Kial la homaro ĝis nun ne havas komunan lingvon
by Terurĉjo, March 18, 2011
Messages: 14
Language: Esperanto
Terurĉjo (User's profile) March 18, 2011, 4:23:07 PM
Dio malpermesis al la homaro posedi komunan lingvon, detruinte la Babelan turon kaj dividinte tiaman komunan lingvon al multege da diversaj lingvoj.
Ĉu Dio rifuzis de sia decido?
Ĉu Dio nune jam permesis unuecan lingvon?
Oni obeu la volon de Dio.
darkweasel (User's profile) March 18, 2011, 4:25:59 PM
danielcg (User's profile) March 19, 2011, 8:24:28 AM
"Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime." (Cefanja 3:9)
Iam iu esperantisto sugestis, ke tiu "lingvo pura" povus esti Esperanto.
Kiel esperantista dikredanto mi ŝatus, ke tiu interpreto estus vera, sed sendube aliaj opinios male.
Via,
Daniel
Terurĉjo:Ĉar tion ne deziras Dio!
Dio malpermesis al la homaro posedi komunan lingvon, detruinte la Babelan turon kaj dividinte tiaman komunan lingvon al multege da diversaj lingvoj.
Ĉu Dio rifuzis de sia decido?
Ĉu Dio nune jam permesis unuecan lingvon?
Oni obeu la volon de Dio.
Miland (User's profile) March 19, 2011, 12:16:57 PM
Ili malpermesis al la siaj
Diru al ni, Terurĉjo: ĉu la movado en Rusio ĝoje eksplodis post komunismo, por ke ni baldaŭ povas antaŭvidi la Finan Venkon tie?
Terurĉjo (User's profile) March 19, 2011, 3:36:27 PM
dankon, miland, vi konfirmis miajn suspektojn pri tio, kial eŭropo ne havas komunan lingvon
ja kulpas la diktatoroj de anglujo, francujo kaj germanujo
aliaj eŭropaj landoj estas iliaj sklavoj
kvankam, povas esti, ekzistas alia kaŭzo - eŭropanoj tro stultas por kompreni ĉiujn avantaĝojn de komuna lingvo
en sovetunio la diktatoro k-do stalin atingis sian celon- la tuta ŝtato parolis k ĝis nun parolas unuecan lingvon - la rusan
geo1963 (User's profile) March 19, 2011, 4:36:52 PM
漢語語言最佳
Miland (User's profile) March 19, 2011, 5:27:44 PM
Terurĉjo:ja kulpas la diktatoroj de anglujo, francujo kaj germanujoNeniu subpremis Esperanton en tiuj landoj. Mi havas libron de kurso "lingvafono" eldonita en Britio en 1930, ne longe antaŭ kiam Stalin komencis elimini "malamikojn de la popolo" el la "paradizo de laboristoj".
Mi ripetu demandon: post komunismo, ĉu la rusa Esperanto-movado tre pligrandiĝis?
paulopolo (User's profile) March 19, 2011, 5:57:00 PM
Terurĉjo (User's profile) March 19, 2011, 8:34:29 PM
Miland:Mi ripetu demandon: post komunismo, ĉu la rusa Esperanto-movado tre pligrandiĝis?
Terurĉjo:en rusujo, samkiel ĉie, movado kaj esp-to malrapide, sed konstante mortadas
dobri (User's profile) March 20, 2011, 5:11:57 AM
Nun dum demokratio kaj libereco restis ĉe la lingvo nur veraj entuziasmuloj.