Al la enhavo

Esperanto kaj Filozofio

de feliz123, 2011-marto-09

Mesaĝoj: 56

Lingvo: Esperanto

feliz123 (Montri la profilon) 2011-marto-09 19:39:24

Antaŭ du tagoj, mi legis ĉi tiun anglalingvan tekston de Bertrand Russell. Ŝajnis al mi ke liaj pensadoj pri "universaloj" helpis al mi kompreni iom pli da esperanta gramatiko, ke estas rilatoj inter tiugramatikaj nuancoj kaj la filozofiaj nuancoj.

Estas nature demandi: ĉu vi kiuj estas spertaj esperantoparolantoj pensas ke scii esperanton helpas vin kompreni Russelln? Kiel? Ĉu la esperanta gramatiko igas la lingvon tauĝan por filozofio? (mi ne kredas ke tio estus gravega, sed eble kelkaj ideoj estus iom pli klaraj en Esperanto)

Post pensi tion, mi malforgesis la hipotezo de lingvistika relativeco (aŭ de Sapir-Whorf), proksimume la deklaro ke la lingvo kiun oni parolas ŝanĝas/ekzistigas sian pensmanieron. Mi mem pensas ke ĉiu lingvo permesas esprimi ĉiujn nociojn, kvankam ne same facile. Ĉu interesaj pensoj (eble temante pri filozofio)?

Ĉu mi frenezas?

[Rimarko: la ĉapitro 9 de la libro em la ligilo ŝajnas al mi esence maldependanta de la aliaj ĉapitroj. La legantoj ne devas timi la esprimon "sense-data" se ili ne ĝin konas, sed nur ĝin forgesi]

Cetere, mi volas scii (sed ne per iu speciala kialo) kiom da filozofiistoj estas inter la esperantistoj. Ĉu filozofiismo igas esperantismon (aŭ reciproke)?

(korektoj estas ĉiam indaj, laŭ mi)

Dankon!

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-10 00:10:35

feliz123:Antaŭ du tagoj, mi legis ĉi tiun anglalingvan tekston de Bertrand Russell. Ŝajnis al mi ke liaj pensadoj pri "universaloj" helpis al mi kompreni iom pli da esperanta gramatiko, ke estas rilatoj inter tiugramatikaj nuancoj kaj la filozofiaj nuancoj.

Estas nature demandi: ĉu vi kiuj estas spertaj esperantoparolantoj pensas ke scii esperanton helpas vin kompreni Russelln? Kiel? Ĉu la esperanta gramatiko igas la lingvon tauĝan por filozofio? (mi ne kredas ke tio estus gravega, sed eble kelkaj ideoj estus iom pli klaraj en Esperanto)

Post pensi tion, mi malforgesis la hipotezo de lingvistika relativeco (aŭ de Sapir-Whorf), proksimume la deklaro ke la lingvo kiun oni parolas ŝanĝas/ekzistigas sian pensmanieron. Mi mem pensas ke ĉiu lingvo permesas esprimi ĉiujn nociojn, kvankam ne same facile. Ĉu interesaj pensoj (eble temante pri filozofio)?

Ĉu mi frenezas?

[Rimarko: la ĉapitro 9 de la libro em la ligilo ŝajnas al mi esence maldependanta de la aliaj ĉapitroj. La legantoj ne devas timi la esprimon "sense-data" se ili ne ĝin konas, sed nur ĝin forgesi]

Cetere, mi volas scii (sed ne per iu speciala kialo) kiom da filozofiistoj estas inter la esperantistoj. Ĉu filozofiismo igas esperantismon (aŭ reciproke)?

(korektoj estas ĉiam indaj, laŭ mi)

Dankon!
Ĉu vi povas fari resumon, por tiuj, kiuj ne komprenas la anglan?

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-12 01:28:45

Nu, mi estas filozofiisto akademia, kaj mi certigu vin pri tio, ke filozofiismo ne igas esperantismon! El miaj kolegoj, ĝuste neniu interesiĝas, aŭ eĉ respektas Esperanton.

Tamen, tio estas la kutima reago de akademiuloj, almenaŭ ĉi tie en Usono.

Mi kredas, ke Esperanto tute taŭgas por filozofiumado. Kompreneble, ĝi postulas fakvortojn, kiel ĉiu alia fako. Eĉ en la naciaj lingvoj, filozofio necesigas novajn, precizigajn difinojn de konataj vortoj.

Ekzemple, en la angla ni havas filozofian fakvorton: "Intentionality", kiun oni kutime literumas ĝuste tiel, per majuskla 'I'. Eble ni emas esperantigi la vorton pli-malpli rekete: Intenceco aŭ io tia. Tamen, mi opinias, ke tio estas misa. Preferinde, oni penu traduki la filozofian koncepton mem. Angle, ni alivortigas tiun koncepton kiel "aboutness". Esperante, prieco estas trafa traduko, laŭ mia vidpunkto.

