目次へ

Ĉu Esperanta sociala reto estas bezona?

OptimistKwerti,2011年3月11日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

OptimistKwerti (プロフィールを表示) 2011年3月11日 21:49:23

Saluton! Mi volas krei socialan reton en Esperanto. Kiel vi pensas ĉu ĝi estos postulita?

darkweasel (プロフィールを表示) 2011年3月11日 21:50:36

Ĉu ne jam ekzistas pluraj? Ekzemple esperanto.com.

OptimistKwerti (プロフィールを表示) 2011年3月12日 4:23:17

darkweasel:Ĉu ne jam ekzistas pluraj? Ekzemple esperanto.com.
esperanto.com pli similas blogon kun sociala reto ero, sed mi parolas pri reala reto simile facebook

Chainy (プロフィールを表示) 2011年3月12日 10:18:04

La plej populara estas ipernity.com. Mi ne tute komprenas, kial oni kreis esperanto.com, kiam jam delonge ekzistis ipernity.com. Ipernity ŝajnas pli bona.

novatago (プロフィールを表示) 2011年3月12日 10:59:36

Laŭ mi ne estas bona momento por komenci tian projekton. Esperantistoj partoprenas en multaj sociaj retoj krom esperanto.com. Io, kion mi vidas, estas ke esperantistoj jam ne havas tempon por pli aferoj, kiuj ne havas vere ion novan.

Vi rajtas konstrui ĝin sed mi konsilus al vi ke se vi volas krei ion en Esperanto, pensu alian aĵon ĉar vi riskas labori multe por atingi tre malmulte.

Ĝis, Novatago.

Martinbr (プロフィールを表示) 2011年3月13日 13:48:15

Mi samopinias. Ja ekzistas sociaj retoj nur en Esperanto (ekz. esperanto.com), sed fakte la Esperanto-parolantoj estas pli aktivaj en la plurlingvaj retoj (precipe Ipernity kaj facebook). Laŭ mi estus tre malfacile logi multajn Eo-parolantoj al plia reto. Kaj socia reto kun malmulte da partoprenanto estas malalloga kaj malinteresa.

sinjoro (プロフィールを表示) 2011年3月18日 16:09:00

Laŭ mi estas pli bone uzi retojn, kiuj ne estas ekskluzive por esperantistoj, kaj tamen estas tradukitaj al Esperanto (precipe temas pri Facebook kaj Ipernity; Ipernity laŭ mi estas pli bonkvalita kaj serioza, dum Facebook multe pli populara). Ni malfermiĝu al eksteruloj anstataŭ resti nur ene de la komunumo!

michijo (プロフィールを表示) 2011年3月23日 12:30:04

Mi volas MUD RPG kia de telnet, por esperanto.

先頭にもどる