Al la enhavo

Malino???

de chrisim101010, 2011-marto-16

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Chainy (Montri la profilon) 2011-marto-18 17:00:12

Terurĉjo ŝajne tre amas sian nomon. Estas tre strange, kiam homo diras sian propran nomon anstataŭ la persona pronomo.

Mi mem ne ŝatas la vorton 'malino'. Jes, kial ne simple diri 'viro'?!

Estus bone, se Terurĉjo povus esprimi sian opinion pri 'malino' sen tre tede rakonti pri siaj strangaj kaj ofte ofendaj opinioj pri aliaj aferoj.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-18 17:04:18

Chainy:Terurĉjo ŝajne tre amas sian nomon. Estas tre strange, kiam homo diras sian propran nomon anstataŭ la persona pronomo.
Ankaŭ darkweasel ŝatas paroli pri si mem triapersone. lango.gif

Chainy:Mi mem ne ŝatas la vorton 'malino'. Jes, kial ne simple diri 'viro'?!
Ĉar la vorto viro neprigas plenkreskintecon.

Chainy:Estus bone, se Terurĉjo povus esprimi sian opinion pri 'malino' sen tre tede rakonti pri siaj strangaj kaj ofte ofendaj opinioj pri aliaj aferoj.
Jes ja.

Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-19 13:08:53

Chainy:Estus bone, se Terurĉjo povus esprimi sian opinion pri 'malino' sen tre tede rakonti pri siaj strangaj kaj ofte ofendaj opinioj pri aliaj aferoj.
Mi malkonsentas, mi ŝatas legi tiun longan rakonton. Li havas liberon skribi tion, kaj mi havas liberon ridi pri ĝi.

Reen al la supro