შინაარსის ნახვა

Esperanto kaj Filozofio

feliz123-ისა და 9 მარტი, 2011-ის მიერ

შეტყობინებები: 56

ენა: Esperanto

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2011 21:48:42

"Libro" signifas ne nur la ujo, sed ankaŭ ĝia enhavo.
"Oni skribas libron" temas pri la enhavo
"oni bindas libron", temas pri la papera aĵo.

Kiam vi diras ke vi ne komprenas libron skribitan en la hungaran, vi uzas la vorton en la senco de "enhavo".

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2011 21:57:30

Resume, se mi bone komprenis, "prieco" estas la rilato inter iu afero kaj alia afero pri kiu ĝi temas.
Do:
1. kial ne nomi ĝin tutsimple "temo"?
2. al kio tiu difino estas utila? (mi supozas, ke la difino estas uzata kadre de iu teorio)

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2011 22:10:32

Terurĉjo:
Miland:La libro informas nin pri Parizo. Do miaopinie la "prieco" enhavas tiun informkapablon.
laŭ mia vidpunkto, libro ne kapablas informi .. persono informiĝas pri Parizo per libro.
El tiu vidpunkto, la kapablo esti informiĝilo pri io estas ĝia prieco.

T0dd (მომხმარებლის პროფილი) 16 მარტი, 2011 23:44:38

Nu, mi daŭrigos ĉi tiun fadenon.

Intenceco estas kruda traduko de la angla filozofia termino "Intentionality". Tamen, eĉ en la angla lingvo, oni devas difini ĝin al nefakuloj, ĉar ĝia signifo ne estas memevidenta. Kvankam intencoj ja estas intencecaj statoj, intenceco efektive ne temas pri intencoj.

Klare?

La angla difino de "Intentionality" estas "aboutness", kiu rekte tradukiĝas en Esperanto per la vorto "prieco". Miland jam bonege tradukis mallongan tekston pri ĝi, fare de la konataj filozofoj Dennett kaj Haugeland.

Komence de nun, mi nur uzos la Esperantan vorton "prieco".

La germana filozofo Franz Brentano diris, "Prieco estas la marko de la mensa". Tion ni nun nomas "La Tezo de Brentano." Li argumentis, ke prieco estas kerna, eĉ difina, eco de la menso.

Do kio estas prieco? Prieco estas tiu rilato, kiu ekzistas inter iu ajn reprezentaĵo kaj tio, kion ĝi reprezentas.

Estas diversaj reprezentaĵoj. Ekzemple, bildo estas reprezentaĵo de iu fakta aŭ ebla, aŭ eĉ neebla afero aŭ aferstato. Lingva priskribo estas alia speco de reprezentaĵo. Bildoj kaj tekstoj estas fizikaj reprezentaĵoj, sed ili ambaŭ "havas" priecon, pro tio ke ili ambaŭ estas pri io. Alivorte, ili ambaŭ havas ian enhavon.

Tamen, ĝuste kiel ĉi tiuj reprezentaĵoj ekhavas priecon? De kie ĝi venas? La ŝajna respondo estas: Ili estas priecaj aĵoj rezulte de la prieco de ies mensa stato. Tio estas, prieco ekekzistas en la menso, kaj iel transmetiĝas al diversaj aĵoj, kiujn ni nomas "reprezentaĵoj". Eble la mensa stato mem estas mensa reprezentaĵo, sed de kie ĝi ekhavas priecon? Kredoj, esperoj, timoj, ktp, estas mensaj statoj, kaj ili ĉiuj estas priecaj statoj. Kiel prieco eniras en la mondon?

Cetere, se la menso estas nur stato aŭ procedo de la cerbo, kaj la cerbo estas nur fizika afero, kiel ĉi tiu fizika afero povas ekzistigi priecon?

Jen la filozofia problemo de prieco.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 10:46:57

Ŝajnas al mi ke 'aboutness' estus malfacile transigebla unuvorte en la francan lingvon - ĉu mi pravas Altebrilas.

Mia angla-franca vortaro diras (iom rezigne) ke por la ĝusta traduko de la angla 'about' kiu ligiĝas al multaj verboj oni konsultu la artikoleton por la specifa verbo.

Mi konsentas ke io kiel 'temohavo' aŭ 'reprezentado' estas pli klara ol 'prieco', kiu ŝajnas transporti en Esperanto la obskurecon de 'aboutness'.

Kaj ke tiu vorto estu egala al 'intentionality' tute perturbas mian lingvosenton kiel denaska parolanto de la angla.

Pluse, la granda semantika kampo de la angla vorto 'about' malfermas la pordon plen-aperte al sofistumado.

