目次へ

Ĵurnalista lingvo

sudanglo,2011年3月18日の

メッセージ: 8

言語: Esperanto

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年3月18日 10:05:22

Okazas, de tempo al tempo, pro eventoj en la mondo, ke ĉiuj ĵurnaloj uzas specifan terminon aŭ parolturnon.

Ekzemple, en Anglujo ĉi-momente estas ne-eble enŝalti la radion aŭ la televidon sen aŭdi la esprimon 'No Fly Zone'

Mi pensas ke estus tre bone, kiam okazas tiaj aktualaĵoj, pri kiuj ĉiuj raportas ĉie en la mondo, ke oni afiŝu tuj Esperantajn ekvivalentojn (por la kazoj kie la afero prezentas tiklaĵojn por la traduko).

Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.

Kaj kion diri pri la radio-aktiva elĵetaĵo (angle Plume, france Panache)

Yakunin (プロフィールを表示) 2011年3月18日 10:50:03

Saluton. Laŭ mi la vorto "senfluga zono" samas kun tiu "no fly zone", CRI, ekzemple, proponas na "flugo malpermesa zono". http://esperanto.cri.cn/581/2011/03/18/1s122283.ht...

Roberto12 (プロフィールを表示) 2011年3月18日 12:20:33

Por mi, "flugmalpermesa zono", aŭ FMPZ.

Roberto12 (プロフィールを表示) 2011年3月18日 19:13:28

Mi opinias ke problemo kun "senfluga zono" estas ke oni ja povas flugi tie dum iom da tempo - antaŭ esti pafata!

Chainy (プロフィールを表示) 2011年3月19日 1:08:15

sudanglo:Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.

Kaj kion diri pri la radio-aktiva elĵetaĵo (angle Plume, france Panache)
Mi ankaŭ ŝatas la tradukon 'Senfluga Zono'.

Rilate al 'radio-aktiva elĵetaĵo' oni povus ankaŭ diri 'radioaktiva fumkolono'

Kateno (プロフィールを表示) 2011年3月20日 6:27:06

Ĉu "ne-flug-end-ejo", "ne-sur-flug-enda zono" aŭ io simila? demando.gif

cellus (プロフィールを表示) 2011年3月20日 7:39:00

Chainy:
sudanglo:Mi ankoraŭ ne decidis ĉu mi preferas 'Senfluga Zono' au 'Zono de Ekskludo Aera'.
'
Ĉu ne senaviada zono, senaviadejo povus esti ebla esprimo. Pri la alia mi ne havas ideon.

Miland (プロフィールを表示) 2011年3月20日 12:57:36

Terurĉjo:"senfluga zono" konvenas
+1

先頭にもどる