Al la enhavo

Demandoj pri iuj vortoj

de binary_death, 2011-marto-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

binary_death (Montri la profilon) 2011-marto-18 21:58:05

Mi volis skribi ĉi tion en Esperanto. Mi esperi oni podis kompreni...

Mi volus scii kiam oni devu uzi la vorton "-iĝ". En la kurso de Esperanto mi leĝis ke oni devu skribi kiam estas vario de stato... sed mi pensas ke mi ne komprenis bone.

Se vi ne komprenus mi skribus ĝin en mia lingvo...

Mi estus danka se iu korektas mia teksto.

Dankon!

jchthys (Montri la profilon) 2011-marto-18 23:21:46

Via Esperanto estas ne malbona!

Eblaj kelkaj frazoj helpos klarigi la malsamecon:

[LISTO]
Mi rompis la seĝon.
La seĝon rompiĝis.[/list]Tiu uzo estas preskaŭ kiel pasiva verbo, sed ne ĝuste: eble ne estas iu, kiu rompis la seĝon.

Jen alia uzo de -iĝ:

[LISTO]
Mi estas varma. (Aŭ: Mi varmas.)
Se mi portis jakon, mi varmiĝos.[/list]En la unua frazo, mi jam estas varma, sed en la dua, mi estiĝos varma. Ĉu vi komprenas?

Altebrilas (Montri la profilon) 2011-marto-18 23:31:53

Mi volis skribi ĉi-tion en Esperanto. Mi esperas, ke oni povos kompreni...

Mi volus scii kiam oni devas uzi la sufikson "-iĝ". En la kurso de Esperanto mi legis, ke oni skribu (=oni devas skribi)ĝin kiam estas ŝanĝo de stato... sed mi pensas ke mi ne komprenis bone.

Se vi ne komprenis, mi skribos tion en mia lingvo...

Mi estus dankema se iu korektas mian tekston.

Dankon!
Ne dankinde. "igi" ja signifas ŝanĝo de stato:
la pomo ruĝas (=estas ruĝa)
la pomo ruĝiĝas (= iĝas ruĝa, pro la suno ekzemple, sed estis verda antaŭe)
mi ruĝigas la pomon (= igas ĝin ruĝa, ekzemple per pentraĵo (ne manĝu ĝin poste! okulumo.gif ))

Chainy (Montri la profilon) 2011-marto-19 00:39:58

jchthys:
[LISTO]
Se mi portis jakon, mi varmiĝos.[/list]
Se mi portOs jakon, mi varmiĝos.

binary_death (Montri la profilon) 2011-marto-19 00:40:08

Jen! Multe da dankoj.

Du interesaj verboj, "igi" kaj "iĝi".

Ĝis alia artiko. Mi rediras: dankon.

Reen al la supro