Skip to the content

Kial vi parolas Esperanton?

by IrisElBerlino, March 24, 2011

Messages: 24

Language: Esperanto

IrisElBerlino (User's profile) March 24, 2011, 9:36:49 PM

Karaj Esperantistoj rideto.gif ,

por mia abiturienta ekzameno (kaj fakte ĝenerale) mi demandas min, kial Esperantistoj parolas Esperanton. Ĉu estas nur ideologiaj kaŭzoj (kiel la medioj/la publiko ofte kredas)? Aŭ ĉu estas pro praktikaj kaj ĝojigaj kaŭzoj? Aŭ ambaŭ?

Vi povas facile respondi al ĉi tiu demando en la paĝeto http://eoenketo.blogspot.com/ por povi pli klare kategorigi la respondojn.

Mi jam nun dankas al ĉiuj kiuj donacas al mi du minutojn el ilia vivo. okulumo.gif

Amike
Iris

Atentu: Mi aldonis plian demandon. Nome: "Kio estas la ĈEFA KAŬZO pro kiu vi parolas/uzas Esperanton?". Tiu demando certe pli forte kristaligas la kaŭzojn pro kiuj esperantistoj parolas Esperanton!!!

danielcg (User's profile) March 25, 2011, 12:16:48 AM

Mi ĵus plenumis la enketon.

Mi alklakis al la kvar eblaj respondoj, kaj mi eĉ aldonus kvinan se tio estus ebla: pro scienca scivolemo.

Mi decidis elkerni Esperanton post lego de iu artikolo kiu asertis ke ekzistas lingvo kun nur dek ses reguloj senesceptaj, kaj ke oni povus lerni ĝin en 20 horoj.

La aliaj kialoj venis nur poste.

Via,

Daniel

IrisElBerlino:Karaj Esperantistoj rideto.gif ,

por mia abiturienta ekzameno (kaj fakte ĝenerale) mi demandas min, kial Esperantistoj parolas Esperanton. Ĉu estas nur ideologiaj kaŭzoj (kiel la medioj/la publiko ofte kredas)? Aŭ ĉu estas pro praktikaj kaj ĝojigaj kaŭzoj? Aŭ ambaŭ?

Vi povas facile respondi al ĉi tiu demando en la paĝeto http://eoenketo.blogspot.com/ por povi pli klare kategorigi la respondojn.

Mi jam nun dankas al ĉiuj kiuj donacas al mi du minutojn el ilia vivo. okulumo.gif

Amike
Iris

Lamesu (User's profile) March 25, 2011, 5:28:43 PM

Mi parolas Esperanton ĉar Esperanto estas lingvo internacia, kaj mi volos MASTRI LA MONDON! (Haha, ĵus ŝercanta).

Tamen serioze... Mi sciiĝis koncerne Esperanton el mia onklo. Li diris ke estis internacia lingvo (Esperanto). Mi komencis lernis Esperanton, post nelonge.

Mi (apenaŭ) parolas Esperanton, tamen mi nur lernas, ĉe la momento. Mi estas ankoraŭ uzas la vortaron por tradukanta el Angle al Esperanto.

Mi devi ĉesi paroli senfine... Dankon por legaĵanta! Haha.

Hispanio (User's profile) March 25, 2011, 5:55:37 PM

Mi parolas Esperanton pro scivolemo, kiam mi aŭdis pri ĝi dum prelego de la Papo, en la jaro 2006. Mi komencis la lernadon pro la facileco de la lingvo, kaj ankaŭ pro la strangeco rido.gif

Nun mi parolas ĝin pro la tri lastaj opcioj de la unua demando de la enketo (mi ankaŭ deziras partopreni en la Esperanto-kulturo, sed mankas al mi la mono kaj la tempo).

vemer (User's profile) March 25, 2011, 7:39:07 PM

Mi estis tre scivolema kiam mi aŭdis por E-o.Mi aŭdis ke Esperanto estas Internacia lingvo kaj mi deziris eklerni ĝin.Nun mi povas pli facile trovi geamikojn el tuta mondo!

davzog (User's profile) March 25, 2011, 8:45:25 PM

Mi scivolis pri Esperanto kaj mi ŝatas la ideon de internacia lingvo, kaj... Esperanto amuzas min rideto.gif

jol381aa (User's profile) March 26, 2011, 12:36:16 AM

Ankaŭ mi nur legas kaj skribas esperante. Por paroladi kaj babiladi mi jam havas miajn propajn denaskligvojn.
Esperato nur estas por mi distraĵo aŭ ludaĵo. Mi neniam iros al restoracio kaj demandas menuon esperante.
Pere tiu lingvo, mi povas rilatiĝi kun aliaj tutmondaj geamikoj ĉiam mi volas; kaj malsamaj lingvoj ne estos bariloj. Ankaŭ mi ne ŝatas la gravecon de aliaj lingvojn, kiel la angla, ĉina, franca, portugala aŭ hispana.
Mi pensas ke nur per esperanto, mi povas havi geamikojn en egalaj kondiĉoj.

IrisElBerlino (User's profile) March 26, 2011, 9:12:46 AM

Mi ege, ege, ege ridulo.gif dankas ke vi ĉiuj tiom multe respondis!!!

Mi pardonpetas se al kelkaj mankis iu respondebleco. Mi bedaŭrinde ne povas enmeti tro da respondojn ĉar mia prezento nur rajtas daŭri 20 minutojn. Ju pli da diversaj respondoj ju pli da tempo mi bezonos por klarigi la respondojn al la ekzamenisto...

Refoje: Me ege dankas al ĉiuj kiuj respondis al la enketo! rideto.gif

Ne surpriziĝu ke estas plia demando en la enketo. Mi rimarkis ke estus interesa eltrovi la ĉefa kaŭzo pro kiu la homoj parolas/uzas Esperanton.

Dankon, dankon, dankon
Iris okulumo.gif

jeg (User's profile) April 1, 2011, 11:22:27 PM

Mi ankaŭ lernis esperanton pro scivolemeco. Honeste, kiam mi komencis lerni ĝin, mi estis enuita dekumjarulo, kiu interesiĝis pri lingvistiko. rideto.gif

El enketaj elektoj, tamen, mi elektis "Mi volas partopreni en la Esperanto-kulturo," ĉar ŝajnas pli bona uzo de tia scio (ĉu interrete, aŭ ĉu eksterlande).

Genjix (User's profile) April 2, 2011, 7:12:12 PM

Interesetaj respondoj legante. Mi eklernis Esperanton por plibonigado la mondon.

Back to the top