Kwa maudhui

Cent kilometroj(n) estas X

ya amemulo, 20 Machi 2011

Ujumbe: 5

Lugha: Esperanto

amemulo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2011 10:15:01 alasiri

Mi ĵus provis fari sukcese la mezan lingvoekzamenon de ĉi-paĝaro. Mi ne sukcesas pro stultaj eraroj, sed ĉe unu frazo mi vere ne komprenas kial mia respondo estas erara.

La precizan problemon mi ne scias, ĉar mi tro rapide fermis la paĝon, kaj nun mi ne povas vidi tiun paĝon dum sep tagoj.
La problemo temas pri la uzado de la n-finaĵo. Mi devis elekti ĉu vorto en la frazo bezonas n-finaĵon aŭ ne. La frazo estis iel, kiel:
Urbo estas cent kilometroj(N aŭ ne?) for de ni.
Mi mem pensis ke kilometroj ne bezonas la n-finaĵon, ĉar miaopinie:
ne ĝi estas objekto de la frazo,
ne temas pri (prepozicio kun) direkto,
ne ĝi estas anstataŭigo de iu ajn prepozicio.
Pri mia lasta kialo mi dubas ete.

La solvo estas tio ke kilometroj ja bezonas n-finaĵon.
Mia demando al ĉiuj vi estas: kial?
Ĉu la n-finaĵon estas necesa ĉar ĝi anstataŭigas prepozicion (mi pensas ke la prepozicio 'preter' taŭgi), aŭ mi vere ne komprenas/povoscias eron de la uzado de la n-finaĵo?

Amike dankon ridulo.gif

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2011 5:11:33 asubuhi

tio estas malica ŝerco de esperanto

longon, tempon, daŭron, alton (ĉian mezuron) oni povas esprimi, uzante akuzativon

bv konsulti la pomegon. sendube s-ro vennergren jam eksplikis tion ĉi

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2011 5:53:21 asubuhi

Ĝi ja estas anstataŭigo de prepozicio!
La urbo estas je cent kilometroj for de niLa urbo estas cent kilometrojn for de ni

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Machi 2011 9:42:03 asubuhi

Ne tiom malica!

Konsideru:
Mi estas anglo, vi estas nederlandano.
Leono estas besto
La urbo estas cent kilometroj de la maro.

Ĉu vi ne tuj sentas ke estas io stranga pri la tria frazo, ke io mankas.

Indas iel precizigi la rilaton inter la distanco kaj la urbo. En Esperanto oni povas uzi aŭ -n aŭ je por indiki ke ne temas pri indentigo aŭ enklasigo.

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 22 Machi 2011 10:28:07 alasiri

Jen rilata paĝo en PMEG (sekcio "Diversaj mezuroj"). Studu la rilatajn ekzemplojn en la unua skatolo de tiu sekcio. Jen rilata citaĵo (tuj post tiu skatolo):

"Se oni montras distancon per mezura komplemento sen mencii la lokon, de kie oni mezuras la distancon, oni ne uzas N-finaĵon, sed ĉiam je: Je cent metroj staris alia homo. = Cent metrojn for “de la koncerna loko”... La urbo situas je dekkilometra distanco. = ...dek kilometrojn for “de la koncerna loko”."

En via ekzemplo, la loko de kie oni mezuras distancon ja estas menciita: la urbo. Sekve, la distanco bezonas la akuzativon.

Kurudi juu