Do, la unua paŝo en filozofion en Esperanto estas trovi la plej trafajn fakvortojn.

La problemo pri universaloj mem datas almenaŭ al Platono, kompreneble. Ni povas resumigi la problemon per la jena demando: Ĉu universaloj--t.e., universalaj konkeptoj aŭ ideoj--estas mensodependaj aŭ ĉu ili iel ekzistas sendepende de la menso de ĉiu pensanta estaĵo? La tiel nomita Platonisma tezo estas tio, ke universaloj, inkluzive de matematikaj konceptoj kaj veroj, estas eternaj kaj tute sendependaj de ies kredo aŭ scio.

Mi ne vidas en Esperanto baron kontraŭ la analizo kaj diskutado de tiu aŭ iu alia filozofia temo.

feliz123 (Montri la profilon) 2011-marto-12 01:45:02

Altebrilas, mi sentas ke mi studis esperanton iom longe dum la lastaj tagoj/semajnoj, kaj mi ne estas sufiĉe pacienca por resumi (aŭ traduki) tian grandan tekston... Mi petas pardonon. Ĉiukaze, mi ankaŭ pensas ke ne estas bonega ideo traduki ion nun, ĉar mia lingva kompetenco ankoraŭ pliboniĝis (iom rapide). Do, mi en kelkaj tagoj volus fari alian tradukon.

Todd, dankon pro via respondo. Fakte, mi imagis ke Esperanto estas tauĝa por filozofio kiel ajn lingvo, sed eble estas eĉ pli tauĝa, ĉar sia simpla gramatiko povas igi ĝin pli klaran.

maratonisto (Montri la profilon) 2011-marto-12 09:16:58

Bertrand Russell estas tre elstara filozofo. Precipe tial, ke li formulis liajn konceptojn ne nur priskribe (kiel la plimulto de filozofistoj), sed ankaŭ (kune kun matematikisto Whitehead) en matematika formo. Preskaŭ ĉiuj iliaj matematikaj konceptoj estas publikitaj en monumenta trivoluma verko "Principia mathematica" eldonita en 1910-1912. Tiu ĉi verko estas ĝis nun fundamento de filozofio de matematiko. Ekzemplo de brila esplorado estas la teorio de difinita kaj nedifinita priskribo (angle: description, mi ne scias, kiel ekzakte traduki en Esperanton). Tiu teorio havas fortan rilaton al difinita (Esp: "la", angla: "the" ktp) kaj nedifinita (angla: "a", germ: "ein" ktp) artikolo en lingvoj. Mi konas kelkajn lingvojn kun artikoloj kaj en ĉiuj el ili la reguloj de uzo de artikoloj estas proksime egalaj. Tio signifas, ke artikoloj (se ekzistas en lingvo) kaj priskriboj de Whitehead-Russell havas profundan internan sencon en pensado kaj parolado. Laŭ mia scio la latina ne havas artikolojn, sed ĉiuj latinidaj havas ilin.

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-12 15:15:06

maratonisto:Bertrand Russell estas tre elstara filozofo. Precipe tial, ke li formulis liajn konceptojn ne nur priskribe (kiel la plimulto de filozofistoj), sed ankaŭ (kune kun matematikisto Whitehead) en matematika formo. Preskaŭ ĉiuj iliaj matematikaj konceptoj estas publikitaj en monumenta trivoluma verko "Principia mathematica" eldonita en 1910-1912. Tiu ĉi verko estas ĝis nun fundamento de filozofio de matematiko. Ekzemplo de brila esplorado estas la teorio de difinita kaj nedifinita priskribo (angle: description, mi ne scias, kiel ekzakte traduki en Esperanton). Tiu teorio havas fortan rilaton al difinita (Esp: "la", angla: "the" ktp) kaj nedifinita (angla: "a", germ: "ein" ktp) artikolo en lingvoj. Mi konas kelkajn lingvojn kun artikoloj kaj en ĉiuj el ili la reguloj de uzo de artikoloj estas proksime egalaj. Tio signifas, ke artikoloj (se ekzistas en lingvo) kaj priskriboj de Whitehead-Russell havas profundan internan sencon en pensado kaj parolado. Laŭ mia scio la latina ne havas artikolojn, sed ĉiuj latinidaj havas ilin.
Supozeble, ĉiu lingvo bezonas ian rimedon por esprimi difinajan kaj nedefinajn priskribojn. Se mankas artikoloj en lingvo, oni devas uzi iun alian vorton.

Jen la fama ekzemplo:

La nuna reĝo de Francio estas kalva

Kutime, ni diras ke, se propozicio estas malvera, la neo de tiu propozicio estas vera. Sed la neo de tiu propozicio estas:

La nuna reĝo de Francio ne estas kalva

Tiu propozicio ne ŝajnas vera!

