Zum Inhalt

Tiom da legantoj!

von sudanglo, 20. März 2011

Beiträge: 5

Sprache: Esperanto

sudanglo (Profil anzeigen) 20. März 2011 11:50:26

En la anglingva forumo la legoj de tiu aŭ alia fadeno povas atingi mirigan ciferon.

Unu lastatempe atingis preskaŭ dudek mil legojn.

Tamen la nombro da afiŝantoj ne superas manplenon.

darkweasel (Profil anzeigen) 20. März 2011 11:51:54

Ĉu en tiu ĉi forumo ekzistas fadeno kun pli da mesaĝoj (2299) kaj legoj (547456) ol vorto de la tago en germana lingvo?

danielcg (Profil anzeigen) 20. März 2011 17:09:11

Tio estas tre ofta ĉe interretaj forumoj ĉiaspecaj.

Mi aktive partoprenas hispanlingvan forumon (pli teknike: retpoŝtan dissendoliston) de personoj kun diabeto (mi havas tiun malsanon). Ni estas proksimume 1.000 registritaj membroj, tamen ne pli ol 30 aŭ 40 personoj regule skribas. (Nun divenu: ĉu mi troviĝas inter la kutimaj skribantoj aŭ inter la silentaj legantoj?)

Tamen mi estas certa, ke en ambaŭ kazoj la forumoj estas utilaj ankaŭ por tiuj, kiuj silente legas ilin.

Via,

Daniel

sudanglo:En la anglingva forumo la legoj de tiu aŭ alia fadeno povas atingi mirigan ciferon.

Unu lastatempe atingis preskaŭ dudek mil legojn.

Tamen la nombro da afiŝantoj ne superas manplenon.

jchthys (Profil anzeigen) 21. März 2011 18:22:55

Kaŭrado!

Rogir (Profil anzeigen) 23. März 2011 17:33:33

Mi ofte legas fadenon, kaj decidas, ke mi havas nenion por aldoni. Foje mi eĉ komencas skribi respondon, kaj poste decidas, ke ĝi ne aldonas ion al la fadeno. Mi ne tiom ŝatas multpaĝajn fadenojn sen multe da enhavo.

Kaj kompreneble estas ankaŭ tiuj, kiuj ne sufiĉe bone kapablas la lingvon por respondi efektive (kaj kelkaj tamen respondas).

Zurück nach oben