Cetere, ĉu ne la maniero laŭ kiu cerba (fizika afero) povas estigi mensajn fenomenojn estas en la fina analizo problemo por eksperimenta psikologio?

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 10:58:04

Todd, ĉar via fako estas filozofio kaj kredeble ne tro multas Esperantistaj filozofiaj fakuloj, ĉu vi ne povus kontribui al nia literaturo verkante etan studlibron en Esperanto pritraktantan kelkajn klasikajn problemojn sur tiu kampo.

T0dd (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 12:47:25

sudanglo:Ŝajnas al mi ke 'aboutness' estus malfacile transigebla unuvorte en la francan lingvon - ĉu mi pravas Altebrilas.
Jes, mi konsentas.
Mi konsentas ke io kiel 'temohavo' aŭ 'reprezentado' estas pli klara ol 'prieco', kiu ŝajnas transporti en Esperanto la obskurecon de 'aboutness'.
Eble mi tro trempiĝas en la filozofia esprimmaniero, sed mi trovas la vorton "prieco" ege pli klara ol "temohavo" aŭ eĉ "reprezentado". "Prieco" kaptas la fondan econ de la aliaj konceptoj. Io reprezentas ĝuste ĉar ĝi estas pri io; kaj io estas temohava ĉar ĝi estas pri io. La prepozicio "pri" estas, laŭ mia vidpunkto, la plej ĝenerala kaj simpla indikilo al la koncepto. La ŝajna obskureco estas rezulto de tio, ke ni kutime nek pripensas nek pridiskutas ĝin, ekster filozofiaj rondoj.
Kaj ke tiu vorto estu egala al 'intentionality' tute perturbas mian lingvosenton kiel denaska parolanto de la angla.
Jes ja. Unuavide, anglalingvanoj forte emas kompreni la vorton tiel, ke ĝi temas pri intencoj, celoj, penoj, ktp. Mi vidas ĉi tiun emon kiam mi prezentas la vorton, kaj ĝian fakan signifon, al studentoj. La vorto ŝajne estas bedaŭrinda elekto en la angla lingvo. Tio estas mia kialo por ne rekte Esperantigi ĝin.
Cetere, ĉu ne la maniero laŭ kiu cerba (fizika afero) povas estigi mensajn fenomenojn estas en la fina analizo problemo por eksperimenta psikologio?
La detala maniero sendube estas problemo de fizika scienco, jes. Tamen restas kerna filozofia problemo. Mi skemigu ĝin jene:

1. Iuj, sed ne ĉiuj, fizikaj aferoj havas priecon. Tio estas, ili estas pri io. Bildoj kaj tekstoj estas tiaj fizikaj aferoj. Ni nomas tiajn fizikajn aferojn "reprezentaĵojn."

2. Tio, kio donas al reprezentaĵoj ilian priecon estas la menso de iu, kiu kreas aŭ uzas ilin. Fizika prieco tute dependas de mensa prieco.

3. Tial, la menso estas la fonto de prieco.

4. Tamen, (se Kartezio malpravas) la menso tute dependas de la cerbo. Do, la ecoj de la menso dependas de la ecoj de la cerbo.

5. Do, mensa prieco devenas de cerba prieco.

6. La cerbo estas fizika afero.

7. Tamen, propozicio 2 jam postulas ke la prieco de iu ajn fizika afero dependas de mensa prieco.

8. Dependeco estas nesimetria rilato. Ne eblas, ke mensa prieco dependas de cerba prieco, kaj cerba prieco dependas de mensa prieco.

T0dd (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 13:08:09

sudanglo:Todd, ĉar via fako estas filozofio kaj kredeble ne tro multas Esperantistaj filozofiaj fakuloj, ĉu vi ne povus kontribui al nia literaturo verkante etan studlibron en Esperanto pritraktantan kelkajn klasikajn problemojn sur tiu kampo.
Mi ne certas, ke estas pli interesatoj ol fakuloj!

Eble estus pli utile verki kelkajn eseojn filozofiajn por la Vikipedio.

sudanglo (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 14:46:00

Bona ideo, Todd - pri etendo de Vikipedio sur la kampon de filozofio.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 მარტი, 2011 15:31:19

T0dd:..Tamen, (se Kartezio malpravas) la menso tute dependas de la cerbo...
Me konsentas kun la kartezia vidpunkto, ke la menso kaj la cerbo ne estas la sama aĵo, kaj la menso ne tute dependas de la cerbo. Sekve, la problemo pri tezoj 5-8 ne ĝenas min. rideto.gif

ზემოთ დაბრუნება