Laŭ la analizo de Russell, oni analizas la propozicion ĉi tiel:

Ekzistas nun almenaŭ unu reĝo de Francio kaj ekzistas maksimume unu reĝo de Francio kaj tiu persono estas kalva. Do, tiu ŝajne simpla propozicio analize montriĝas kiel kompleksa konjunkcio de tri simplaj propozicioj. Kompreneble, du el la konjuncieroj (angle: conjuncts) estas malveraj. Do la unua propzicio estas malvera, kaj ankaŭ ĝia neo estas malvera, sen ia logika paradokso.

La afero estas tute traktebla en Esperanto, kaj mi supozas ankaŭ en la rusa lingvo, kvankam al tiu lingvo mankas difina artikolo.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-12 16:38:01

Prezidento Sarkozy estas kalva (malvera)
Prezidento Sarkozy ne estas kalva (vera)

Prezidento Sarkozy estas la nuna prezidento de Francujo.

Kie precize estas la problemo?

Se estus pluraj Prezidentoj, oni dirus Unu el la Prezidentoj ... Oni ne dirus La Prezidento ...

Evidente, La nuna prezidento implicas ke estas unu homo kiu havas tiun oficon.

Por establi ĉu la povra Prezidento estas senhara aŭ ne, oni rigardus la kapon de la koncerna homo, oni ne pridebatus ĉu via frazo estas konfuza (ne identigas la ĝustan personon).

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-12 19:46:38

sudanglo:Prezidento Sarkozy estas kalva (malvera)
Prezidento Sarkozy ne estas kalva (vera)

Prezidento Sarkozy estas la nuna prezidento de Francujo.

Kie precize estas la problemo?
La problema estas logika, ne fakteca. Ekzistas ĝenerala logika regulo, laŭ kiu la neo de iu ajn vera propozicio estas malvera, kaj la neo de iu ajn malvera propozicio estas vera. Kaj ĉiu aŭtentika propozicio estas aŭ vera aŭ malvera (eĉ se ni ne scias ĉu ĝi estas vera aŭ malvera).

Do, la propozicio "La nuna reĝo de Francio estas kalva" starigas logikan problemon, pro tio ke ne estas nuna reĝo de Francio. Tiu fakto ŝajnigas la propozicion malvera. Tamen, la nea propozicio ankaŭ ŝajnas malvera, pro ĝuste la sama kialo. Nu, laŭ ĉi tiu fundamenta regulo de logiko, ili ambaŭ ne eblas esti malveraj.

Sekve, aŭ la fundamenta regulo de logiko estas misa, aŭ la propozicio "La nuna reĝo de Francio estas kalva" havas logikan strukturon iom pli komplika ol la supraĵa formo de la lingva frazo. Russell kaj Whitehead esploris la duan eblon.

Tiu breĉo inter fraza strukturo kaj logika strukturo estas tio, kion Russell kaj Whitehead analizis.

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-13 11:31:14

Bone Todd, do se mi sekvas la logikon la aserto 'Dio estas bona' estas malvera, ĉar Dio ne ekzistas.

Kaj ĉiuj asertoj pri ne ekzistantaj aferoj estas malveraj.

Eĉ, laŭ la logiko, estus malvere aserti ke Superhomo povas flugi pli rapide ol kuglo.

T0dd (Montri la profilon) 2011-marto-13 14:36:07

sudanglo:
Eĉ, laŭ la logiko, estus malvere aserti ke Superhomo povas flugi pli rapide ol kuglo.
Hmmm...tio estas iom malsimila. "La nuna reĝo de Francio" estas difina priskribo. "Superhomo" estas nomo de fikcia rolulo. Diri, ke ne ekzistas nuna reĝo de Francio ne samas al diri ke la nuna reĝo de Francio estas fikcia rolulo.

Pro tio, la vero aŭ malvero de "Superhomo flugas pli rapide ol kuglo" ne estas nur logika demando. Ĝi estas semantika demando, pri la ĝenerala vero aŭ malvero de asertoj pri fikciaj roluloj. Ekzemple, ĉu ĉiu aserto pri Hamleto estas malvera (krom tiuj, kiuj asertas ke Ŝekspiro verkis, ktp)? La logiko mem ne sufiĉas respondi.

La vero aŭ malvero de asertoj pri fikciaj roluloj estas tikla problemo, ĝuste ĉar postulas klarigo de tio, kion oni ja asertas, kiam oni parolas pri Superhomo aŭ Hamleto. Ĉu oni implice asertas ke ili ekzistas? Kaze de la nuna reĝo de Francio, kaj similaj difinas priskriboj, la respondo estas jes. Kaze de Superhomo kaj Hamleto...ŝajne ne.

Eble oni povas respondi ke asertoj pri Superhomo kaj Hamleto temas pri "fikciaj mondoj", do ilia signifo kaj vero/malvero estas ligita al tiuj mondoj. Tamen, tio starigas metafizikan demandon pri tiaj mondoj...

Reen al la supro