Al la enhavo

Tajpi nova versio

de lorine20, 2011-marto-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

lorine20 (Montri la profilon) 2011-marto-17 20:04:45

http://kisa.ca/tajpi/tajpi281inst.exe

Uzu ĝin por akiri ĉapelitajn literojn!

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-17 20:24:37

Kiuj estas la ŝanĝoj?
La antaŭa versio havis du problemojn kiuj estis tiel malgrandaj ke mi ne raportis ilin.

Unu estis ke kelkaj senpaŝaj klavoj ne funkciis bone (ekz.: kiam mi tajpas ü en la brazila klavaro, aperas ¨¨u). Aliaj, kiel ´, ~, ^ kaj ` jam funkciis bone.

La alia estis sekreta komando kiu ŝanĝis la klavaron al la rusa lingvo. Kelkfoje tiu komando okazis senintence.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-17 20:47:17

Mi jam vidis ke la "sekreta komando" estis ŝanĝita! ridulo.gif

Tamen, la unua problemo plu daŭras. Mi devus esti raportinta ĝin malgajo.gif Eble en la venonta versio?

lorine20 (Montri la profilon) 2011-marto-17 20:55:36

Jes! Ankaŭ tiu problemo solviĝos, dankon pro la informo! okulumo.gif

tommjames (Montri la profilon) 2011-marto-18 00:18:44

marcuscf:Unu estis ke kelkaj senpaŝaj klavoj ne funkciis bone (ekz.: kiam mi tajpas ü en la brazila klavaro, aperas ¨¨u). Aliaj, kiel ´, ~, ^ kaj ` jam funkciis bone.
Dankon pro la sciigo. Mi ĵus riparis tion kaj la nova versio 2.82 nun disponeblas ĉi tie.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-18 22:25:08

Dankegon! Mi testis tre repide sed ŝajnas ke ĝi estas perfekta nun!

tommjames (Montri la profilon) 2011-marto-19 22:49:51

marcuscf:Dankegon! Mi testis tre repide sed ŝajnas ke ĝi estas perfekta nun!
Ne dankinde.

Parenteze, mi eldonis pli novan version (2.83) ĉar mi rimarkis kelkajn aliajn problemetojn post kiam mi eldonis 2.82. Nun havebla per la paĝaro: http://tajpi.webhop.net

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-27 05:43:44

Saluton, Tom!

Mi ankaŭ uzas mian memtajloritan klavaranĝon (bazita sur Brazila ABNT2), plena de senpaŝaj klavoj, por ō, å, ř, ę, ktp. Ĝi funkciis bone kun Tajpi 2.82, sed ne kun 2.87.

Tial mi kreis mian simpligitan version de Tajpi en C++, sen rusaj literoj kaj sen problemo pri senpaŝaj klavoj (mi rimarkis ke ToAsciiEx kaŭzas la problemon)

Vidu la fontokodon en:
http://marcuscf.wordpress.com/simpla-tajpi/

Memoru ke la defaŭlta brazila klavaro tute bone funkcias nun, bonvole ne ĉagreniĝu pro mia ekzotika klavaranĝo! Mi faris tion nur por mia lernado, kaj privata uzo.

tommjames (Montri la profilon) 2011-marto-27 18:54:40

Interese! Mi ĝojas ke vi trovis plian manieron utiligi la programon rideto.gif

Kiel vi verŝajne scias, Tajpi uzas la klav-kroĉon WH_KEYBOARD_LL, kiu raportas pri klavpremo antaŭ ol ajna programo scias pri ĝi. Tio donas iom pli da fleksebleco, kaj ebligas kompili unuopan dosieron .exe sen .dll, sed oni devas trakti la senpaŝajn klavojn. Bedaŭrinde tio estas iom koŝmara situacio ĉar Vindozo ŝajne ne ĉiam fidinde raportas pri depremo de ili. Kutime la rezulto de MapVirtualKeyEx() estas minus-numero se depremiĝas senpaŝa klavo, sed estas kelkaj senpaŝaj klavoj por kiuj tio ne okazas, kaj la SHIFT+6 en la brazilia klavaranĝo ŝajne estis unu el ili. Mi ankaŭ rimarkis ke AltGr+6 kaj AltGr+2 en klavararanĝo UK-Extended havis saman problemon. Eble estas aliaj.

Do lastatempe mi provis etendi Tajpi por ke ĝi agnosku tiujn senpaŝajn klavojn. Ŝajnas ke Tajpi nun sufiĉe bone kongruas kun plimulto de klavararanĝoj, kiujn mi konas. Sed bedaŭrinde ĝi neniam agnoskos senpaŝajn klavojn en specialaj memtajloritaj aranĝoj, pro evidentaj kialoj. Mi supozas ke iam mi reverkos Tajpi tiel ke ĝi detektos mesaĝon WM_CHAR per aparta .dll (probable mi ja devintus fari tion en la komenco, sed blaĥ, ne indas bedaŭri jam faritaĵojn).

Vi pravas ke ToAsciiEx fuŝas la senpaŝan klavon. Kompreneble tio ne estus problemo se MapVirtualKeyEx() efektive funkcius tiel kiel priskribas la dokumentoj de MS senkulpa.gif

Mi antaŭĝojas baldaŭ esplori fontkodon de via kreaĵo rideto.gif

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-28 18:42:04

Ve! Mi ĵus perdis la tutan tekston kiun mi estis sendonta! malgajo.gif

Do mi reverkos ĝin per malpli da vortoj...

Mi volis diri ke mi ne trovis utilon por ToAsciiEx (sufiĉis MapVirtualKeyEx), tial mi ne uzis ĝin kaj samtempe evitis problemojn pri senpaŝaj klavoj.

Ne estas tiom da vidindaĵoj en mia fontokodo, ĉar ĝi estas tre simpla. Mi reverkis ĝin ĉefe ĉar mi ne havas Visual Basic 6 (mi pensas ke ĝi eĉ ne plu estas akirebla, ĉu ne? Microsoft volas ke oni uzu VB.NET...), kaj ĉar la traduko ebligis krei dosieron ".exe" je nur 4KiB (se oni forlasas ĉiujn bibliotekojn) ridulo.gif

Nun mi uzas aŭ Tajpi 2.82 aŭ mian propran programon ĉar tiuj plej bone funkciis en miaj hejma kaj laboreja komputiloj. Mi estas iom konfuzita ĉar mi vidis ke Tajpi 2.87 funkciis bone hejme (Win7) kun la defaŭlta brazila klavaro, sed laboreje (WinXP) ŝajnas ke la problemo pri «¨» denove okazas. Eble mi simple fuŝis ion (estas facile fuŝi ion kiam oni alternas inter 4 klavaranĝoj, plus pluraj versioj de Tajpi, plus pluraj versioj de mia programo dum "debugado").

Reen al la supro