Kwa maudhui

Kial vi parolas Esperanton?

ya IrisElBerlino, 24 Machi 2011

Ujumbe: 24

Lugha: Esperanto

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2011 8:58:07 alasiri

Mi kredas ke esperanto estas ege bona ideo. Ĉu esperanto estos vere monda lingvo? (Dua, unua, tria)... mi ne scias. Sed la amikeco de lernu-ularo sufiĉas al mi.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2011 9:37:44 alasiri

Mi ankaŭ lernis pro scivolemo. Mi volis kompreni kiel oni povas krei artefaritan lingvon, kaj esperanto estis por mi nur utopio.lango.gif

Mi ne volis lerni la lingvon, nur malkovri ĝian strukturon sed ĝi estas tiel facila ke post unu monato mi parolis sufiĉe por ekkonversacii kun esperantistoj. Poste, mi frekventis la movadon kaj ŝatis renkonti tie homojn kiuj "ne sekvas la brutaron".

Mi estis ŝokita shoko.gif konstati la metodojn uzatajn por eviti ĉian debaton pri esperanto, kvankam mi vivas en demokrata lando. Kaj tial mi volis kompreni kial iuj taksas tiel grava eviti debatojn pri la lingva problemo. ploro.gif

Vesna (Wasifu wa mtumiaji) 2 Aprili 2011 9:44:45 alasiri

Terurĉjo:

vi prefere plantu arbon, konstruu domon kaj nasku filon ol lerni Esperanton
Tion mi jam faris, restis nur Esperanto. Krom ĉio, ĝi ests eĉ utila.

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2011 5:25:49 asubuhi

Terurĉjo:diablo min prenu, oni montru almenaŭ unu ekzemplon, kiam dum sia ekzistado Esperanto sukcesus plibonigi la mondon.

vi prefere plantu arbon, konstruu domon kaj nasku filon ol lerni Esperanton
Mi povas doni al vi la ekzemplon.
En la jaro 1982 (se mi ne eraras) eksplodis aviadilo super Lockerbie (Skotlando). Tiutempa propagando de mia lando asertis, ke tion efektivigis teroristoj, kiuj multnombras en ĉiu kapitalisma lando. Kiam iomete pli poste venis informo, ke oni suspektas Libion, tiam denove nia gazetaro deklaris, ke temas nur pri mensogoj, ĉar tiutempe Kadafi estis granda amiko de Ĉeĥoslovakio.

Tiutempe mi korespondis kun samideanino el Britio. Do mi kompreneble demandis pri la afero. Ŝi tuj eksplikis al mi, ke nia gazetaro ne skribas veron, ĉar vere ekzistas atestoj pri kulpo de libianoj. Tial mi povas proklami, ke Esperanto kontribuis al vero kaj pozitive influis mian sintenon al "malamikaj imperiismaj" landoj. Ĉu sufiĉas?

Tamen diablo ne prenu vin! Estus tio granda perdo por la forumo.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2011 7:08:13 asubuhi

Kial mi parolas Esperanton?
Bedaŭrinde, mi parolas ĝin kun neniu, ĉar ne estas facile trovi iun kun kiu paroli esperante.
Mi nur legas kaj skribas ĝin.

Kial mi lernis Esperanton?
Ĉar, unue, ĝi estas la plej facila lingvo el ĉiuj ekzistantaj, kaj due, ĝi estas la sola justa lingvo por internaciaj rilatoj.

Kaj trie (se vi volas), temas pri lingvo kiu enhavas nekredeblajn esprimajn eblecojn.

Mi vere ŝatas tiun Zamenhofan kreaĵon.

Amike el Hispanalando.

geo1963 (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2011 7:36:26 asubuhi

Kial mi uzas Esperanton? Ĉar ĝi estas la plej bona lingvo por ĉiuj homoj - forgesu la anglan, la ĉinan, la francan - se ni ne parolas ilin denaske, nur kelkaj de ni povas ilin ellerni bone (se ni havas riĉajn gepatrojn, multe da tempo kaj lingvajn kapablojn). Esperanto estas justa. Ni ĉiuj devas ĝin ellerni (denaskuloj estas tre malmultaj). Ni ĉiuj povas ĝin ellerni (esperanto estas simpla kompare kun la aliaj lingvoj). Ni ne devas nepre esti bonstataj por ĝin ellerni (esperanto taŭgas por ĉiuj, por riĉuloj, malriĉuloj, genioj kaj malgenioj). La angla lingvo dividas la mondon. Esperanto kunigas ĝin. Esperanto estas homa lingvo.

Vesna (Wasifu wa mtumiaji) 3 Aprili 2011 8:26:31 asubuhi

Terurĉjo:
La kromnomon vi havas tre belan. rido.gif
Ĝi ne estas kromnomo, sed mia vera nomo.

Paulinho (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2011 7:15:03 alasiri

Mi havas plurajn kialojn por uzi esperanton.

Via bona humoro estas unu.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 16 Aprili 2011 10:44:33 alasiri

Per esperanto oni povas paroli aŭ korespondi kun personoj en la tuta mondo, el diversaj landoj, kun diversaj opinioj kaj ideoj, simple kaj facile.

La lingva perfekto ne gravas, la interesa komunikado gravas pli.

zan (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2011 12:38:03 asubuhi

Mi ne parolas Esperanton sed nur legas kaj skribas. Mi hazarde eksciis pri Esperanto per libro. Interesis min la lingva facileco de Esperanto. Jes ja, Esperanto estas facila kompare al aliaj lingvoj, kiuj verŝajne utilus por mia vivo, se mi regus ilin. Tamen Esperanto estas sufiĉe malfacila por japana-lingvanoj pro la tuta malsameco inter la du. Skribante Esperanton, mi ĉiam cerbumas, kiel esprimi mian penson. Tio estas kvazaŭ trejnado de mia cerbo. Kompreneble interese estas legi skribaĵojn de alilandanoj, kiujn mi ne legus, se mi ne lernus Esperanton. Resume: Esperanto estas amuza!

Kurudi juu