Al la enhavo

Interlingua kaj lernanta aliaj lingvoj

de dbiswinner, 2011-marto-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

dbiswinner (Montri la profilon) 2011-marto-21 04:18:31

Interlinguistoj diras ke ilia lingvo estas komprenita per ĉiuj parolantoj de lingvoj latinida, kvankam ĉu la interlinguistoj komprenas la aliajn lingvojn estas alia afero. Unu interlingua parolanto diris ke oni povus lerni lingvo latinida en duontempo sekve interlingua. Tio estas certe nevera, sed mi ne volas antaŭjuĝas alia kronstruita lingvo nur ĝi ne estas mia ŝatata Esperanto.

Do mi volas scii: Mi studetis la hispana, kaj plu studos baldaŭ. Ŝajnas ke multaj Esperantistoj lernas lingvoj relative facile, sed mi estas Usonano, kaj do ne havas tia afineco por lingvoj. Estus pli bona por mi lerni Interlingua por unu aŭ du monatoj, kaj tiam studas hispana, aŭ estus pli bona por mi studi nur la hispana?

sudanglo (Montri la profilon) 2011-marto-21 10:50:32

Persone, mi dirus ke tio povus konfuzi (lerni Interlingua kiel paŝo al la Hispano) ĝuste en la grado de la tro proksima forma simileco (sed ne identeco) de la vortoj.

Mi sugestas alian strategion.

La angla multe pruntis de la latinidaj lingvoj kaj tiel ne malofte oni povas trovi pli malpli raran vorton en la angla kiu havas senco-rilaton kun iu specifa ofta vorto en la koncerna latinida lingvo, sed kies formo vi ne intermiksus kun tiu de la responda vorto en la lernata lingvo.

Se vi elserĉos ĉiam ĉu estas angla vorto kiu estas parenca, tio ne nur helpos vin memori la hispanan vorton sed ankaŭ plifortigos vian esprimkapablon en la angla.

Lernante la francan mi multfoje ĝojis trovante konekson kun pli malpli obskuran anglan vorton.

Cetere ne nur temis pri individuaj vortoj sed ankaŭ pri parolturnoj kaj metaforaj bildoj kiuj samas en la du lingvoj.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-21 23:21:16

Mi trovis Interlinguan tro simila al la itala. Eble oni povas vojaĝi al Italio parolante Interlinguan, kaj ĝi sonos komprenebla, kvazaŭ oni fuŝparolus la italan. Sed tiukaze, ĉu ne pli bonus fuŝparoli la veran italan? La itala almenaŭ havas pli regulan ortografion...

Vi povas elekti: fuŝe paroli ĉiujn latinidajn lingvojn (=Interlingua) aŭ bone paroli unu kaj fuŝe paroli la aliajn...

Krom ĉio ĉi, mi opinias ke la nura facila aspekto de Interlingua estas la legado. Ĉio alia (skribado, parolado, aŭskultado) estas malfacila.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-marto-23 09:22:25

Krome, se oni jes ja konas la anglan aŭ eble eĉ la latinan, sed neniun latinidan lingvon, oni ne tre bone komprenas Interlingvaon, ĉar oni ne rekonas oftajn latinidajn adverbojn, prepoziciojn kaj konjunkciojn.
Mi estas en tia situacio, kaj Interlingvao estas por mi apenaŭ pli facile komprenebla ol la franca aŭ la itala.

marcuscf (Montri la profilon) 2011-marto-23 16:19:27

Kaj ĉe mi okazas io iom malsama:
Mi bone komprenas la latinidajn vortojn, sed ne komprenas la pure latinajn prepozicioj (Ekz.: "ab". Mi konas neniun latinidan lingvon kun tiu prepozicio)

Reen al la supro