Al la enhavo

Demando pri la pronomo "kio"

de HaleBopp, 2011-marto-21

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2011-marto-23 17:40:50

HaleBopp:Dankon porpro viaj respondoj. Se ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, mi elektos la plej simplajn, 1 kaj 4. Laŭ mi, ili estas ankaŭ la plej logikaj.
Ne, tiuokaze vi faras eraron. En la frazo "Mi faras kion mi volas" estas la ĉeffrazo "Mi faras" kaj la subfrazo "kion mi volas", sed la vorto kion ne rilatas al io en la ĉeffrazo. Tial oni devas aldoni la vorton tion: "Mi faras tion, kion mi volas." Kion mi volas? Tion.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-marto-23 17:44:41

Rogir:
HaleBopp:Dankon porpro viaj respondoj. Se ĉiuj tiuj frazoj estas ĝustaj, mi elektos la plej simplajn, 1 kaj 4. Laŭ mi, ili estas ankaŭ la plej logikaj.
Ne, tiuokaze vi faras eraron. En la frazo "Mi faras kion mi volas" estas la ĉeffrazo "Mi faras" kaj la subfrazo "kion mi volas", sed la vorto kion ne rilatas al io en la ĉeffrazo. Tial oni devas aldoni la vorton tion: "Mi faras tion, kion mi volas." Kion mi volas? Tion.
Unue, dankon por estas tute ĝusta. Due, la priskribata tabelvorto estas ofte subkomprenata.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-23 19:38:35

malgraŭ ĉiuj pruvoj, ke "danki por" estas ĝusta, mi opinias la esprimon malĝusta.

ĉar kiam oni diras "pagi por io", oni ĉiam subkomprenas "pagi por aĉeti ion", dum dirante "danki pro", oni ĉiam subkomprenas kialon de la danko, kiu esprimiĝas per la prepozicio "pro" okulumo.gif, sed ne "por".

oni povas min disŝiri, tamen mi plu staras sur mia vidpunkto.

Chainy (Montri la profilon) 2011-marto-24 03:59:50

Terurĉjo:malgraŭ ĉiuj pruvoj, ke "danki por" estas ĝusta, mi opinias la esprimon malĝusta.

ĉar kiam oni diras "pagi por io", oni ĉiam subkomprenas "pagi por aĉeti ion", dum dirante "danki pro", oni ĉiam subkomprenas kialon de la danko, kiu esprimiĝas per la prepozicio "pro" okulumo.gif, sed ne "por".

oni povas min disŝiri, tamen mi plu staras sur mia vidpunkto.
Kompreneble, oni povus ankaŭ diri 'pagi pro', kie oni subkomprenus la 'kialon' de la pago.

Mi mem preferas diri 'pagi por' kaj 'danki pro', sed mi ne kontraŭus la uzon de 'danki por'. Kiel PMEG diras:

"Oni povas “pagi” aŭ rekompenci ne nur per mono, sed ankaŭ per danko aŭ eĉ maldanko". Do, kial ne 'danki por' en tia kazo?

HaleBopp (Montri la profilon) 2011-marto-24 10:55:33

Estas malfacile por mi, se vi ne akordiĝas.

Mia problemo estis ke en la franca, estas demonstrativo antaŭ la relativa pronomo "Je fais ce que je veu x", sed ne en la angla "I do what I want".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-marto-24 16:40:48

ĉiuj frazoj, kiujn vi skribis en via unua mesaĝo, estas korektaj

la frazo "mi faras, kion mi volas" estas mallonga formo de la plena - "mi faras tion, kion mi volas". ambaŭ estas egalsencaj.

Do, vi senhezite rajtas diri tiel, kiel plaĉas al vi, se laŭ via lingvosento, la parolotaĵo estos ĝuste komprenita.

Reen al la supro