Vai all’indice

Esperanto kaj Filozofio

di feliz123, 09 marzo 2011

Messaggi: 56

Lingua: Esperanto

T0dd (Mostra il profilo) 25 marzo 2011 13:42:00

Altebrilas:
Sed eventoj kaj propozicioj estas ankaŭ aĵoj se oni skribas ilin inter citiloj aŭ post "ke":
"la pomo falis" veras
veras, ke la pomo falis
Certe. Ni ankaŭ havas vortojn kiuj denotas diversajn propoziciojn. Ekzemple, la vorto "premiso" denotas propozicion en argumento, kiu subtenas konkludon.
Mi ja scias kio estas senkorkigilo, sed mi volas scii kion ekzakte devas enteni ĝian difinon.

Ĉu la spirala formo de tipa senkorkigilo estas parto de tiu difino?
Ne. Estas senŝraubaj, nespiralaj senkorkigiloj. La vorto "senkorkigilo" estas iom pli ĝenerala ol la angla vorto "corkscrew".

T0dd (Mostra il profilo) 25 marzo 2011 13:53:46

sudanglo:
Sed tiuj nacilingvaj vortoj (denote k. dénoter) ne tre specifas en la signifo. Do oni povus antaŭvidi komprenon larĝe kiel indiki, signi, signifi, reprezenti.
Tamen, se vi uzas la vorton (angle aŭ france) en kunteksto de vortoj kaj aferoj, la signifo estas sufiĉe klara. Altebrilas estas franclingvano, kaj tuj komprenis la ĝustan sencon.
Tiel, mi min demandas ĉu 'denoti' alportas al filozofia analizo ion kio ne estas jam tie en nia konata vortstoko.
Aliaj vortoj eblas, sed la risko de konfuzo estas pli granda. Signoj, ekzemple, eble estas reprezentaĵoj aŭ eble estas spuroj. Vortoj nek reprezentas nek estas spuroj.

Altebrilas (Mostra il profilo) 26 marzo 2011 19:21:40

Mi konstatas, ke estas vera problemo por krei filozofian aŭ lingvistikan vortaron.

En "malmolaj" sciencoj, la signifo de vorto estas preciza, kaj la vortoj emas konverĝi: {komputoro, komputilo, komputero} --> komputilo

En homaj sciencoj, estas multe da teorioj kiuj uzas malsamajn vortojn por diri la saman, kaj samajn vortojn kun diversaj signifoj.

Estas alloge elekti vortojn, kiuj jam ŝajnas internaciaj. Sed kiel esti certa, ke aliaj filozofemaj esperantistoj uzos la samajn vortojn?

Oni povas krei filozofian vortaron, kun ĉiuj vortoj uzitaj de ĉiuj aŭtoroj. Sed tio estas grandega tasko, ne atingebla per la fortoj de niaj samideanoj. Uzi kunmetaĵojn, kiel "prieco", "temhava", ktp, postulas, ke la kunmetitaj vortoj estas uzataj proprasence.

Mi havas la senton , ke la problemo ne estas facila. Verŝajne, oni devos uzi plurajn nivelojn de vortaroj:
- Ĝenarala vortaro (PIV, aŭ la reta vortaro atingebla)
- filozofia vortaro, entenanta la ĝeneralajn filozofiajn vortojn kiuj ricevis interkonsenton en la esperantista medio.
- specializita vortaro, komuna al esperantistoj kiuj laboras pri la samaj teorioj (ekzemple, vortaro pri Chomsky-a lingvistiko aŭ tutsimple tio kion ni provas fari ĉi-tie difinante vortojn)
- privata terminaro, entenanta la vortojn speciale kreitaj por verki libron aŭ traduki teorion. Tiuj vortoj estas propraj al la aŭtoro, kiu libere elektas ilin kaj difinas ilin en la verko mem.

Des pli rigore oni kreos novajn vortojn kiuj akiros interkonsenton, ju pli ampleksa kaj uzebla estos la rezulta filozofia vortaro.

psychoslave (Mostra il profilo) 13 marzo 2015 22:27:46

T0dd:
En la angla fadeno, mi finfine decidis, ke la plej bona solvo en ĉi tiu kazo estas pruntepreni vorton kiu havas la ĝustan signifon, kaj ankaŭ estas pli-malpli internacie rekonebla (almenaŭ en la latinidaj lingvoj). Tiu vorto estas denoti.
Ja, eĉ la fama 'On denoting', verko, denove far Russell, uzas la 'denot-' leksemon. Kaj filozofoj probable komprenos la aludon. Sed 'noti' aludas la skribon. La leksemo sign- oferi pli vastan kaj ekzaktan signifon pri la cela fenomeno. Do 'designi' al mi ŝajnas bonan vorton por elvoki la ideon.

psychoslave (Mostra il profilo) 13 marzo 2015 23:12:05

T0dd:
Ekzemple, la vorto "pomo" denotas ĉiun pomon kiu iam ekzistis, ekzistas, aŭ ekzistos. "Pomo" estas ĝenerala vorto, do ĝi denotas aron da aĵoj. Nomo estas tia vorto, kia kutime denotas nur unu estaĵon.
Ĉi asertoj malprecizas. La vorto "pomo" sole designas signajn objektojn (aŭ fenomenojn), kiu iu signas kun la vorto "pomo". Krom la solipsismo, mondreprezentadoj generale akceptas ke objektoj povas okazi malgraŭ neniam iu signas ĝin. Se neniu nomas ion je "pomo", ĉi-io ne nomas je "pomo".

Kaj ankaŭ, iu ne necesas estaĵon por pensi, nomi, signi kaj designi. Laŭ mi, estaĵo kunhavas la tezon de ideomondo. Kaj filozofie verki necesas klarige disigi tezojn.

"Marso" estas tia vorto. Ĝi denotas la kvaran planedon de la suno, kaj nenion alian. Cetere, la plurvorta esprimo "la kvara planedo de la suno" funkicias precize kiel nomo, kaj same denotas. Tia esprimo nomiĝas "difina priskribo".

T0dd:
La verbo "konoti" ne ekzistas en Esperanto, kaj ŝajne oni ne bezonas ĝin. Oni povas diri "kromsignifi" aŭ ion similan. La vorto "konotacio" ja havas teĥnikan signifon en filozofio, sed me kredas ke tiu signifo estas alivorte esprimebla.
Uze la "not-" leksemon, esperanto eblas "kunnoti", kaj "kromnoti". Kunsigni, kunsignifi, kromsigni kaj kromsignifi ĉiuj eblas, kun klarajn derivajn signifojn.

Altebrilas (Mostra il profilo) 14 marzo 2015 22:15:40

La supozita klareco de kunmetaĵo taŭgas en ĉiutaga lingvo, sed ne en filozofio (kaj certe ne en sciencoj) kiu postulas precizajn difinojn.
Kompreni pri kio oni parolas ne estas sinonimo de koni ĉiujn ecojn de la afero pri kiu oni parolas. Kaj tio ankaŭ ne garantias, ke la alia persono havas la saman opinion kiel vi pri tiuj ecoj.

Torna all’inizio