011, 12:11:40

Mi devas (nekredeble) konsenti kun sudanglo. Ĵargono estas pli-malpli neevitebla en iu ajn fako, sed estas ebla kaj deviga difini la ĵargonerojn klare. La problemo de nebulaj fakvortoj ja ekzistas, sed ne aparte ligiĝas al Esperanto.

En la tiel-nomita "analiza skolo" de filozofio, en kiu mi edukiĝis, la klara difino de terminoj estas gravaĵo unuaranga. Se ekzsitas termino, kiu aspektas netradukebla, ĝi probable ne estas signifa.

Kompreneble, terminoj naskiĝas kaj enradikiĝas en iu aŭ alia lingvo, kaj tie ili fariĝas kutimaj kaj bone konataj. Kiam ni tradukis ilin en Esperanton, aŭ en alian lingvon, ni ofte devas trovi alian vortan kadron. Ekzemple, kiel mi menciis ĉi-supre, mi tute ne certas, ĉu la vorto "Intenceco" estas bona traduko de la fakvorto "Intentionality", sed la vorto "prieco" ja kaptas la sencon. Angle, "aboutness" estas la difino de "Intentionality"; eble Esperante "prieco" estas la unuopa ĝusta vorto.

Miland (Arată profil) 14 martie 2011, 12:29:27

Altebrilas:Problemo kun filozofio per esperanto estas, ke ne ezistas (almenaŭ laŭ mia scio) terminologiaj vortaroj pri filozofio en esperanto.
Laŭ vikipedio, kompilis "Filozofia vortaro" Stan Kamaryt, eldonita en 1934. Eble ĝi aĉetebliĝos brokante.

Altebrilas (Arată profil) 15 martie 2011, 23:36:19

(@Miland) Se la lasta esperanto vortaro de filozofio aperis en 1934, tio ne atestas la viglecon de esperanta filozofio.malgajo.gif

(@Sudanglo) Tio, kio estas ĉiutaga lingvo en iu epoko, povas aspekti ĵargono en alia. Se oni legas filozofiajn tekstojn skribitajn en la mezepoko aŭ en la antikva epoko, oni konstatas, ke la maniero pensi estis tute malsama: ili klarigis malsame kiel hodiaŭ la samajn aferojn. Do oni devas ne nur traduki la librojn, sed reskribi ilin.

(@Sudanglo k. Todd) Estas bona ideo traduki Russel en Esperanto kiel provo, sed mi timas, ke la tasko postulu multe da tempo antaŭ havi respondon al nia demando. Mi proponas pli simplan taskon: doni difinon de Intenceco / Prieco en esperanto, kaj klarigi la taŭgecon de la koncepto (kial oni bezonas ĝin?). sal.gif

T0dd (Arată profil) 16 martie 2011, 13:43:14

Altebrilas:Mi proponas pli simplan taskon: doni difinon de Intenceco / Prieco en esperanto, kaj klarigi la taŭgecon de la koncepto (kial oni bezonas ĝin?). sal.gif
Mi klopodos tion, en aparta fadeno, en la "Pri Ĉio Alia" subforumo.

Baldaŭ...

Miland (Arată profil) 16 martie 2011, 16:09:00

Altebrilas:Mi proponas pli simplan taskon: doni difinon de Intenceco / Prieco en esperanto, kaj klarigi la taŭgecon de la koncepto (kial oni bezonas ĝin?).
Jen frazoj el anglalingva artikolo pri ĝi, kiujn mi provos traduki (sub la citaĵo):

"Intentionality is aboutness. Some things are about other things: a belief can be about icebergs, but an iceberg is not about anything; an idea can be about the number 7, but the number 7 is not about anything; a book or a film can be about Paris, but Paris is not about anything."

Mi tradukas:
"Intenceco estas la eco temi pri io. Kelkaj aĵoj temas pri aliaj aĵoj; kredo povas temi pri glacimontoj, sed glacimonto ne temas pri io ajn; ideo povas temi pri la numero 7, sed la numero 7 ne temas pri io ajn; libro aŭ filmo povas temi pri Parizo, sed Parizo ne temas pri io ajn."

Eblas miaopinie uzi la verbon esti anstataŭ temi en la antaŭa alineo, tamen la esprimo esti pri ne estas uzata tiel ofte, kiel temi pri.

Miaopinie, do oni difinu intenceco jene: la eco temi pri io. Aŭ eble simple prieco.

Miland (Arată profil) 16 martie 2011, 19:53:47

Terurĉjo:sed menciitajn rezonojn mi ofte ne komprenas.
ekzemple, libro aŭ filmo povas temi pri Parizo, sed Parizo ne temas pri io ajn.
La libro informas nin pri Parizo. Do miaopinie la "prieco" enhavas tiun informkapablon.

Înapoi mai sus